Vermoj enkonscie
Vestotruoj ĉie
Vundcikatra sorto
Ofte seksperforto
Idokroĉ' forŝovo
Nek ĉeval’ nek bovo
Eĉ ne pan’ en sako
kaj ne mon’ en pako
La dank’ al la soldato
al milita frato
Kien iros do la predo ?
Ĉiam iĝas ĝi posedo
de fremdula vant' post cedo.
tradukis Cezar
Friedrich von Logau
Abgedankte Soldaten
Würmer im Gewissen
Kleider wol zerissen
Wolbenarbte Leiber
Wolgebrauchte Weiber
Ungewisse Kinder
Weder Pferd noch Rinder
Nimmer Brot im Sacke
Nimmer Geld im Packe
Dies haben mitgenummen
Die vom Kriege kummen
Wer dann hat die Beute ?
War so immer, ist so heute
Immer eitel fremde Leute.
PS : Frederiko de Logau mortis je la 24- de julio en la jaro 1655
PSS : Do ne multo ŝanĝiĝis, plu oni perfortas kaj seksperfortas en militoj. Plu la soldatoj fine havas la cikatrojn, kaj ne la generaloj. La soldatoj enspezas nun eble parte iom pli da mono. Sed por kio utilas, se ili ekz. revenas hejmen el Afganistano aŭ el kiu ajn alia loko de la mondo kun traŭmo aŭ kiel kripligitoj ? Se ili efektive revenas. Por nenio, kiel ili tro malfrue ekkomprenas.
La grasan predon ankoraŭ nun faras la aliaj, la pli senskrupulaj, tiuj, kiuj, kiel iam la armilfabrikanto Krupp sendas siajn armilojn al diversaj nacioj, do erkz. ankaŭ al la "arc-malamika" Francio, por ke la soldatoj en la servo de la kapitalo mortbatu sin kiel eble plej kruele kaj antaŭĉio profitige.
Sed la esprimita fakto, ke soldatoj estas murdistoj, kiel Tucholsky tion esprimis, estas en Germanio plu kontestata de la juĝistoj kaj de la plej multaj politikistoj.
La poemo de Logau kaj la pentraĵo de Otto Dix montras, ke la soldatoj ne estas nur murdistoj, sed ankaŭ viktimoj de la militoj. (Cezar)
La fama pentristo Dix mem estis soldato en mondomilito I kaj sendis de la tranĉeo leterojn en Esperanto hejmen, por ke oni ne povu cenzure kontroli ilin. Pro propraj spertoj li malamegis militojn. (cez)