Quantcast
Channel: SAT - Sennacieca Asocio Tutmonda
Viewing all articles
Browse latest Browse all 3330

Elektronika spionado : dek kvin jaroj da neniofarado

$
0
0

Iniciatinto de unu el la plej bruaj likoj de nia tempo, s-ro Edward Snowden restos en la historio kiel tiu, kiu rivelis al la mondo la senkompatan kaj absolutan superrigardon, kiu okazas tra la Interreto. En la tempo de unu nokto, vortoj kiaj « metadonitaĵoj » (informoj pri la personaj donitaĵoj) aŭ« Prism » (nomo de la superrigarda programo) eniris la ordinaran lingvaĵon.

Ja ne la unuan fojon la « grandaj oreloj » de la usona Nacia Sekureco-Agentejo (National Security Agency, NSA) estas centra diskutotemo. Jam antaŭ dek kvin jaroj, ili konsternis homojn sur la tuta planedo pro la publikigo de studo de la eŭropa parlamento asertanta (rivelanta), ke «ĉiuj elektronikaj, telefonaj kaj faksaj komunikadoj estas ĉiutage interkaptataj [1]. » Mirkonsternita, la publiko malkovris la ekziston de tutmonda superrigarda sistemo nomata « Echelon » [2]. La afero aperis sur la ĉefpaĝoj de la gazetaro. Oni akuzis Brition uzi la Komunikad-stabejon de la registaro (GCHQ) por spioni siajn eŭropajn najbarojn ; Microsoft estis akuzata pro sia kunlaboro kun la NSA. La afero atingis pinton kun la starigo de enket-komisiono far la eŭropa Parlamento.

La ekzisto de Echelon estis rivelata jam en 1988 de brita ĵurnalisto Duncan Campbel [3]. Lia artikolo priskribis ilon kapablan kapti neimageblan nombron da komunikoj tra la mondo, kaj trovi, helpe de ŝlosilvortoj, la mesaĝojn interesantajn la informservojn : ja industriskala superrigardado. Publikigita en 1996, mia libro Secret Power (Sekreta Povo) kompletigis lian laboron. Sed sola artikolo kaj libro publikigita en la fora Nov-Zelando ne sufiĉas kapti la atenton de la publiko. Nur du jarojn post apero de la libro iu membro de la eŭropa Parlamento relajsis la informon kaj Echelon enŝpruciĝis en la publikan debaton. Fatala koincido

En siaj konkludoj de 2001, la enketkomisiono faris kelkajn konkretajn proponojn por protekti Eŭropon kontraŭ la anglosaksa spionado. La anoj de la Eŭropa Unio estas aparte invititaj « antaŭenigi, disvolvi kaj produkti ĉifrado-teknikon » alireblan al ĉiuj siaj civitanoj kaj institucioj. [4]. La momento ŝajnis historia : la unuan fojon, ekaperis vasta politika agado celanta sekurigi la privatecon, en nia erao de ĝenerala superrigardado. Sed ĉi tiu espero frakasiĝis sur fatala koincido : prezentita en la eŭropa Parlamento la 5-an de septembro 2001, la fina raporto de la enketkomisiono estis forbalaita ses tagojn poste de la atencoj en Nov-Jorko kaj Vaŝingtono.

Dum la sekvaj jaroj, la gvatado ŝanĝis skalon. La milito kontraŭ terorismo pliperfektigis la kontrol-dispoziciojn, sed ankaŭ igis ilin - portempe – pli akcepteblaj en la rigardo de la publiko. Dekdu jarojn post la falo de la Ĝemelaj Turoj, oni revenis kvazaŭĉe la ekirpunkto. La hodiaŭa politika ĉirkaŭaĵo havas komunajn punktojn kun tiu, kiu naskis polemikon pri Echelon. La pruvoj alportitaj de s-ro Snowden evidente ludis decidan rolon ; ilia rivelo krome intervenas en favora momento, plurkiale.

Unue, maltrankvilo kreskis de kelka tempo ĉe la retanoj pri la kontrolo de siaj retoj. Tamen mankis al ili fortaj elementoj por apogi siajn suspektojn. Ĉar nun tuta vivo de ulo povas esti elektronike stokita, ĉia entrudiĝo en tiujn datenojn estas potenciale detruiga. Sed kiel reagi al tiu virtuala perforto se ĝi estas nedetektebla ? La obsedo pri aliaj VikiLeaks

En la momento mem, kiam la komputila tekniko disponigis al ni la Reton kaj la sociajn komunikilojn, ĝi samtempe estis ellaboranta la ilojn ebligantajn spioni ilian enhavon. En la tempo de la unuaj tekstoj pri Echelon, la teknikistoj pri informado ankoraŭ balbutis en siaj streboj por kapti la retmesaĝojn. La kaptiloj de Echelon havis kiel celtabulon la persatelitajn kaj mikroondajn komunikaĵojn, sed, ĝis la riveloj de s-ro Snowden, la mondo sciis preskaŭ nenion pri la kapablo de la « grandaj oreloj » spioni ankaŭ la inform-fluojn interŝanĝitajn tra la Reto.

Echelon, kaj poste Prism, tiu « por-Interreta Echelon », esence celis la komunikadojn de lando al lando. Sed, jam tiam, la Federacia Oficejo pri Esploroj - FOE (angle Federal Bureau of Investigations-FBI) metis sian maksimuman pezon por ricevi la teknikan kaj juran ilaron necesan por la spionado de komunikoj sine de donita teritorio. Multaj naciaj leĝaroj de nun trudas la aktivantojn de la Teksaĵo kaj de la telekomunikado instali kaŝitajn pordojn en siaj ekipaĵoj kaj lasi la inform-agentejojn aliri laŭplaĉe al tiuj. La riveloj de s-ro Snowden pri la helpo provizita al la NSA fare de Gmail, Facebook aŭ Microsoft helpas kompreni tiujn « laŭleĝajn sekretajn interkaptojn », por reuzi la nomon, iom oksimoran, donitan de la leĝfaranto.

La kontraŭ-terorisma ofensivo estas la dua ĉefa faktoro. La ekspluatado de la sekurecaj timegoj rezultigis eksplodon de la inform-buĝetoj kaj nelimigitan kreskon de la gvat-kapabloj.

La tria elemento estas ankaŭ la plej grava : la WikiLeaks-precedenco. La asocio de s-ro Julian Assange penetrigis en la publikan opinion la ideon, ke riveli tra la Reto konfidencajn dokumentojn konsistigas timigan rimedon kontraŭstari la troigojn kaj ekscesojn de la regantoj ; ke diskonigi la sekretojn de ŝtato malrespektema al la privata vivo de siaj civitanoj povas malfermi spacon por demokratia agado. Usono, sekvita en tio de aliaj registaroj, ne ŝparis la rimedojn por deadmoni kiun ajn sekvi la ekzemplon de la « alarmo-lanĉinto » Bradley Manning, sen sukcesi forigi ties allogecon. Apogante sin al tiu ekzemplo, s-ro Snowden estas verŝajne ŝanĝanta la fortorilatojn kaj la kondiĉojn de la batalo.

Nicky HAGER


Viewing all articles
Browse latest Browse all 3330