„NIA SOLA DELIKTO estis doni al ni niajn proprajn leĝojn, nia krimo estis apliki ilin al la United Fruit.” Elektita prezidanto de Guatemalo en 1951, Jacobo Arbenz, inter aliaj progresaj disponoj, promulgas kamparreformon. La 4-an de marto 1953, li parte eksproprietigas la usonan banan-kompanion United Fruit, kiu tiel perdis 84.000 hektarojn el 234.000. La 17-an kaj la 18-an de junio 1954, armeo de dungosoldatoj el Nikaragvo kaj Honduro penetras en Guatemalon kaj, la 27-an de junio, renversas Arbenz-on. La usona ŝtatsekretario John Foster Dulles kaj lia frato Allen, direktoro de la Central Intelligence Agency (CIA), estas tiam ambaŭ akciuloj de la United Fruit ! La operacio - kun la kodnomo PB/Success - ĝuis la aktivan partoprenon de „sturmtaĉmento” de la CIA kiu poste persistis jardekojn.
Veninte post la renverso en Irano de la naciisma gvidanto Mohammed Mossadegh, la 19-an de aŭgusto 1953, PB/Success akiris ĉe la CIA reputacion de nevenkeblo kaj fariĝis modelo por ĝiaj sekretaj operacioj en la tuta mondo. En marto 1960, la prezidanto Dwight Eisenhower donis verdan lumon al nova agado destinita, ĉi-foje, malstabiligi Kubon, kie la revolucio triumfis la 1-an de januaro 1959. La plej multaj agentoj partoprenintaj en la renverso de Arbenz respondecas pri la „projekto Kubo”. Temas nome, kaj ĉe ilia kapo, pri Richard Bissell, la numero du de la CIA ; pri Tracy Barnes, kiu respondecas pri la konsistigo de la Cuban Task Force ; pri David Atlee Phillips, respondeca pri la psiĥologia milito ; pri Howard Hunt, taskita formi la „provizoran kuban registaron”. Du junuloj aliĝas al la grupo : s-ro Peter Goss, oficiro de kontraŭspionado de la armeo, kaj s-ro George Herbert Walker Bush [1]. Tiu helpas „rekruti ekzilkubanojn por la invad-armeo de la CIA” [2].
La 17-an de aprilo 1961, la proksimume mil kvincento homoj de tiu armeo, la brigado 2506, elŝipiĝas en la Porkogolfo. Post ilia malvenko, en malpli ol sepdek horoj, la numeroj unu kaj du de la CIA, Dulles kaj Bissell, devas demisii.
Forte indignante pro tiu malvenko, la prezidanto John F. Kennedy donas eksterordinaran povon al la Agentejo, decido kiu tuŝis la aferojn de la mondo dum longa tempo. [3] Robert Kennedy, ministro pri justeco kaj frato de la prezidanto, superrigardas novan agreson kontraŭ Kubo. Miamo fariĝas la epicentro de la plej granda kvazaŭarmea operacio - JM/WAVE - iam ajn starigita en Usono ; kun ĉekape Theodore „Ted” Shackley kaj s-ro Thomas „Tom” Clines. La grupon aliĝas nome la generalo Edward Lansdale, veninte de Hindoĉinio, kie li laboris kun la francaj sekretaj servoj implikitaj en la kolonia milito ; s-ro Richard Secord, oficiro de la US Air Force ; kaj David Sánchez Morales, oficiro de kontraŭspionado de la armeo. Formitaj kiel kontraŭgerilanoj
KIAM, LA 14-AN de oktobro 1962, eksplodas la „raketo-krizo”, Vaŝingtono postulas ke la balistikaj raketoj instalitaj de Sovetio en Kubo estu retirotaj. Moskvo cedas, kondiĉe ke Usono promesu ne invadi la insulon (kaj rezigni pri siaj propraj raketoj en Turkio. Kennedy akceptas kaj ordonas malmunti la JM/WAVE.
La kuba revolucio tamen igas Vaŝingtonon radikale modifi sian strategion de regiona sekureco. La alistrukturado de la latinamerikaj armeoj komenciĝas, kaj estiĝas centro de trejnado kaj de fivarbado - la Lernejo de Ameriko - en la usona zono de la panama kanalo. Kiam Kennedy estas murdita, la 22-an de novembro 1963 en Dalaso (Teksaso), lia doktrino de nacia sekureco funkcias jam. La renverso de la brazila prezidanto João Goulart, la 31-an de marto 1964, donas la signalon de serio da ŝtatrenversoj kaj signas la komencon de la amasa kaj rafinitaj malaperigoj kaj torturoj de politikaj kontraŭuloj.
Tiu nova strategio ne povas neglekti la sperton de la kubaj agentoj de la JM/WAVE nek tiun de certaj el la mil cent okdek-naŭ homoj kaptitaj dum la provo de invado ĉe la Porkogolfo kaj revenintaj en Usono en decembro 1962. [4] Proksimume tricent da ili, preskaŭĉiuj kubanoj (kaj poste, plejparte, kubdevenaj usonanoj pro ricevo de la civitaneco de la akceptolando), ricevas oficiran formadon en la akademioj de specialaj operacioj de Fort Benning (Georgio), Fort Mayers (Florido), Fort Peary (Virĝinio), ktp. Aliaj estas senditaj al Fort Gulick (Lernejo de Ameriko), por formiĝi kiel kontraŭgerilanoj. Ili nomiĝas José Basulto, Jorge Mas Canosa [5], Francisco „Pepe” Hernández [6], Luis Posada Carriles, Felix Rodríguez Mendigutía ktp. Kvankam ili estis supozataj neniam forlasi la anonimecon, iliaj nomoj baldaŭ aperis regule en la novaĵoj. „Sudameriko estos la « Far West » kie ili ludos pioniran rolon” [7] ; kaj, per siaj sekretaj agadoj, ili „brilis” eĉ multe pli vaste.
Ekzemple, en la eksa belga kolonio Kongo. Tie ili elŝipiĝis fine de 1962 por liveri, interalie, aeran subtenon al la fortoj de la posta diktatoro Joseph-Désiré Mobutu. La aviadiloj apartenas al Air America, kompanio ĵus starigita kaj proprieto de la CIA. Surtere, la homoj konsistigas la kompanion 58, taskita laŭspuri kaj persekuti, sensukcese, Ernesto Che Guevara kaj malgrandan grupon de kubaj revoluciuloj. Laŭ peto de Laurent-Désiré Kabila, la Che efektive alvenis fine de aprilo por konsili pri gerilaj teĥnikoj tiujn kiuj kontraŭbatalis Mobutu. [8]
Tiu sturmtaĉmento definitive fortiĝas en Vjetnamio. Ĝi alprenas kaj disvolvas la metodojn de la venkitaj francaj specialaj fortoj, financante fioperaciojn per la mono de la laosa kaj birmania opio-komerco (ankaŭ tie per la aviadiloj de Air America). Oni retrovas la homoj de la JM/WAVE : Shackley, Clines, Sánchez Morales, Secord, „Ed” Dearborn, Rodríguez Mendigutía, akompanate de s-ro Donald Gregg, inspektisto de la CIA-agentoj ; de s-ro John Dimitri Negroponte, „politika konsilisto” de ĉiu operacio ; de la generalo John Singlaub, eksĉefo de la CIA en Koreio ; de Lansdale, taskita pri la operacioj el la Pentagono ; kaj de s-ro Oliver North, de la informservo de la US Navy. En 1968, William „Bill” Colby estas sendita surloken por gvidi la Accelerated Pacification Campaign (kodnomo : Phoenix). Celo : terorigi la civilan loĝantaron por neŭtraligi la vjetnaman rezistadon. En preskaŭ kvar jaroj estas mortigitaj proksimume kvardek mil suspektatoj.
Tamen, sian plej impresan sukceson ĝi spertis sur alia kontinento. En marto 1967, inter la dudeko da homoj de la usonaj specialaj fortoj kiuj alteriĝas en Bolivio por persekuti Che Guevara, troviĝas la kubano Rodríguez Mendigutía. Kiam la Che, vundita, estas kaptita la 8-an de oktibro 1967, estas li kiu transdonas la orodonon mortigi lin.
Tamen tri jarojn poste, la CIA ne povas eviti la elekton de la socialisto Salvador Allende kiel prezidanto de Ĉilio. Richard Nixon ordonas al la Agentejo malebligi lian enoficiĝon. La taĉmento sendita surloken malsukcesas, sed sukcesas murdi la ĉefkomandanton de la armitaj fortoj, la generalon René Schneider, kiu estis lojala al Allende. Lia posteulo nomiĝas Augusto Pinochet. Denove, Phillips kaj Sánchez Morales troviĝas inter la respondeculoj de la surlokaj operacioj. Fariĝinte ĉefo de la direkcio de la Okcidenta Hemisfero de la CIA danke al sia laboro pri Kubo kaj pri Vjetnamio, Shackley estas taskita pri la malstabiligo de la registaro. Li nomumas Clines por ke tiu koncentriĝu sur la „kazo Allende”. [9] Colby, subdirektoro de la la specialaj operacioj, estras la tuton. Pri la organizado de la internacia kampanjo de fifamigo kontraŭ la registaro Allende estas taskita la usona ambasadoro ĉe la Unuiĝintaj Nacioj (UN) : s-ro Bush.
Kun Allende eliminita en septembro 1973, kun Pinochet ĉe la povo, ĉio irus bone en la plej bona de la mondoj, se ... La CIA fariĝas temo de skandalo kaj spertas malfacilaĵojn, granda parto de ĝiaj krimoj estas malkaŝitaj de la gazetaro kaj de la parlamentaj enket-komisionoj Church [10] kaj Rockefeller [11]. Ne gravas. La Agentejo „delegas” bonan parton de siaj agadoj al la servoj kun kiuj ĝi kunlaboras en la kadro de la operacio „Condor” [12] kaj al siaj kubaj agentoj de la Komando de Unuiĝintaj Revoluciaj Organizaĵoj (KURO). Tiu fondiĝis en Domingo en majo 1976, laŭ instrukcio de la CIA, gvidata de la 30-a de januaro 1976 ĝis la 20-a de januaro 1977 de s-ro Bush.
Ĉekape de la KURO, kies financado venas ĉefe el la fidrog-komerco [13] troviĝas s-roj Orlando Bosch kaj Posada Carriles. Ekde Karakaso (Venezuelo) ili organizas la atencon kiu, la 6-an de oktobro 1976, detruas flugantan aviadilon de Cubana de Aviación (sepdek-tri mortigitoj). Sed, eble ĉar ĝi fariĝis meze de Vaŝingtono, la krimo de la dunomo Condor-KURO kiu vekas la plej grandan emocion, estas, la 21-an de septembro, la murdo al la eksministro pri eksterlandaj aferoj de Allende, Orlando Letelier.
Inter la kvin homoj lastatempe arestitaj troviĝas tri veteranoj de la „projekto Kubo”. La CIA kaj s-ro Bush faras ĉion eblan por malhelpi la enketon kaj kaŝi la pruvojn. Fariĝinte prezidanto, la sama Bush amnistias la kulpulojn, kiuj pasigis nur kelkajn jarojn en malliberejo. Unu el ili, s-ro Guillermo Novo Sampol, estis arestita en Panamo, la 17-an de novembro 2000, akompanate de s-ro Posada Carriles, kiam ili preparis bombatencon kontraŭ s-ro Fidel Castro vizitanta tiun landon. Kondamnitaj je ok jaroj da malliberejo la 20-an de aprilo 2004, ili estas amnistiataj samjare la 25-an de aŭgusto de la panama prezidantino Mireya Moscoso, granda amikino de Usono. Fidrogoj kontraŭ armiloj
INTERTEMPE, LA ne intensa milito de Vaŝingtono kontraŭ Nikaragvo kunigis la plejparton de tiuj agentoj. La vicprezidanto Bush superrigardas la operaciojn, dum s-ro Gregg kaj North, veterano de Vjetnamio, gvidas la komploton. S-ro Negroponte, ambasadoro de Usono en Honduro - oni nomas lin tie „la prokonsulon” -, transformas tiun landon en platformon de milita agreso, dum la morttaĉmentoj de la hondura armeo - la bataliono 3-16 - subpremas la opozicion. S-ro Rodríguez Mendigutía, pasinta de Bolivio al la aziaj rizejoj kaj poste al Salvadoro, proviantas la nikaragvajn kontraŭrevoluciulojn (la contra) - helpate de s-ro Posada Carriles (kaj de s-ro Basulto en nikaragva teritorio). Por konfidi tiun mision al li, la CIA kaj la kontraŭkastrismaj rondoj de Miamo organizis la eskapon (aŭgusto 1985) de s-ro Posada Carriles el la venezuela malliberejo, kien li estis metita post la atenco kontraŭ la flugmaŝino de Cubana de Aviación.
Ĉar ĉia financa subteno al la contras estis malpermesita de la usona Kongreso, la vicprezidanto Bush rikoltas monon ĉiadevene kaj ĉiarimede. La kontraŭleĝa vendo de armiloj al Irano, perate de Israelo, kondukis en 1986 al la skandalo de la „Iran-contragate”. Post kiam s-ro Bush fariĝis prezidanto, la komisiono de la Senato gvidata de s-ro John Kerry pruvis la ekzistadon de alianco inter la CIA kaj la kolombia mafio. [14] En Kostariko, en julio 1989, s-roj North kaj Secord, inter aliaj membroj de la usona potencularo, estas formale akuzitaj pro respondeci pri la reto „fidrogoj kontraŭ armiloj” organizita en tiu lando dum la kontraŭsandinisma milito ...
Purigita de la prezidanto James Carter meze de aŭgusto 1978, regule kritikata de la oficialaj enekt-komisionoj aŭ pro la sensekretigo de ĝiaj arĥivoj (speciale sub la prezidanteco de s-ro William Clinton), la CIA, ekde sia naskiĝo en julio 1947, ja spertis bonajn kaj malbonajn periodojn. Tamen, ĉiuj kiuj partoprenis en la sekretaj agoj de la sturmtaĉmento starigita en 1954 kaj ampleksigita dum la jaroj ĝuis ion konstantan : senpunecon. Por citi nur kelkajn, s-roj Posada Carriles kaj Bosch vivas en libereco en Miamo. S-ro Rodríguez Mendigutía, kiu ekzekutigis la Che, loĝas en tiu sama urbo, kie li gvidas entreprenon de sekurec-konsilo. Post esti la unua usona ambasadoro en la „liberigita Irako”, kaj pasigi dudek monatojn kiel superĉefo de la usonaj informservoj, s-ro Negroponte fariĝis la numero unu de la ŝtatdepartemento en januaro 2007. Kaj s-ro Porter Goss, partopreninta en la „projekto Kubo” ekde 1960, estis direktoro de la CIA se septembro 2004 ĝis majo 2006.
Hernando CALVO OSPINA.