Tio, kio ne facile pentreblas
Pentristo pentris bildon por la reĝo de Qi. Iutage demandis lin la reĝo : „Kio estas plej malfacile pentrebla ?“
„Hundoj kaj ĉevaloj“, respondis la pentristo.
„Kaj kio estas plej facile pentrebla ?“ demandis la reĝo.
„Dioj kaj spiritoj“ respondis la pentristo. „Hundojn kaj ĉevalojn konas ĉiu. Oni vidas ilin ĉiutage. Je kia grado bone aŭ malbone kaj trafe aŭ maltrafe ili estas pentritaj, povas juĝi ĉiu. Sed de Dioj kaj spiritoj oni ne scias la precizan figuron, neniu vidis ilin. Tial ili facile pentreblas.“
PS : En simila senco diris Bertolt Breĥt, ke la socialismo estas la facila afero, kiu tiom malfacile fareblas. (cez)