Cezar
Leo kaj la anĝelo
(laŭ kanto de Sigi Maron)
Leo vidis anĝelon
meze de la nokto.
Sur tiu ĉi mondo
ne povas esti anĝeloj.
En frenezulejon
ili metis lin.
En la ruĝobrika pavilono
ili instruis lin :
Sur tiu ĉi mondo
ne povas esti anĝeloj.
Tio ne eblas.
Io tia ne ekzistas.
Sed la afabla Leo diris al ili :
"Pardonu min,
sed mi ne povas akcepti tion,
karaj sinjoroj.
Mi ja vidis lin tute klare.
Antaŭ miaj propraj okuloj
mi vidis lin kaj delikate lin tuŝis.
Bonvolu lasi iri min hejmen,
mi petas vin tre kore,
lasu min ree iri hejmen,
mi volas denove vidi florojn
kaj la birdojn flugantajn."