Legu plu...
La 5an de majo 2012
Ĉiuj 54 nukleaj reaktoroj ĉesis funkcii
La 5an de majo estas Tago de geknaboj. En tiu ĉi tago ni povis donaci tre bonan donacon al ĉiuj geknaboj. Nuklea reaktoro Tomari en la norda insulo Hokajdo ĉesis funkcii pro la regula ekzameno je 23:03. Rezulte ĉiuj 54 reaktoroj en Japanio nun ne funkcias.
Antaŭ la katastrofo ni havis 54 nukleajn reaktorojn, sed pro la katastrofo 4 reaktoroj en Fukuŝima estis tiel severe damaĝitaj, ke ili estis oficiale forĵetitaj en aprilo, kaj aliaj 49 jam haltis pro akcidentoj aŭ ekzamenoj. Dum la lastaj 42 jaroj ekde 1970 unuan fojon ĉiuj reaktoroj ĉesis funkcii.
Post la katastrofo la registaro antaŭvidis, ke ĉiuj reaktoroj haltos, kaj faradis diversajn komploton kaj minacon por refunkciigo de kelkaj reaktoroj, prezentante “kriterion de refunkciado”, tamen tiu kriterio estas tre malpreciza, favore al la elektraj kompanioj. La registaro volis/as permesi la refunkciadon, kondiĉe ke la elektraj kompanioj faros “stresan teston de la reaktoroj” kaj preparos la planon pri ĉefstabejo ekipita per amortiza funkcio. La registaro “garantiis la sekurecon” de la reaktoro Ooi en la gubernio Fukui, sed tio tute ne estas akceptebla por la rilatantaj gubernioj. Krome, oni ankoraŭ ne finis la analizon de la nuklea akcidento en Fukuŝima. Kiamaniere la registaro povas garantii la sekurecon ? Tute ne komprenebla afero por ĉiuj. En tiu situacio la registaro ne povis trudi la refunkciigon, kaj venis la 5a de majo.
En diversaj lokoj okazis manifestacio pri tiu memorinda tago. En Tokio kunveno “La tago sen nukleaj reaktoroj, Adiaŭon al atomenergio” okazis kun 5500 partoprenantoj. Unu el la organizantoj, verkistino Saŭaĉi Hisae, salutis : “Ŝajnas, ke la registara politiko pri atomenergio estos ne ŝanĝabla, sed se ĉiuj protestos, tio povos ŝanĝi la politikon”. Kritikisto s-ro Uĉihaŝi Kacuto salutis : “Ek de hodiaŭ la atomenergio-subtenantoj nove komencos fari komploton. Ni havu povon antaŭvidi la estontecon kaj batalu por elservigi ĉiujn reaktorojn”. Hejme mi kaj mia edzino tostis por festi la memorindan 5an de majo.
- Manifestacio por festi la haltigon de la lasta nuklea reaktoro en Japanio
Hodiaŭ mi versis jenan poemaĉon.
Varman mondon sen nukleaj reaktoroj
Kiam mi scias, ke elektro venas de nukleaj reaktoroj,
Kial oni uzas tiajn danĝeraĵojn, mi demandas min,
kaj mi sentas min malvarma.
Kiam mi scias, ke elektro venas de termoelektraj reaktoroj,
ĉar oni uzas petrolon kaj karbon,
mi sentas min ne varma.
Kiam mi scias, ke elektro venas de hidroelektraj reaktoroj,
kvankam mi ne ŝatas betonajn digojn,
mi sentas min varmeta.
Kiam mi scias, ke elektro venas de sunenergio,
Ĉar ĝi estas beno de la naturo,
Mi sentos min varma tutkorpe.
En la bela, maja suno
mi sentas vivĝojon.
Nur sciante, ke ĉiuj nukleaj reaktoroj haltis,
Mi sentas min tiel varma.
Kiam ĉiuj nukleaj reaktoroj malaperos,
Kiel varma estos la tuta mondo !
Haltado de ĉiuj nukleaj reaktoroj en Japanio
Tiom varmigas min,
Tio estas mia nova eltrovo.
Ĉiuj malbonaĵoj en la mondo fontas
certe de nuklea energio.
Ni plu batalu senlace,
por ke ĉiuj nukleaj reaktoroj elserviĝu,
por ke ni ĉiuj sentos nin vere varmaj.