Quantcast
Channel: SAT - Sennacieca Asocio Tutmonda
Viewing all articles
Browse latest Browse all 3330

Ĉe la lito de mortanto - La granda kompato kun la israela maldekstro

$
0
0

LA VERA DRAMO de la laborista maldekstro ‒ kaj, krome, de la tuta israela socio ‒ kuŝas en sia senpoveco. La kialoj de tio estas enskribitaj en la elekta katastrofo de februaro 2009, sed ne fundamente malsamas ol tiuj de la historia malvenko de 1977, kiam la dekstro unuafoje aliris la potencon. Ili kuŝas antaŭĉio en la ideologiaj strukturoj de movado nekapabla doni perspektivon de estonteco por eliri el la duobla enŝlimiĝo ‒ en la novkoloniismo kaj la novliberalismo. Multaj israelanoj ekkonscias ke ili troviĝas ĉe la lito de malsanulo grave vundita, se ne mortanta.

Tiu longa subeniro al la infero ne venas tiom de la eluziĝo de povo aŭ de la ĝenerala evoluo de la socio ol de la senpoveco de la maldekstro mastrumi unue la venkon de junio 1967 kontraŭ Egiptio, Sirio kaj Jordanio, poste la historian sukceson de la Osloaj Interkonsentoj de 1993. Alfrontita al tiu giganta tasko, ĝi montris nen nur sian konformismon kaj sian konservativismon, sed ankaŭ sian intelektan kaj moralan malfortecon.

La juda naciisma movado dekomence metis al si la celon malfermi Palestinon al senlima enmigrado, kolonii ĝin kaj fine forigi ties sendependecon. „La cionista entrepreno estas entrepreno de konkero, asertis en 1929 Berl Katznelson, la ideologo de la laborista movado. Kaj mi volas ke oni bone komprenu ke, por mi, la difino de tiu entrepreno en militistaj terminoj ne estas formulo retorika.”

Por pravigi tiun konkeron, la movado alvokis la historiajn rajtojn de la judoj pri la lando de siaj antaŭuloj. Ekde la fino de la 19-a jarcento, ĉiuj tendencoj de cionismo pensis ke la judoj de Eŭropo troviĝas ĉerande de la katastrofo. La dua mondmilito pravigis ilin. La venko de 1948-1949 triumfigis duonjarcenton da obstinaj preparoj, gvidataj de la laboristpartianoj en la potenco ekde la komenco de la 1930-aj jaroj.

Venis la fulmotondro de junio 1967 : kiel interpreti ĝin kaj kion fari el ĝi ? Ĉu ĝi estis la frukto de malbona kalkulo de la egiptoj, kiujn oni devis ekspluati por fari la pacon uzante la konkeritajn teritoriojn kiel interŝanĝmonon, aŭĉu temis pri logika sekvo de la sendependecmilitoP Ĉu vidi en ĝi okazon por daŭrigi la faron en 1949 ne finfaritan, aŭ male, anonci al la vizaĝo de la araba mondo ke, ĉar la cionismo atingis siajn celojn en la linioj de la armistico de 1949, la konkerado de teroj kaj ilia koloniado, nepraj por la ekzisto ĝis la starigo de la ŝtato, poste ĉesis esti tiaj ? La judoj disponis pri tegmento kaj povis fariĝi popolo kiel la aliaj.

Por eldiri tiun principon vere revolucia kaj agnoski la „verdan linion” de 1967 kiel definitivan limon de la nacia teritorio, necesintus ke la maldekstro estu nutrita de universalaj valoroj, kaj ne nur de la kultura kaj politika partikularismo de la naciismo. Kaj por deklari tiun universalan principon la laboristpartiaj politikaj elitoj, kun kelkaj maloftegaj esceptoj, ne estis armitaj.

La kelkaj intelektuloj kiuj provis politike engaĝiĝi post 1977, por rekonstrui la partion sur novajn bazojn, estis premitaj demisii aŭ rezignis sekve al la unua Liban-milito (1982). En la retoriko de la movadi ili inventis nenion, ili kontentiĝis sekvi la vojon iritan de la du maldekstraj ideologoj de la unua duono de la 20-a jarcento, Aharon David Gordon kaj Katznelson.

La debato kiu trairis la laboristpartiajn registarojn, intr 1967 kaj 1977, poste en la 1990-aj jaroj, neniam celis reviziadon de la malnova doktrino de terkonkero nek la neceson fondi fine la estonton de la lando, nek diskuti pri la historiaj rajtoj de la judo je la tero de Israelo, sed pri la naturaj rajtoj de ĉiuj popoloj mastri sian sorton. La sola diskuto koncernis ‒ kaj koncernas ankoraŭ‒ la plej bonan manieron ekspluati la situacion naskitan el la araba malforteco.

La principo laŭ kiu oni ne forlasas teritorion, se oni ne estas devigata al tio de supera forto, restas daŭre valida. La koloniado komencis sub la sinsekvaj laboristpartiaj registaroj, inter 1967 kaj 1977, kun metodoj ankoraŭ uzataj : oni konfiskas terojn sub ia ajn preteksto, oni turnas kaj returnas la leĝon, oni normigas la malegalecon inter judoj kaj araboj. Spite al la Osloaj Interkonsentoj, nenio esenca ŝanĝiĝis surloke kiam la laborista partio revenis en la potencon de 1992 ĝis 1996 kaj de 1999 ĝis 2001. Male : ili faras ĉion por ne kolerigi la kolonianojn kaj la tutan maldekstrularon kontraŭ tiu „perfido”, kiu estus, laŭ ili, la agnosko de la rajtoj de la araboj je parto de Palestino okcidente de la Jordano. Nu, la sola maniero limigi ilian ribelon estas faciligi la daŭrigon de la terkonkero. Obama, turniĝu al la Biblio

MORALE KAJ INTELEKTE malkapablaj bremsi la koloniadon, la laboristpartianoj tamen komencis turnopunkton kun la Osloaj Interkonsentoj. Ilia israela subskribinto, la ĉefministro Ichak Rabin, venkinto de la milito de junio 1967, murdita en 1995 de religia naciisto, restis, en duonjarcento, la sola politika gvidanto kiu transiris la siatempajn kliŝojn. Sed li bezonis dudek jarojn kaj la aventuron de 1982 en Libano por kompreni ke la israela-palestina milito finiĝos nur se la du popoloj akceptas agnoski reciproke siajn naciajn rajtojn.

Tiun ekkonsciiĝon Rabin pagis per sia vivo. La Osloaj Interkonsentoj, malbone pensitaj kaj malbone aplikitaj, povintus eble esti savitaj per lia ĉeesto : li estis tro inteligenta kaj tro pragmata por akcepti senfine alvoki la klaban argumenton : rajto je proprieto trioble miljara, gravurita en unu el la plej grandaj libroj de la homa specio.

„Obama, turniĝu al la Biblio”, krias refoje la veterano de la israela ĵurnalismo, Joel Markus, de duonjarcento proksima al la Laborista Partio. [1] Alfrontitaj al usona politiko malpli indulga vide al la katastrofo de koloniado, la nuna defendministro Ehud Barak kaj liaj proksimuloj daŭre ne trovas principon kontraŭ la koloniantoj ‒ kvankam ili provas kaj kelkfoje sukcesas malmunti kelkajn etajn konstruaĵojn nomatajn „sovaĝaj”. Ili rapide cedas antaŭ la minacoj de interna milito kiujn la kolonianoj ĉiufoje svingas kiam oni kuraĝas paroli pri teritoria cedo. Ili povas nur argumenti per la necesoj de la internacia politiko, alivorte la usonaj premoj.

La israelaj laboristpartianoj ŝatis la prezidanton George W. Bush kaj liajn novkonservativajn ideologojn same kiel la evangeliistojn de Alabamo kaj la kolonianojn de Cisjordanio. Pro tio la elekta malvenko de la laboristpartio de 2009 ne estas politika, sed morala kaj intelekta. Kaj la maldekstraj elektantoj bone sentis ke, manke de nova ideo, la partio perdis sian ekzistkialon. Ĉar se ĉio, kion la laborista partio povis proponi, restis la uzo de la forto kaj la alvoko de la historio, tiam oni ne bezonis palan kopion se oni disponis pri la originalo en la persono de s-ro Benjamin Netanjahu. S-ro Barak, kiu pensis rikolti la fruktojn de sia „venko” post la operacio de Gazo de la lasta vintro, suferis tiun elekton.

Same okazas koncerne la alian flankon de la ideologia malpleno : la ekonomia kaj sociala politiko. En realo, la Laborista Partio, kiel la malnova Mapaj starigita en 1930 [2], estis neniam socialista partio komparebla kun siaj eŭropaj „fratoj”. La antaŭrangeco de la naciaj prioritatoj faris ĝin, ekde sia fondiĝo, sufiĉe specifa grupo, malproksima ne nur de la partioj de Léon Blum, Rudolf Hilferding [3] kaj de la aŭstromarksistoj [4] kiel Otto Bauer, sed eĉ de la Brita Laborista Partio kiu, en 1931, komencis turniĝon al socialismo.

La Mapaj ĉiam fortenis la marksismon, eĉ la plej mildan, kaj juĝis la kapitalismon kaj la privatan proprieton nur laŭ la postuloj de la nacia konstruado. La granda modelo de s-ro Barak, kiel tiu de lia antaŭulo Ŝimon Peres, restas s-ro Anthony Blair, kiun la usonaj novkonservativuloj konsideras iun el la siaj. [5] Kaj la laboristpartiaj gvidantoj glitis kun surpriza facileco al la novliberalismo, bazita sur la ideo laŭ kiu la merkata libereco garantias la individuan liberecon. Lia baza motivo estas liberigi la kapitalon el la devigoj de la ŝtato.

Certe, ne ĉiuj laboristpartianoj akceptas la teoriajn principojn de la novliberalismo. Sed la plejparto aprobas ĝian praktikon. Kun escepto de malplimulto, ili ne konsideras la socian justecon kiel parton de la fundamentaj konsistigantoj de la libereco. En la realo, la tuta maldekstro partoprenas en la rikoltado de la putraj fruktoj de la absoluta antaŭrangeco de la naciaj valoroj kiuj estas de ĉiam gravuritaj en ilia politika kulturo : ĉiuj israelanoj lernis de tri generacioj ke la nacia kaj kultura identeco rangas ĉiam antaŭ la materiaj interesoj.

La israela socio ne estas la unua kiu spertas tiun fenomenon, kies gravecon oni ne povas troigi en la nuntempa historio : la diversaj sociaj grupoj voĉdonas kontraŭ siaj ekonomiaj kaj klasaj interesoj nome de naciaj, kulturaj aŭ religiaj valoroj. [6] Ĉi-kaze, temas pri normo dekretita de la fondintoj mem surbaze de la denominatoro komuna al ĉiuj konkerantoj de la tero de Israelo, kia ajn estas ilia socia statuso, ilia historio, ilia religio kaj ili supera politika celo : la juda naciŝtato.

Post kiam la klasaj interesoj estas rifuzitaj nome de la nacia unueco, ne malfacilis konvinki tiujn, kiuj troviĝas malsupre en la socia skalo, ke ĉia plibonigo iras nepre tra la libereco de la merkatoj, la privatigo kaj la malregulado, sen forgesi la malaltigon de la imposto pri enspezo. Oni sukcesas persvadi la plej multajn israelanojn ke la laboro estas varo kiel alia kaj la „fleksiĝemo” la sekreto de sukceso.

Fronte al tiuj klasikaj ideoj de la novliberalismo, la laborismo montras sian senpovecon. Nekapabla fari ĝeneralan kritikon de la merkata kapitalismo, li direktiĝas al elektantaro maljuna kaj senkuraĝigita, kiu daŭre voĉdonas por ĝi malpli pro konvinko ol pro kutimo. Kun la tempo kiu pasas, tiu klientaro ŝrumpegas : en februaro 2009, ĝi estis reduktita al 10 % de la voĉoj, reprezentitaj de dek tri deputitoj. La junuloj fuĝas el la partio. Palestinanoj, poste ĉinoj aŭ tajlandanoj jam delonge anstataŭas la manlaboristojn kiujn iam la sindikato (Histadrut) kaj la Mapaj enkadrigis. En la universitatoj la laboristpartia ĉeesto estas sensignifa.

La iama gvidanto Peres, batita ĉe la una baloto de 2005 de la sindikatisto Amir Perec, forlasis la partion kaj aliĝis al la Kadima, la partio starigita de s-ro Ariel Ŝaron. Multaj laboristpartiaj elektantoj konkludis ke, se post duonjarcento en la partio, iama ĉefministro povis de unu tago al alia aliĝi al la kontraŭa tendaro, tiu partio tute klare ne havas ideojn nek strategiajn celojn por kiuj valoras la penon voĉdoni, eĉ malpli batali. Tamen, en marto 2006, 15 % de la voĉoj iris ankoraŭ al la Laborista Partio, kaj la dek naŭ seĝoj tiel akiritaj ebligis al s-ro Perec akiri la denfendministrejon en la registaro de s-ro Ehud Olmert, centrista transfuĝinto de la Likud kaj posteulo de s-ro Ŝaron, viktimo de cerebra hemoragio.

Proparolanto de la etaj kaj mezaj salajruloj, proksima de tio kio iam estis la movado Pacon Nun, loĝanta en la urbeto Sderot, fronte al Gazo, devena el tiu periferio kiun la laborismo neniam povis enpenetri, s-ro Perec enkarnigis la esperon de socialdemokrata noviĝo.En li povis renkontiĝi la migruloj venintaj el Nordafriko komence de la 1950-aj jaroj kaj iliaj idoj, longtempe fascinitaj de la grandaj figuroj de la naciisma dekstro, de Menahem Begin ĝis s-ro Ŝaron.

Post la rifuzo de la ĉefministro Olmert doni al lia la financministrejon, ŝlosilan postenon por ekonomia politiko iom pli maldekstre ekvilibrigita, s-ro Perec akceptis la defendon. Kelkajn semajnojn poste, la dua Libanmilito forbalais lin. Anstataŭis lin s-ro Barak, kiu intertempe fariĝis prospera aferisto kaj sentis sin nete pli komforta en la salono de la nordo de Tel-Avivo ol en la malriĉaj kvartaloj de la sudo de tiu urbo, sen paroli pri la urbetoj de la provinco.

La falo de la Laborista Partio en la elektoj de 2009 havas tamen pozitivan elementon por la estonteco. Ĉu temas pri la malvenko de partio gvidata de riĉiĝinta militisto ‒ post „venko” en Gazo pri kiu multaj israelanoj sentas honton ‒ aŭ pri la sukceso de Kadima, partio gvidata de virino, s-ino Cipi Livni (kaj ne de ŝia obstina konkuranto, la eksgeneralo Ŝaŭl Mofas) la indikoj multiĝas pri certa maturiĝo de la elektantaro : la fortikuloj ne aŭtomate venkas ĉe politika konfrontiĝo.

Restas alia problemo, kiu ronĝas ankaŭ la eŭropajn socialdemokratajn partiojn : la manko de grandeco ĉe la gvidantoj. La foresto samtempe de ideoj kaj de ŝtatistoj ne vere anoncas helan estontecon. La israelanoj ne estas la sole koncernataj ; sed, por ili, la tempo urĝas, kiel nenie aliie.

Zeev STERNHELL.


Viewing all articles
Browse latest Browse all 3330