Cezar
Kongreso en Liono 1911
Feino kaj leono
kaj ambaŭ kun sindono !
Jen vere rava paro
kaj eĉ kun verda faro !
Antaŭen sur la spuro,
kaj ĉiam kun plezuro !
Kongres' jen komenciĝis,
sin rave anonciĝis !
Sed la milit' nur dormis,
ĝi baldaŭ sin ekformis.
Pacem' afiŝe restis,
ĝi kongresero estis.