Quantcast
Channel: SAT - Sennacieca Asocio Tutmonda
Viewing all articles
Browse latest Browse all 3330

Bela, ĝis ! (Bella Ciao) - kantotraduko

$
0
0
Bella Ciao = Kara, ĝis! (itala partizankanto)

Bela, ĝis !


(itala partizankanto : Bella Ciao)


Je mateno mi vekiĝis,
bela, ĝis, bela, ĝis, bela, ĝis, ĝis, ĝis.
Je mateno mi vekiĝis,
staris jen la malamik'.

Ho, partizanoj, min forportu,
bela, ĝis, bela, ĝis, bela, ĝis, ĝis, ĝis.
Ho, partizanoj, min forportu,
mi proksimas jam al Mort'.

Kaj se mi mortos, ho, partizanoj,
bela, ĝis, bela, ĝis, bela, ĝis, ĝis, ĝis.
kaj, se mi mortos, ho partizanoj,
metu en la teron min.

Metu en tombon min montare,
bela, ĝis, bela, ĝis, bela, ĝis, ĝis, ĝis.
Metu en tombon min montare,
ombren apud bela flor'.

Kaj la homoj dum preteriro,
bela, ĝis, bela, ĝis, bela, ĝis, ĝis, ĝis.
Kaj la homoj dum preteriro,
ĝojos pri la bela flor'.

Jen la floro de partizano,
bela, ĝis, bela, ĝis, bela, ĝis, ĝis, ĝis.
Jen la floro de partizano,
kiu mortis por liber'.

tradukis Cezar




Rimarko : La kanton verkis italaj rizkamparaninoj, ĝi famiĝis tutmonde en la partizana milito kontraŭ la faŝistoj.



Viewing all articles
Browse latest Browse all 3330