Quantcast
Channel: SAT - Sennacieca Asocio Tutmonda
Viewing all articles
Browse latest Browse all 3330

Cezar : Ne ŝovu vian nazon... (ŝerca rimpoemo)

$
0
0

Ne metu nazon en fremdan vazon



Cezar
Ne ŝovu vian nazon...


Ne ŝovu vian nazon
en iun fremdan vazon,
respektu privatecon,
elektu ĉiam decon.

Se vi spionas homojn
kaj orelumas domojn,
vi estas sen respekto
pro kruda decneglekto.

Ne estu fi-scivola
eĉ tute libervola.
Do for de fremda vazo
per tro scivola nazo.


PS : Verkita laŭ proverbo de Zamenhof.




Viewing all articles
Browse latest Browse all 3330