Quantcast
Channel: SAT - Sennacieca Asocio Tutmonda
Viewing all articles
Browse latest Browse all 3330

La pentraĵo "La triumfo de l' morto" de Pieter Breugel kiel gravega fonto por la romano "La Mortula Ŝipo" de B. Traven

$
0
0


Pieter Breugel: Triumfo de l' morto - Der Triumph des Todes


Pieter Breugel
La triumfo de l' morto


Gravega fonto por la romano "La Mortula Ŝipo"de B. Traven

"La triumfo de l' morto" estas pentrita de homo, kiu estas ankoraŭ nun suspektata esti estinta anabaptisto, do radikala kristana komunisto. Por mi ne estas dubo, ke li efektive estis membro de tiu siatempe malpermesita kaj kruele persekutata movado, kiu havis adeptojn en kelkaj landoj de Eŭropo. Kial mi pensas tion ? Nu, simple rigardu la pentraĵon kaj vi tuj ekkonos ĉiujn gravajn temojn, kiuj ankoraŭ nun terurigas kaj okupas la homaron : Militoj, plagoj, mortkondamnoj, prostituado, malsato ktp...

"La triumfo de l' morto", estas la plej akra kritiko al la klasa socio, kiu imageblas, por mi en tiu rilato la plej bona pentraĵo, kiun mi konas, rilate al ĝi eĉ la bonega pentraĵo "Guernica" de Pikaso aspektas iomete artifika. La influo de la anabaptistoj estis enorma, ĝi etendiĝis ĝis Jan Hus aŭĝis la kamparanogvidanto Tomaso Müntzer. Kiel Jesuo la anabaptistoj saĝe taktike sendis siajn heroldojn tra tuta Eŭropo ; la pentraĵo "Landluper" (Migranto tra landoj) " de alia fama pentristo, de Hieronimo Boŝ montras tian propagandiston.


Hieronymus Bosch 047



Kia impresa bildo, kaj kia vizaĝo, jen homo, kiu tute ne estis fanatikulo - do tute ne tiel, kiel oni povas legi tion bedaŭrinde ĝis nun en servilaj historiaj libroj, kiuj volas flati sian regantan klason - sed tiu heroldo estis vera homafablulo, en lia vizaĝo respeguliĝas indo, homafabla melankolio kaj saĝo. Jen homo, kiu ne havas problemon kun si mem, sen plendoj li eltenas eĉ sian povrecon, ĉar li scias por kio li vivas : por laŭkrista komunismo, en kiu mono kaj regantoj de homoj ne plu ekzistos, sed por tio multe da amo inter la homoj. Jen tio, kion homoj vere bezonas.

Se vi rigardas en la mezon de la plej supra pentraĵo "Triumfo de l' morto", vi ekkonas tre strangan kestecan nigran ŝipon kun krucetoj sur la balustradoj, sur kiu ekestis fajro, nu, tio estas la praformo de "Jorike" de la Mortula Ŝipo de Traven. Ke tiel estas, ne plu pridubeblas, se oni zorgeme rigardas la pentraĵon : ĉiuj gravaj temoj de la Mortula Ŝipo reaperas tie antaŭ la okuloj. Oni povas havi la impreson, ke Traven havis la pentraĵojn antaŭ si, kiam li verkis la libron, eble ili estas eĉ la kodo de la libro, ĉar ĝisdetale ekkoneblas okazaĵoj el la Mortula Ŝipo sur tiu bildo, ja kelkaj strangaj mencioj de Traven el la libro ekkompreneblas nur per tiu ĉi bildo. La pentraĵo kompareblas al noda reto, kiu "kuntenas"la enhavon de la libro. Ke Traven tre zorgeme studis la historion de herezuloj, ankaŭ helpe de artverkoj, estas konata fakto, do ekster ĉiu dubo.

Cetere, en la mezo de la pentraĵo, estas rivereto, kiu laŭ diversaj esploristoj estas la "Trave" en la nordo de Germanio, kiun jam Andersen priskribas en vojaĝlibro sufiĉe mistere kiel la riveron de la vivo. Ĉu tio estas stranga koincido ? Certe ne, la pentraĵo evidente havis por Traven eksterordinaran signifon. Eble tio havas ankau framasonan fonon, La Mortula Ŝipo aperas jam en desegnaĵo de Seiwert en la "Sep vizaĝoj de l' tempo" en la gazeto "Brikofaristo" de Ret Marut, kiu nomiĝis pli poste B.Traven.

Se vi, kara leganto, legas la libron, bonvolu kompari ĝin ankaŭ al la pentraĵo, kaj vi miros pri tio, kiom da paraleloj havas la libro kaj la pentraĵo. Por mi tio ne estas hazardo, ĉar la revoluciulo Traven studis siajn antaŭulojn kun granda sindediĉo kaj fervoro, kio klarigas ankaŭ, kial li estis tia brila "bibliofirma" religikritikanto. Ankaŭa mi studis certan tempon la historion de la herezuloj por trovi ligojn al Traven, kaj mi trovis multajn.

Traven, male al multaj aliaj revoluciuloj tre klare konsciis pri tio, ke ni ĉiuj staras en vico de homoj, kiuj jam longe antaŭ ni batalis por justeco, belo kaj amo en la mondo. Kaj li sciis tre bone, ke li ne estos la lasta en tiu vico.

Ke oni legos lin ĝuste pro tio, pro lia humaneco kaj homafabla sinteno de vera revoluciulo, li sciis jam kiel Ret Marut en Munkeno : "Mia tempo venos, tio ne estas mia kredo, sed mia certeco." Kaj por tio, ke nia tempo, do tiu de la anarkia komunismo vere iam ekestu, ankaŭ mi vivas. Tio estas mia persona politika konvinko. Mi persone ne travivos tiun tempon, sed pri tio ne unuavice temas, tamen mi estas jam almenaŭ antaŭiranto kaj vojpretiganto, tiel, kiel Traven estis unu el tiu longa vico de homoj, kiuj kapablis pensi trans la propran telerrandon, kaj kiuj iam ankoraŭ leviĝos el siaj tomboj , ne efektive, sed tute certe simbole, se la kapitalismo tutmonde estos malaperinta. (cez)

PS :
Pluaj temrilatoj troviĝas en miaj
rimarkoj pri la artikolo en ipernitio.

Bonvolu legi plu ĉi tie :

La Mortula Ŝipo (PDF)
http://www.karapaco.de/u/B.Traven




Viewing all articles
Browse latest Browse all 3330