"Vi vivas damne bone, ĉu ?"
"Pravas, MI vivas bone, jes."
"Vi voras manĝon, ĝis vi krevas, ĉu ?"
"Kial ne ?"
"Vi voras vian salajron."
"Bedaŭrinde jes."
"Vi vorus vin mem ?"
"Se foje ne alie eblus."
"Vi ne amas viajn najbarojn."
"Mi ne estas kristano."
"Solidareco estas por vi merdo, ĉu ?"
"Kompreneble !"
"Kaj tiuj, kiuj venos post vi ?"
"Dio mia ! Tion vi MIN demandas ?!"
"Kaj socia justeco ?"
"Kio tio estas, nova truko de la ruĝuloj ?"
"Kaj, ke vi vivas nur unufoje,
kiel homo aŭ kiel bestaĉo ?"
"Tio estas afero mia, notu tion, flavbekulo !"
"Ĉu vi suicidus ?"
"Neniam !"
"Ĉu vi murdus iun ?!!"
"Dependas de la situacio."
"Kiel soldato ?"
"Nun vere leku min,
ordono estas ankoraŭ ordono !"
PS : Tiun prozpoemon mi verkis, kiam mi estis ankoraŭ ne esperantisto, do antaŭ tre tre longe, kiam mi estis fakte ankoraŭ junulo. Sed mi pensas, ke la poemo plu estas aktuala ; homoj, kiuj fidas pri nenio plu kaj kiuj akceptas ĉiun krimon sen kontraŭagi, ankoraŭ nun estas la granda silenta plimulto.