Quantcast
Channel: SAT - Sennacieca Asocio Tutmonda
Viewing all articles
Browse latest Browse all 3330

Schwartz : BONVENON ! (rimpoemo)

$
0
0
ŝtuparo Montmatre, en Montmartre ekzistisz la E-klubo


Raymon Schwartz
BONVENON !


El Esperantuj' centope
Vi kaj vi alvenis ĵus,
Marŝe, trote aŭ galope,
Aŭ per tramo aŭ... tobus' !
Ĉar vi riskis la vojaĝon
Por viziti nin ĉe ni,
Ni nun havas l' avantaĝon
Vin saluti tie ĉi !

Sidu, sidu surpostaĵe,
Kiel decas en Montmart'
Aŭ– se al vi ŝajnas saĝe –
Sur alia korpopart' !
Tutegale-egaltute,
Gravas nur la ĉefafer',
Ke tabakon vi tribute
Donu tuj por brulofer' !

Vi aspektas simpatie
Bonaj homoj ĉe l' okaz',
Tial restu do ĉi tie
Kaj invitu min al glas' !
Intertempe per kanzono
Mi konstatos sen hezit',
Ke hodiaŭĉe l' Kaldrono
Renkontiĝas la Elit' !!!

El LA ĜOJA PODIO
detajpis Donjo K.

Raymond Schwartz: LA ĜOJA PODIO


Viewing all articles
Browse latest Browse all 3330