Cezar
Pafbudo por hejme
(poemo por la militindustrio
kaj ties glorigantoj)
Unue ĉiujn anasojn,
tiam paperflorojn
kaj cel-telerojn !
Kaj poste
ankaŭ homojn !
Unue la geavojn !
Poste la gepatrojn.
Tiam la instruistino en la gimnazio,
ĉar ŝi estas cerbmalsana stultulino,
kaj poste iu en rulseĝo !
Kaj kiam ĉiuj jam kuŝos en sango,
ili ricevos kiel dankon
grandan pluŝurson
de la fama firmao "Ĉiampreta & filoj",
kiu ne povus ellasi tiun negocon —
pro la agresema konkurenco el Ĉinio.