Quantcast
Channel: SAT - Sennacieca Asocio Tutmonda
Viewing all articles
Browse latest Browse all 3330

03. 2-a bulteno : kiel alveni k ekskursoj

$
0
0
PNG - 87.5 kb
PDF - 60.4 kb
Aliĝilo Jalto 2012 (.pdf)
Alklaku la bildon por malfermi la aliĝilon

Poŝtadresoj :

a/k-489, Yalta, 98600-Ukraine, Esperanto

Зайдман Ефим Семенович, ул. Украинская 1-11, Ялта-4, 98604-Украина
(nur por esperantistoj el Ukrainio, Rusio, kiuj pagas en hrivnoj)

Telefonoj :
+38-0654-319085 hejma +38-096-4838585 poŝta

Retadresoj :
jefim_z(ĉe)mail.ru

Atenton ! Post aliĝo en la unua bulteno bonvolu registriĝi en www.velura.net

Vojaĝo al Jalto

- El Francio al Kievo aviadiloj flugas el Parizo, Tuluzo, Liono, Marsejlo, Strasburgo, Lilo (Lille) ĝis flughaveno Borispol, de kiu veturado daŭras ĉ. 1 horon kaj 20 min.

- Al Kievo eblas flugi el kelkaj landoj tre malmultekoste per WIZZAIR, ekzemple, el Valencio kaj Barcelono (Hispanio), el Venecio (Italio).

Nun de Kievo ĝis Simferopolo trajnoj veturas ĉ. 16 horojn. Somere kutime de Kievo al Simferopolo (aŭ tra Simferopolo) ĉiutage veturas ĉ. 20 trajnoj. La unua je 00.04, la lasta je 23.05. La somera horaro aperos en majo. Eblas ankaŭ flugi al Simferopolo.

Al Odeso - el Parizo, Tuluzo, Liono. De aerhaveno veturado daŭras ĉ. 1 horon.
De Odeso trajnoj veturas ĉ. 12 horojn. Biletoj al Odeso kostas pli multe ol al Kievo. Krome el Odeso al Simferopolo somere estos nur 2 trajnoj, kiuj forveturas je 19.30 kaj ĉ. 22.

En vagonoj de ĉiuj trajnoj lokoj estas kun litoj.

- En Odeso kaj Kievo estos niaj kunlaborantoj, kiuj povus anticipe aĉeti al vi biletojn ĝis Simferopolo, se vi post aĉeto de flugbiletoj informos tempon de la alflugo kaj sendos monon. En Kievo ili povos ankaŭ aĉeti flugbileton ĝis Simferopolo.

Alveno en Simferopolon

Fervoja, busa kaj trolejbusa stacioj en la ĉefa urbo de Krimeo. Ĉi tie komenciĝas la plej longa en Eŭropo trolejbusa vojo (86 km) ĝis Jalto.

PNG - 170.9 kb

- El Simferopolo al Jalto dum 2.5 horoj veturas trolejbusoj (ekde la 5-a ĝis 20.15 kun intervalo ĉ. 15-20 min) kaj dum 1.5 horoj busoj (ekde 4.45 ĝis 21.30 kun intervalo 5-10 min).

Bonvenon al Jalto !

PNG - 216 kb
JaltoHaveno
PNG - 347.5 kb

Kongresejo

PNG - 108.2 kb
En teritorio de la ripozejo

Loĝado

PNG - 56.1 kb

Ekskursoj

Lokaj ekskursoj en la urbo kaj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj :

- D1, D2 : Ekskurso tra la urbo kaj al lokoj de E-pioniroj (senpaga)

PNG - 117.5 kb

Ekskursantoj ĉe la domo de la unua jalta esperantisto, fama Esperanto-pioniro d-ro I.Ostrovskij

- D3 : Ekskurso al vilaо-muzeo de Anton Ĉeĥov kaj spektakloj tie de jalta E-teatro “Improvizo” laŭ rakontoj de A.Ĉeĥov (6 eŭroj)

PNG - 174.3 kb

Somera vilao-muzeo

PNG - 131 kb

spektaklo “Dramo”

PNG - 143.6 kb

Spektaklo “Masko”

- D4 : Busa ekskurso al Livadio : vizito al la palaco, koncerto en orgena halo (10 eŭroj)

PNG - 68.7 kb

Eksa cara palaco en Livadio, kie fine de la dua mondmilito okazis fama renkontiĝo de la prezidantoj

PNG - 97.1 kb

Esperantistoj en livadia orgena halo

- D7 : Busa ekskurso al Nikita botanika ĝardeno (fondita en 1812 jaro) kaj kakta ĝardeno (6 eŭroj)

PNG - 103.3 kb
PNG - 105.4 kb

Eksterurbaj ekskursoj :

- D5 : Turista marŝo al montaro (samtempe kun D6) – senpaga

PNG - 264.1 kb

Aspekto de Jalto desur la montaro

- D6 : Busa ekskurso al Alupka : vizito al Voroncov-palaco kaj parko (samtempe kun D5) - 8 eŭroj

PNG - 114.8 kb

Norda flanko de la palaco / Suda flanko

- P2 : Promenado al naturo - senpaga

PNG - 346.7 kb

En pina arbaro

- P3 : Vespera mara promenado per boateto (1 horo) - 5 eŭroj

PNG - 69.5 kb

Tuttagaj ekskursoj

- T1 : Tuttaga busa ekskurso al Sebastopolo : Historia Panoramo de la eventoj, Hersones (restaĵoj de greka antikva ĥramo, kie Rusujo akceptis kristanismon) - 20 eŭroj

PNG - 355.2 kb

Ronda panoramo

PNG - 156.4 kb

Antikva Hersones

- P1 : Tuttaga busa ekskurso al Baĥĉisaraj (eksa palaco de krimetatara ĥano, kaverna urbo Ĉufut-Kale de karaimoj, enroka monaĥejo) - 25 eŭroj

PNG - 122.9 kb

Ĥana palaco

PNG - 108 kb

Kaverna urbo Ĉufut-kale

PNG - 114.1 kb

Enroka vira monaĥejo

- P4 : Tuttaga Ekskurso al Balaklavo (muzeo de eksa milita bazejo de atomaj submarŝipoj) - 16 eŭroj

PNG - 113.4 kb

Viewing all articles
Browse latest Browse all 3330