Cezar
Kristnaska aĉetorgio
-ironia poemo -
„Jam la tumulto kreskas“,
jubilas la komplicoj.
Aĉetoj ekgroteskas,
kun puŝoj en la vicoj.
Aĉetovagabondoj,
plenŝtopu viajn ĉarojn !
Kristnaskbazaraj mondoj
prezentas siajn varojn !
Aĉetu kaj aĉetu
por sankta aŭreolo !
Kuradu kaj eĉ tretu
por l' Fest' en alkoholo !
Aĉete interretu,
pri l' festo mem sen scio.
Ne danku kaj ne petu
dum la aĉetebrio !
Trotadu kaj eĉ tretu
kaj mordu por la festo !
Aĉetu kaj aĉetu,
aĉetu sen modesto.
Kuregu kaj tretadu.
Insultu pro kaprico.
Per pugnoj eĉ paradu -
ĝis venos la polico.
Ne pensu, ke la paco
dumfeste estu celo.
Aĉetu kun aŭdaco !
La mondo ' stas bordelo !