Cezar
LE DRAME DE MARILYN
(el la vualitaj gazetoj)
La steloj en la ĉielo
ne estas gravaj en la stelomilito.
La stelo de Betlehemo
ne estas orumita filmstelulino.
Estas multaj filmstelulinoj,
sed estas nur unu Marilyn,
diras la negocistoj.
La seksdiino,
la granda usona akto 24
ne rajtas morti.
Ŝi vivas plu en fotoj kaj leteroj
kaj taglibroj kaj registaraj raportoj.
Oni honoras la grandan damon
de la filmo kun precipaj poŝtmarkoj.
Sao Tome esperas je dolaroj.
Mortaj artistoj estas ofte la pli bona negoco.
Kaj tamen ŝi volis, ke ni amu ŝin.
Kiel ŝi estis en vero kaj private,
la kultfiguro ? Vi estus surprizita.
Banala ŝi estis ja en neniu kazo,
aŭĉu eble tamen ?
Kaj ĉu vi ankoraŭ scias ?
La amaventuro kun la adorata Kennedy.
Happy birthday for president Kennedy !
Prezidantoj kaj malhelhaŭtaj brazilanoj
preferas blondinojn.
Kelkaj ŝatas ĝin varmega.
Germana kritikisto trovis la filmon
kriige komika...“
Naŭ pliaj poŝtmarkoj el Gambio.
Kaj ne hezitu, ĉar tia kolekto
je pli malfrua tempo
NENIAM PLU
riceveblos !
La lasta fototermino kun Bert Stern,
kaj tiam ŝi estis tridekjara fizike morta.
Ĉu pro tro da dormtablojdoj ?
Ĉu pro tro da Holivudo ?
Ĉu tial, ĉar oni tro ĉasis ĝin ?
Ĉu pro tro da Marilyn Monroe ?
Kaj ĉu savo estis ebla ?
Ŝi ja ne devintus akcepti la damnitan ludon,
sed ĉu ŝi vere komprenis tion ?
Mi pensas, ke jes,
ŝi venis de tute sube.
Ŝi laboris antaŭ sia kariero en armilfabriko.
Multaj humiligis ŝin,
ne nur la „kara“ prezidanto.
"Ŝi mortis en terura maniero,
kiu ne estis suicido“,
skribis la biografo
Donald Spoto.“
Oficistoj portis la kadavron
de Marilyn Monroe
al jurmedicina instituto
en Los-Anĝeleso.
Ĉu steloj estis en la ĉielo,
kiam oni forportis ŝin ?