Quantcast
Channel: SAT - Sennacieca Asocio Tutmonda
Viewing all articles
Browse latest Browse all 3330

Cezar : Sorto kaj destino (rimpoemo)

$
0
0


Belulino kun scivolulo

Cezar
Sorto kaj destino

Naskite en hazarda tempo
ni vivas en malĝusta lok'.
Envintre logas nin printempo.
Destina estas la epok'.

Jen viro volus esti ino
jen ino revas esti vir'.
Ĉu sorto estas, ĉu destino ?
Ĉu ĉio estas nur konspir' ?

Kaj kial estas ni malriĉaj,
naskiĝis ie en vilaĝ' ?
Ni kial estas superstiĉaj ?
Pro kio mankas ofte saĝ' ?

Militoj ĉiam reeksplodas,
soldatoj mortas en batal'.
Aliaj iam nin marodas,
ĉu tio ĉio pro fatal' ?

Ĉu nur hazardaj estas klasoj ?
Kaj ia sorto la milit' ?
Jam neas tion homamasoj,
kaj pli kaj pli fortiĝas spit'.

La sorton naskas intereso.
Profitojn nutras superstiĉ.
Eĉ homojn voras la progreso,
dum kreskas plu la superriĉ'.



Viewing all articles
Browse latest Browse all 3330