Leo : Oni diras, ke li estas freneza ĉar li vidis anĝelon meze de la nokto. Tial oni kondukas lin al kuracisto, kaj tiu diras, ke la scienco delonge pruvis, ke ne ekzistas anĝeloj, kaj tial, ĉar la afero flaras suspektige je psikozo, poste oni metis lin en kadrigitan ĉelon, kie li jam estas ses monatojn. Leo estas malĝoja, ĉar tra la kadrigita fenestro ne povas eniri anĝelo. Leo plendas, ke li volas ree hejmen, ke li volas denove vidi florojn kaj la birdojn flugantajn enaere. Iam flegisto pro kompato "forgesis" fermi la fenestron, kaj tuj envenis la anĝelo kun ora hararo kaj ridetas tiel, kiel nur anĝelo povas rideti. Sed kompreneble oni tamen ne enliberigis Leon. Tial li petas malfeliĉe plu, ke oni lasu lin hejmen, ke li volas denove vidi la florojn kaj la birdojn enaere... Leo diras malkontente, ke tia scienco taŭgas nenion, kiu asertas, ke ne ekzistas anĝeloj... sed tion tie neniu volas aŭdi de li....
Kaj nur tial, ĉar li vidis ion, kio ne povas ekzisti, li estu enĉeligita, ĉu ? Ĉar li havas fantazion ? Ĉu vere ĉiu estas malsana, kiu havas iom tro da fantazio ?