Stanislav Schulhof
Kanto de l' sklavo
Nun mi hele vidas, ke la sorto mia
estas alligita al vi per kateno,
ke mi nune ĉiam kun vi devos iri,
ke mi certe ne sukcesos jam akiri
liberecon, mia nova suvereno !
Multfoje mi forĵetis mian plumon,
eĉ emblemon vian, stelon kvinradian,
en la koro fajron mi estingi penis,
sed vi senkompate ĉiam min ekprenis
kaj min pluen, pluen trenis sklavon vian.
Al vi apartenas nune vivo mia,
ĉio, kion jaroj lasis en la koro ;
vin mi nune sekvas kiel somnambulo,
tute kontraŭvole, tute sen postulo
kaj mi jam ne revas eĉ pri laŭr' kaj gloro.
Kie vi nur prenis tiun sorĉan forton ?
Vi tra landoj marŝas sen la sang' sur glavoj,
sen kanonoj, nur kun via verda stelo,
kaj vin malgraŭ tio sekvas sen ribelo
ĉiam novaj, blinde obeemaj sklavoj.
Pli kruelan, ol la famaj uzurpantoj
vi alportis al ni en la mondon moron ;
ili piedbatis homajn liberecojn,
de la landoj ŝiris partojn, limojn, pecojn ;
sed vi ŝiras el la brustoj nian koron.
(1912)
PS : Schulhof vivis de 1864-1919, do li verkis siajn poemojn, kiam Esperanto estas ankoraŭ tute nova afero. Sendube li estas krom Zamenhof la plej eminenta poeto en la komencaj jaroj, eĉ se tion aliaj ĝis nun juĝas alie, ĉar multaj esperantistoj apenaŭ atentas lin, la kaŭzo eble estas, ke li estis tiel moderna, kiel iam Baudelaire por la liriko en Eŭropo. Schullhof diris jam tion en Esperanto, kion aliaj esperantistoj apenaŭ kuraĝas pensi ĝis nun. Ankaŭ Esperantujo havas mornajn angulojn, kiujn apenaŭ iu volas konstati, sed Schulhof faris tion. Lia amis Esperanton, sed dubis samtempe pri la eperantistoj kaj la homoj entute.
Ankaŭ Esperanto povas fariĝi manio, obsedo, tiel, kiel ĉio alia. Ankaŭ Esperanto estas misuzebla, kiel pruvis tion ekzemple naziaj esperantistoj en Germanio, kiuj flatis Hitleron kaj ties parvenuan fi-bandon. Kaj sovetiaj esperantistoj, kiuj kriis la devizojn de Stalin en la mondon, sen eĉ unufoĵe vere pensi pri tio, kiel danĝera Stalin estis ankaŭ por ili, kaj precipe por ili mem. Pri la misuzo de Esperanto Schulhof rakontis antaŭĉio en la poemo "Desperanto". En Reviviĝo" li montris la revivigan econ de Esperanto. Do, li pensis tute dialektike, tute ne unuflanke kiel multaj aliaj, kiuj kvazaŭ blinde gloras Esperanton kaj la esperantistojn mem. Sed nenio estas nur bona aŭ nur malbona, ĉio estas en moviĝo, ĉio ekestas kaj finas iam. Kio hodiaŭ ankoraŭ estas progresiva, estas morgaŭ eble jam reakcia kaj primitiva. Kaj tio direblas ankaŭ pri Esperanto kaj ties adeptoj. (cez)