Ludmila Jevsejeva
Tri poemoj
Infanoj desegnas
Desegni ŝatas ĉiuj infanoj,
Ĉu angloj, ĉu rusoj, aŭĉu japanoj...
Sci-vola okulo fiksas ĉion :
Domon, riveron, arbo-folion...
Estu nur kreto, krajono, papero,
Amikeco kaj Paco sur Tero !
Enigmo
Multajn pinglojn sub piceo
trovis Petro kaj Andreo.
Kiu perdis ?
Jen enigmo !
Eĉ de spuroj mankas signo.
— Eble estis sub piceo
Erinaca tra-noktejo ?
Leontodo
Leontodo flava floris
en komenco de l' somer'.
Or-kapeto brile oris
inter herbo, sur la ter'.
Pasis temp'. Petaloj velkis.
Kie restis la dekor' ?
Sur flugiloj de la vento
Lanugete flugis for.
PS :
Detajpis Donjo.
„inter herboj“ certe preferindus en la lasta poemo. (cez)