Aŭgusto 1914 : la sankta unio. En Francujo same kiel en Germanujo la laborista movadoŝanceliĝas ; la gvidantoj de la politika kaj sindikata maldekstro aliĝas al la « nacia defendo » ; la progresemaj bataloj estas metitaj en la duan vicon. Malfacilas fari alie, dum ekde la unuaj tagoj de la sangaj bataloj la mortintoj nombriĝas dekmilope. Kiu aŭskultintus paroladon pri paco en la bruo de armiloj kaj de naciismaj ekzaltoj ? En junio, en julio, eble ankoraŭ eblis efike kontraŭagi.
Jarcenton poste, la « kolizio de la kulturoj » estas ankoraŭ nur unu hipotezo inter aliaj. La batalo, kiu povus okazi en Eŭropo, en Grekujo kaj poste en Hispanujo, eble povos malebligi ĝin. Sed la atencoj de ĝihadistoj favoras la scenaron de katastrofo ; strategio de « milito kontraŭ la terorismo » kaj de limigo de la publikaj liberecoj, ankaŭ. Ili povas neniigi ĉiujn batalojn farendajn kaj akrigi ĉiujn krizojn, kiujn oni devas solvi. Jen la minaco. Respondi al ĝi estas la defio de la venontaj monatoj.
Ĉu desegnisto rajtas karikaturi Mahometon ?Ĉu islamanino rajtas porti la burkon [1] ? Kaj ĉu la francaj judoj pli multnombre elmigros al Israelo ? Bonvenon en 2015 ... Francujo baraktas en socia kaj ekonomia krizo, kiun la ekonomiaj decidoj de ĝiaj registaroj kaj de la Eŭropa Unio pligravigis. Tamen, la religiaj temoj reaperas regule. De pli ol dudek jaroj, la temoj de « islamo de la antaŭurboj », de « kulturaj malsekurecoj », de « komunumismo » okupas la komunikilojn kiel parton de la publika opinio. Demagogoj nutras sin per ili kaj atendas ĉian okazon por grati la vundojn, kio ebligas al ili regi la scenejon. Tiom longe, kiom ili sukcesas tion, nenia baza problemo estos serioze diskutata, kvankam preskaŭĉio alia dependas de ĝia solvado. [2]
La murdo de dek du homoj, plejmulte ĵurnalistoj kaj desegnistoj, la 7-an de januaro 2015 en la sidejo de la monatgazeto Charlie Hebdo kaj poste de kvar pliaj, ĉiuj judoj, en koŝera magazeno, vekis hororon. Kvankam ĉiuj ĉi impresaj krimoj estis faritaj kun montrita motivo de islamo, ili ĝis nun ne estigis la ciklon de malamo kaj de reprezalioj, kiujn iliaj inspirintoj esperis. La murdistoj sukcesis : moskeoj estis atakitaj ; sinagogoj gardataj de la polico ; junaj islamanoj ‒ radikaliĝintaj, kelkfoje ĵus konvertitaj al islamo, ofte nur malklare instruitaj pri la reguloj de sia kredo, ĉiukaze ne reprezentaj por siaj samreligianoj ‒ estas tentataj de ĝihadismo, de nihilismo, de armita batalo. Sed la murdistoj ankaŭ malsukcesis : ili garantiis eternan vivon al la monatgazeto, kiun ili intencis neniigi. Tamen ni vetu, ke en ilia menso tiu batalo estis duaranga. La rezulto de la aliaj bataloj dependos de la elasteco de la franca socio kaj de la renaskiĝo en Eŭropo de kolektiva espero.
Sed ni estu modestaj. Niaj grandaj ŝlosiloj ne malfermas ĉiujn pordojn. Ni ne ĉiam kapablas analizi la eventon tuj. Ni ankaŭ ne devas respondi al senĉesaj premoj de la komento-maŝino. Halti, pripensi, tio signifas riski kompreni, surprizi kaj esti surprizata. Nu, la evento nin surprizis. La reago, kiun ĝi kaŭzis, ankaŭ. Ĝis nun, Francujo eltenis la baton, kiel Hispanujo post la atencoj de Madrido en marto 2004, kiel Britujo post tiuj de Londono en la posta jaro. Per amasaj manifestacioj, kviete, sen tro cedi al la militisma retoriko de ĝia ĉefministro Manuel Valls. Ankaŭ sen iri la vojon de demokratia malprogreso, kiun spertis Usono post la atencoj de la 11-a de septembro 2001 ‒ kvankam estas same stulta kiel danĝera kondamni adoleskantojn je malliberejo nur pro provokaj vortoj.
Tamen neniu povas imagi la eventualajn sekvojn de samtipa denova bato, des pli se okazos pluraj. Ĉu ili sukcesus starigi frontlinion inter tiuj partoj de la loĝantaro, kiuj politike determinus sin laŭ sia deveno, sia kulturo, sia religio ? Tion deziras la ĝihadistoj kaj la ekstremdekstruloj, inkluzive la israelaj, jen la grandega danĝero de la « kolizio de la kulturoj ». Por forigi tiun perspektivon, necesas ne imagi socion mirakle kvietiĝintan ‒ kiel ĝi povus esti kvietiĝinta kun siaj getoj, siaj teritoriaj disputoj, siaj socialaj perfortoj ? ‒, sed elekti tiujn batalojn, per kiuj eblas plej bone kuraci la malsanojn kiuj premas ĝin. Por tio necesas urĝe nova eŭropa politiko. En Grekujo, en Hispanujo, la batalo komenciĝas ... Elekti siajn batalojn
Eŭropo ja ekzistas ! La greka ĉefministro Antonis Samaras ne longe atendis por uzi kun eksterordinara delikateco la kolektivan murdon en la sidejo de Charlie Hebdo : « Hodiaŭ okazis en Parizo masakro. Kaj ĉi tie, iuj subtenas ankoraŭ pli la kontraŭleĝan enmigradon kaj promesas la ŝtatanigon. »
Tagon poste en Ateno, s-ro Nikos Filis, direktoro de Avgi, ĵurnalo, kies ĉefa akciulo estas Sirizo, la koalicio de la radikala maldekstro, [3] tiras antaŭ ni tute malsaman instruon el la krimo farita de du francaj civitanoj : « La atenco povus orienti la eŭropan estontecon. Ĉu al Le Pen kaj la ekstremdekstro, ĉu al pli racia aliro al la problemo, do pli maldekstra. Ĉar la temo de sekureco ne solveblas nur per la polico. » Por la elektokampanjoj, tia analizo apenaŭ servas, nek en Grekujo nek en la ceteraj eŭropaj ŝtatoj. S-ro Vassilis Mulopuilos scias tion, kaj tamen tiu konsilisto pri komunikado de s-ro Aleksis Cipras tute ne zorgas pri tio : « Se Sirizo estintus malpli decida pri la demando de enmigrado, ni jam ricevintus 50 elcentojn de la voĉoj. Sed tiu decido estas unu el la solaj punktoj al kiuj ni ĉiuj konsentis ! »
De jaroj la ekonomiaj politikoj realigitaj en Eŭropo fiaskas, en Grekujo kaj en Hispanujo pli kruele ol aliloke. Sed dum en la aliaj landoj de la Eŭropa Unio la registaraj partioj ŝajnas rezignacie akcepti la supreniron de la ekstremdekstro kaj eĉ kalkuli, ke ĝi certigos ilian restadon en la potenco per tio, ke ĝi ebligas al ili kunigi la voĉojn kontraŭĝi, Sirizo en Grekujo same kiel Podemos [Ni povas] en Hispanujo malfermis alian perspektivon. [4] Neniu maldekstre en Eŭropo progresis same rapide kiel ili. Ne aŭ preskaŭ ne ekzistantaj antaŭ kvin jaroj, ĉe la komenco de la financa krizo, ili poste atingis du grandajn sukcesojn. Unuflanke ili aperas nun kiel kredindaj kandidatoj por la potenco. Aliflanke ili estas eble jam ŝovantaj la socialistajn partiojn de sia lando, kunrespondecajn pri la ĝenerala disvenkiĝo, al la rolo de duaranga forto. Same kiel en la lasta jarcento la brita laborpartio anstataŭis la Liberalan Partion, kaj la franca Socialista Partio la Radikalan Partion. Tiu ŝanĝo en ambaŭ kazoj poste montriĝis definitiva.
Post la metita defio, kaj parte jam atingita – la deklasado de la socialdemokrataj partioj –, kiaj ŝancoj ekzistas por tio, ke la venko de alia maldekstro, en Grekujo aŭ en Hispanujo, povas konduki al ĝenerala reorientado de la eŭropaj politikoj ? El la vidpunkto de Ateno, la obstakloj estas grandegaj. En sia lando, Sirizo estas sola kontraŭĉiuj ; en Eŭropo, neniu registaro subtenos ĝin. La greka defio estos do multe pli grava ol tiu, antaŭ kiu Francujo staris en la jaro 2012. Tiam, s-ro François Hollande, ĵus elektita, povis valorigi samtempe la mandaton de la francaj elektintoj kaj la 19,3 elcentojn da eŭropa malneta enlanda produkto de sia lando (2,3 elcentoj en la kazo de Grekujo, 12,1 elcentoj en tiu de Hispanujo) [5] por « reintertrakti », kiel li estis promesinta, la eŭropan stabilec-traktaton. Tamen, ni ja scias, kio el tio fariĝis.
Ĉe Sirizo oni analizas la situacion optimisme, kun la espero ke, jam en tiu ĉi jaro, la veno de maldekstra partio en Grekujo aŭ en Hispanujo povus fariĝi la proverba sparko kiu flamigas la tutan ebenaĵon. « La eŭropa publika opinio estas al ni pli favora, taksas s-ro -Filis. Kaj la eŭropaj elitoj konstatas ankaŭ la sakstraton de la ĝis nun sekvataj strategioj. En ilia propra intereso ili do pensas pri aliaj politikoj, ĉar ili vidas, ke la eŭrozono, tia kia ĝi estas konstruita, malebligas al Eŭropo ludi mondan rolon. »
Unu hirundo ofte anoncas la printempon, kiu tro longe suferis la vintron. Ĉu pro tio la ĉefstabo de Sirizo perceptas promesan diverĝon inter la germana ĉefministrino kaj s-ro Mario Draghi, la prezidanto de la Eŭropa Centra Banko (ECB) ? La aĉeto de suverenaj ŝuldoj, kiun li ĵus decidis, (« kvanta mildigo ») cetere montras, laŭ Sirizo, ke li fine komprenis ke la malabundo kondukas en sakstraton.
En Ateno, tiu evidento estas okulfrapa. Sed la krueleco de politiko, kies socialaj kaj sanproblemaj sekvoj inkludis ankaŭ la mankon de vintra hejtado, la progreson de infektaj malsanoj aŭ la kreskegon de la nombro da memmortigoj, ne estas ĉiam faktoro kapabla ŝanĝi la direkton. [6] Ĉiukaze ne por ĝiaj arĥitektoj, bone pagataj por havi solidajn nervojn. Ve ! la makroekonomiaj indikiloj estas apenaŭ pli lumaj. Post kvin jaroj da «ŝokterapio », Grekujo havas trioble pli da senlaboruloj ol antaŭe (25,7 elcentojn de la aktiva loĝantaro) ; ĝia kresko estas tre eta (0,6 elcento en 2014) post akumulita perdo de 26 elcentoj inter 2009 kaj 2013 ; fine, kaj pli grave ol ĉio por programo, kiu havis la prioritatan celon malaltigi ŝuldon, kiu tiam estis je 113 elcentoj de la MEP, tiu estas nun je 174 elcentoj … Tio estis antaŭvidebla, ĉar ĝia nivelo kalkuliĝas proporcie al nacia riĉaĵo, kiu siavice kolapsis. Oni povas do kompreni, kial s-ro Mariano Rajoy, kies rezultoj en Hispanujo estas preskaŭ same mirigaj, vojaĝis al Ateno por subteni s-ron Samaras : « La landoj bezonas stabilecon, predikis li, ne zigzagon nek malcertecojn. » Jen kio estas efektive brila kaj saĝa.
Sed, tradukita en kurantan grekan, « malcertecoj » fariĝus preskaŭ sinonimo de espero. Ĉar daŭrigi la politikon de s-ro Samaras signifus samtempe pli da imposta malaltigo por la mezaj kaj superaj enspezoj kaj por la entreprenoj, pli da privatigoj, pli da « reformoj » de la labormerkato. Sen forgesi pli da buĝetaj plusoj por repagi la ŝuldon, eĉ kiam tio bezonas ĉiukampe amputadojn de publikaj kreditoj.
S-ro Yiannis Milios, universitatano kaj respondeculo pri la ekonomia sektoro de Sirizo, kredas ke s-ro Samaras (subtenata de la socialistoj) celas buĝetajn plusojn pli ol 3 elcentojn de la MEP jare dum nedeterminita daŭro (3,5 elcentoj en 2015, 4,5 elcentoj en 2017, 4,2 elcentoj poste). « Tio estas tute malracia, taksas li, escepte se li decidis eternan politikon de malabundo. » La vero devigas diri, ke s-ro Samaras ne decidas multon : li aplikas la precizigojn de la interkonsento, kiun la « trioblo » (Internacia Mon-Fonduso [IMF], Eŭropa Unio kaj Eŭropa Centra Banko [ECB]) trudis al lia registaro.
Kion Sirizo planas por eliri el tio ? Unue programon « destinitan alfronti la humanecan krizon », kiu ree tuŝus la elspezojn kaj la internajn prioritatojn de senŝanĝa ĉioma buĝeto. Tre precize kalkulita, senpageco de elektro, de publika transporto, de urĝa nutraĵo por la plej malriĉaj homoj, vakcinoj por la infanoj kaj la senlaboruloj estus financata per pli aktiva batalo kontraŭ korupto kaj fraŭdo. La konservativa registaro mem koncedas, ke tiuj fortenas almenaŭ 10 miliardojn da eŭroj de la buĝeto jare.
« La publikaj laboroj kostas kvar- ĝis kvin-oble pli ol aliloke en Eŭropo », rimarkigas ekzemple s-ro Filis, kaj ne nur ĉar Grekujo havas multege da insuloj kaj disponas pri pli montara surfaco ol Belgujo. S-ro Milios siavice emfazas, ke « kvindek mil grekoj transkontigis eksterlanden po pli ol 100.000 eŭroj, dum la deklarita enspezo de dudek kvar mil el ili ne kongruis kun tiom alta sumo. Tamen, de du jaroj, nur kvarcent sep el tiuj fraŭduloj, nomitaj de la IMF al la grekaj instancoj, estis kontrolitaj de la ŝtato ».
La urĝa humaneca programo de Sirizo, je sumo taksata je 1.882 miliardoj da eŭroj, estas akompanata de socialaj disponoj por relanĉi la ekonomian agadon : kreado de tricent mil publikaj dungoj en formo de renovigeblaj jarkontraktoj, realtigo de la minimuma salajro je la nivelo de 2011 (751 eŭroj, kontraŭ 580 eŭroj aktuale), altigo, sed malpli amplekse (8,3 elcentoj), de la malaltaj pensioj. La tutaĵo de tiuj disponoj, kiu inkludas ankaŭ impostajn malaltigojn kaj rezignojn pri repago de ŝuldoj de la tro enŝuldiĝintaj mastrumoj kaj entreprenoj, estas detale fiksita en la « Salonika programo ». [7] Ties kosto ankaŭ : 11,382 miliardoj da eŭroj, financotaj per tiom da novaj enspezoj.
Tiuj disponoj, insistas s-ro Milios, ne estos intertraktotaj. Nek kun aliaj partioj nek kun la kreditoroj de la lando : « Ili estas demando de nacia suvereneco, ili aldonas neniom al nia deficito. Sekve, ni volas realigi tiun ĉi politikon, sendepende de kio ajn okazos pri la reintertraktado de la ŝuldo. »
Kiam temas pri la 320 miliardoj da eŭroj da greka ŝuldo, Sirizo, male, pretas intertrakti. Sed ankaŭ tie ĝi vetas, ke pluraj ŝtatoj atendas nur la okazon por sekvi tion. « La ŝuldoproblemo, insistas s-ro Milios, ne estas problemo greka, sed problemo eŭropa. En tiu ĉi momento, Francujo kaj aliaj landoj sukcesas pagi siajn kreditorojn, sed nur ĉar la interezkvotoj estas ekstreme malaltaj. Tio ne daŭros. Nu, nur inter 2015 kaj 2020, la duono de la hispana suverena ŝuldo, ekzemple, estas repagenda. »
En tiuj kondiĉoj, la « Eŭropa konferenco pri la ŝuldo », postulata en tiu ĉi gazeto jam antaŭ du jaroj de s-ro Cipras, fariĝis hipotezo realisma. [8] Ĝi estas nun subtenata de la irlanda financministro kaj havas la pedagogian avantaĝon ke ĝi memorigas pri precedenco, nome tiu de 1953, kiam Germanujo ĝuis la nuligon de siaj milit-ŝuldoj, inter kiuj troviĝis ankaŭ tiuj pagendaj al Grekujo. Post memorigi pri tiu suka historia precedenco, Sirizo esperas, ke tiu konferenco fariĝos la « alternativa solvo, kiu definitive enterigos la politikon de malabundo ».
Kiel ? Per rezigno je parto de la ŝuldo de la ŝtatoj, per redifino de la templimoj por tio, kio restas kaj transdonante ĝin al la ECB, kiu refinancos ĝin. Tiu ĉi institucio prezidata de s-ro Draghi jam montris sin tre ema por helpi la privatajn bankojn. Cetere tiom, ke tiuj seniĝis je siaj grekaj kreditoj, el kiuj preskaŭĉiuj nun troviĝas ĉe la membroŝtatoj de la eŭrozono ...
Kaj tio donas al tiuj eksterordinaran potencon, speciale al Germanujo kaj Francujo. Nu, s-ino Angela Merkel jam argumentis, ke la germana impostpaganto estus la ĉefa viktimo de rea intertraktado de la greka ŝuldo, ĉar ŝia lando posedas 20 elcentojn da ĝi. Ŝi ne konsentus, ŝia financministro Wolfgang Schäuble ĵus memorigis tion. La franca politiko estas pli malklara, kiel ofte, miksas postulojn, ke Ateno « plenumu siajn faritajn promesojn » (s-ro Hollande), aŭ« daŭrigu la ekonomiajn reformojn kaj la necesajn politikojn« (s-ro Emmanuel Macron, ministro pri ekonomio), kun videbla preteco pensi pri restrukturado aŭ redifino de la templimoj de la greka ŝuldo (s-ro Michel Sapin, financministro).
Sed la eŭropa dekstrularo jam sonorigas alarmon ne nur en Germanujo. La finnlanda ĉefministro Aleksander Stubb kontraŭmetis « sonantan neon » al ĉia propono nuligi la ŝuldon, dum en Parizo la konservativa ĵurnalo Le Figaro demandas sin elegante : «Ĉu Grekujo denove ekiris por venenigi Eŭropon ? » Du tagojn poste, la sama gazeto kalkulis : «Ĉiu franco pagus 735 eŭrojn por nuligi la grekan ŝuldon. » [9] Tia kalkulo estas malpli kutima ĉe tiu gazeto, kiam temas pri la kosto de la impostaj ŝildoj, kiujn profitas la proprietuloj de gazetoj, pri la subvencioj al la industriistoj pri armado, kiuj posedas la gazeton Le Figaro aŭ ... pri la helpoj al la gazetaro.
S-ino Merkel jam minacis Atenon per forpelo el la eŭro, kaze ke ĝia registaro ne plenumus la buĝetajn kaj financajn disciplinojn tre karajn al Berlino. La grekoj siavice deziras samtempe mildigi la premon de la malabund-politiko kaj konservi la eŭron. Tion volas ankaŭ Sirizo. [10] Parte, ĉar elsangiĝinta malgranda lando hezitas fari ĉiujn batalojn samtempe. « Ni estis la kobajoj de la "triopo", ni ne volas fariĝi la kobajoj de la eliro el la eŭro, resumas antaŭ ni ĵurnalistino proksima de la partio de s-ro Cipras. Tion komencu lando pli granda, kiel Hispanujo aŭ Francujo. »
« Sen eŭropa subteno, taksas s-ro Mulopulios, ne eblos realigi kion ajn ». Pro tio Sirizo taksas la subtenon grava, kiun povus doni al ĝi aliaj fortoj ol tiuj de la radikala maldekstro aŭ la ekologiistoj. Speciale la socialistoj, kvankam la grekoj havas la sperton de la kapitulaco de la socialdemokrataro : ekde antaŭ tridek jaroj la ĉefministro Andreas Papandreu trudis al sia partio la grandan liberalan turnon. « Se li estus restinta maldekstre, tiam Sirizo ne ekzistus, notas s-ro Mulopuilos, antaŭ ol memorigi, ke en Germanujo, kiam Oskar Lafontaine demisiis el la registaro [en la jaro 1999], li bedaŭris, ke la socialdemokratio fariĝis nekapabla fari eĉ la plej sensignifajn reformojn. La tutmondigo kaj la novliberalismo kun homa vizaĝo komplete detruis ĝin ».
Ĉu pro tio ne estas problemeca, esperi ke ĝia akceptemo de la postuloj de la greka maldekstro povus helpi la socialdemokratojn kontraŭstari la nefleksiĝemon de s-ino Merkel ? Eventuala sukceso de Sirizo ‒ aŭ de Podemos ‒ efektive pruvus ke, kontraste al la adaj asertoj de s-ro Hollande aŭ de s-ro Matteo Renzi en Italujo, eŭropa politiko, kiu turnas la dorson al senelira malabundo, estas ebla. Nu, tia demonstrado minacus ne nur la germanan dekstrularon ...
La venontaj monatoj povus decidi pri la estonteco de la Eŭropa Unio. Antaŭ tri jaroj, antaŭ la elekto de s-ro Hollande, la du terminoj de la alternativo estis aŭdaco aŭ enŝlimiĝo. [11] Nun, la minaco jam ne estas tiu de enŝlimiĝo, sed multe pli malbona. « Se ni ne ŝanĝas Eŭropon, la ekstremdekstro faros tion por ni », avertis s-ro Cipras. La aŭdaco fariĝas ankoraŭ pli urĝa. La tasko de la greka kaj hispana maldekstroj, de kiuj multo dependos, estas sufiĉe peza por ke oni hezitas ŝarĝi ilin krome pri la respondeco tiom prema, nome defendi la demokration de la Malnova Kontinento, forturni de ĝi la « kolizion de la kulturoj ». Tamen, ĝuste pri tio temas hodiaŭ.
« Grekujo, malforta ĉenero de Eŭropo, povus fariĝi la forta ĉenero de la eŭropa maldekstro », imagas jam s-ro Mulopuilos. Kaj, se ne Grekujo, tiam Hispanujo ... La du landoj tamen ne estus tro por kontraŭbatali timon kaj malesperon, kiuj nutras samtempe la ekstremdekstron kaj la nihilismon de la ĝihadistaj salafistoj. « Tio estas revo modesta kaj freneza », dirus la poeto. La espero, ke la eŭropa politiko ne plu kondamnas nin al tiu eterna karuselo, ĉe kiu fine la samaj sinsekvas en la potenco por fari la saman politikon kaj montri la saman senpovecon. Ilia bilanco fariĝis nia minaco. En Ateno, en Madrido, ĉu fine la deĵorŝanĝo ?
Serge HALIMI.
Tradukita de : Vilhelmo Lutermano el la franca.
[1] Burko estas virina mantelo, kiu kovras la tutan korpon, do ankaŭ la kapon, kaj kiu havas antaŭ la okuloj rektangulan duone travideblan vualon, fiksitan supre kaj leveblan, se la portanto deziras malkovri parton de sia vizaĝo. Ĝi estas portata en certaj islamaj landoj, kaj en kelkaj severe preskribata por virinoj en publiko. En Ĉinujo la urbestraro de Urumĉi, la plej granda islama ĉina urbo, ĵus ‒ en januaro 2015 ‒ decidis malpermeson de tiu vestaĵo en publiko.-vl
[2] Vd « Burqa-bla-bla », Le Monde diplomatique, aprilo 2010.
[3] Avgi, kiu aperigas ĉiumonate la grekan eldonon de Le Monde diplomatique, aperis la 8-an de januaro kun la titolpaĝa slogano « Mi estas Charlie ». La atenco kontraŭ la satira semajnulo estis en Grekujo larĝe komentita, precipe de la maldekstro, kiun ĝia historia sperto (militista diktatoreco inter 1967 kaj 1974) igas tre sentema pri la esprimlibereco.
[4] Vd Renaud Lambert, « Podemos, la partio kiu skuas Hispanion », Le Monde diplomatique en Esperanto, januaro 2015.
[5] Nombroj de la jaro 2013.
[6] Vd Sanjay Basu kaj David Stuckler, « Quand l'austérité tue ” [« Kiam la malabundo mortigas »], Le Monde diplomatique , oktobro 2014, kaj Noëlle Burgi, « Les Grecs sous le scalpel », Le Monde diplomatique, decembro 2011.
[7] De tiu ekzistas versio en la angla : http://left.gr/news/syriza-thessalo....
[8] Vd Alexis Cipras : « Nia solvo por Eŭropo », Le Monde diplomatique en Esperanto, februaro 2013.
[9] Ĉefartikolo « Le vent du boulet », Le Figaro, Parizo, 6-an de januaro ; kaj Le Figaro, 8-an de januaro 2015.
[10] Pri kritiko de tiu pozicio vd Frédéric Lordon, L'alternative de Syriza : passer sous la table ou la renverser » [« La alternativo de Sirizo : fali sub la tablon aŭĝin renversi »], 19-an de januaro 2015, http://blog.mondediplo.net.
[11] Vd « L'audace ou l'enlisement », Le Monde diplomatique, aprilo 2012.