Cezar
Utila imago
Imagu,
ke vi sidas en domo malnova
sur trivita pluŝsofo
kaj kun la rigardo al kurbigita
blanke lakita ferolito.
Iu ĝuste forŝaltas la sunon
kaj alia alvenas kaj tranĉas
la koron el via brusto,
viro, kiu trovas ĝin plezuro
poste montri al vi la tranĉilon,
kaj sur manplato vian koron,
kiu batas ankoraŭ.
Imagu,
kiel vi miras pri tiu viro,
kiu havas falsan dentaron kaj aspektas
kiel la ludomastroj
en la tv-elsendaĵoj.
Vi devus esti morta delonge,
sed vi vivas plu kaj plu...
Imagu,
ke kreskas sur la vizaĝo de la viro
subite felo kaj, ke liaj okuloj
fariĝas strioj.
Kaj kaputa sondiskilo
komencas ludi :
"Mi la fraŭlinon Madlejn'
vidis sen pen'
en ban' ... krk ... pro ben'.
en ban' ... krk ... pro ben'.
Imagu,
ke vi havas spegulon ĉe vi
kaj vi tenas la spegulon al la monstro,
kaj la monstro ridas kaj ridas,
ridas kun via koro en unu mano
kaj la tranĉilo en la alia mano.
Kaj la kaputa sondiskilo grate turniĝas :
Videblis suroj jen,
nudban-scen'...
suroj jen,
nudban-scen'.
Imagu, kiel la viro kun la falsa dentaro
aliras vin kaj vin tuŝas
per siaj spongecaj manoj,
kaj vi estas rigida kiel pupo,
kaj li ĵetas vin simple de la pluŝsofo
kaj vi kuŝas kun la rigardo
al la kurbigita ferolito
kaj la sondiskilo grate turniĝas
kaj la sondiskilo grate turniĝas
kaj la...
Imagu tion al vi,
ĝi povus esti utila por vi.