Quantcast
Channel: SAT - Sennacieca Asocio Tutmonda
Viewing all articles
Browse latest Browse all 3330

Modernaj bestfabrikoj

$
0
0
JPEG - 17.4 kb
Kokina bredejo en Florido

Meze de la 1900aj aŭ precipe en la 60aj jaroj en Svedio kaj eble en aliaj eŭropaj landoj, okazis grandega ekonomia ŝango en la vartado de bovinoj, kokinoj, kokidoj, porkinoj ktp, ĉar anstataŭ varti ilin en la kutimaj staloj kaj dombestaj ejoj, oni ekkolektis ilin amase en grandajn ejojn, kaj traktis ilin en maniero kiu similas al homa koncentrejo.

Jes ne estas erare kompari tiujn bestdomojn kun homa koncentrejo. La bestoj estas kolektitaj en kvazaŭ fabriko, kiu produktas el la bestoj viandon, ovojn ktp en maniero por ke la posedanto ekhavu plejmulton da mono. La problemo estas ke la bestoj estas vivuloj, kaj ne ordinaraj objektoj.

Ekzemple oni ŝparas kostojn per forigo de virbovoj. La bovinoj ja devas ekhavi viran spermon, ĉar alie ili ne ekhavos novajn idojn kaj iliaj kapabloj produkti lakton sen tio ĉesus. Nun oni ŝparas kelkajn bovojn, kaj ŝparas ilian spermon.Tiu spermo poste estas enpafita en la bovinojn.

Ankaŭ la bovidojn oni plejparte forigas, precipe la virajn bovidojn.

Kaj oni manipulas la bovinajn mamojn, tiel ili kreskas enorme, ekzemple oni donas al ili sojoproduktojn kaj la bovinoj produktas amasegon da lakto. Tiun manĝaĵon la bovinoj antaŭe ne manĝis.

Oni forigis pli kaj pli da aĵoj kie aperis la natura medio de la dombestoj en la bestfabrikoj. Fine homoj ekster la fermitaj pordoj de tiaj bestfabrikoj eksciis pri la teruraj cirkonstancoj en la amasbredado de bestoj, kaj ili kaŝe filmis la situacion, kaj montris ĝin en la televido, la teruraj vivkondiĉoj de la bestoj tre indignis homojn, kaj ĉiam pli ekestis vegeteranoj.

Sed la montrado de filmo estas okaza fenomeno, kaj poste paliĝas la memorbildo. Samtempe la domfabrikkapitalistoj kun helpo de lertaj vendistoj sukcesas tre kreskigi la produktojn de la bestfabriko, kaj tial plimulto manĝas pli kaj pli da viando kaj aliaj bestproduktoj - sed samtempe plimultiĝas la vegetaranoj !

Jarl Hammarberg, SAT Vegetara Sekcio - kaj efektive plimultiĝu la veg(etar)anoj !


Viewing all articles
Browse latest Browse all 3330