Cezar
Ekvilibro
Pianisto mem aktivas,
klavoj ŝajne nur pasivas.
Tial estas klava sorto
sin submeti al la forto.
Sed fieras tamen klavoj,
sed ne kiel kvazaŭ-pavoj.
Ĉar sen klavoj kaj piano
eĉ ne ludus majstra mano.
Ekvilibro do ekestas
kaj la tuta mond' ĉeestas,
se la ĝoj', la di-fajrero,
jam ekdancas do sur Tero.
Spite al la maljusteco
ĉio estas, ĉiu, peco
de la kosmo kaj de Ter'.
Hom', fieru, sed kun deco !
Estu batalant' ĝislaste.
Ne subiĝu kaj eĉ haste.
Klavo iĝis - pro rezisto -
la partner' de l' pianisto.
Ĝoju homo, ke vi vivas,
ke vi sanas kaj kreivas,
ĉagreniĝu ne pri riĉo,
tio estus superstiĉo.
Hom' ne povas manĝi monon,
tial pluan do admonon :
Amu, kreu, ĝis la morto,
tiklu en la faŭk' de l' sorto.
PS : Ke oni " tiklu la sorton en la faŭko" postulis iam la heroa muzikisto Beethoven, revoluciema ulo tute laŭ mia gusto. (cez)