Quantcast
Channel: SAT - Sennacieca Asocio Tutmonda
Viewing all articles
Browse latest Browse all 3330

Rebataĵoj pri la agad-raporto 2010-2011

$
0
0

En S-ulo de majo-junio 2011 aperas p.39 en Raporto el Redaktoskipo de SAT, ke “Serge Sire forlasis la skipon, pro malkontento pri la labormaniero de Jakvo”.

En la kolofono, Jakvo aperis nur kiel “enpaĝiganto”, ne kiel “Ĉefredaktanto” (nun korektita). Mi absolute ne malkontentis (nek -as) pri la labormaniero de la enpaĝiganto, estiel enpaĝiganto. Fakte temas pri la maniero koncepti la ĉefredaktan rolon. Ĉu ĉefredaktanto rajtas selekti por aperigo aŭ neaperigo sen minimuma informo al la teamo, jen la tiklaĵo. Jakvo minimume dufojojn tion faris. Ĉu li kulpas, ĉu li plenumas nevortigitan rajton, por mi egalas, mi ne deziras enskipiĝi en tiel funkcianta organizo.

Serge Sire 32412

En S-ulo de majo-junio 2011 aperas p.39 en Raporto el Redaktoskipo de SAT, ke “Vito Markovo forlasis la skipon, pro malkontento pri la labormaniero de Jakvo.”

Jen la mesaĝero per kiu mi forlasis la skipon :

“fininte mian provlegan laboron por ĉi numero, mi deziras ne plu resti en la listo kaj redaktoskipo dum almenaŭ kelka tempo. Do bv forviŝi min el la kolofono ekde 2011.

Kialoj de mia foriro estas pluraj kaj ne necesas ke mi detaligu ilin ĉi tie. Sed ne estas malbone laŭ mi ke nomoj malaperas el la kolofono, tio eble instigos aliulojn (novulojn) (re)enskipiĝi.”

Mi nun do klare precizigas, ke “malkontento pri la labormaniero de Jakvo” ne kuŝas inter la decidigaj kialoj de mia foriro.

Markovo-Vito 35521

El Sennaciulo, julio-aŭgusto 2011


Viewing all articles
Browse latest Browse all 3330