« TERRA ROXA. » La « ruĝa tero », unu el la plej fertilaj de la mondo... Ĝi abundas en tiu ŝtato de la suda regiono de Brazilo, la Paranao. « Vera revo, entuziasmiĝas s-ro Laércio Trucolo, kiu mastrumas la produktadon de la fazenda [1] Chapadão, agrokultura paradizo de 1.400 hektaroj. Ĉi tie oni atingas senprobleme du rikoltojn jare. Jen kio kreas enviulojn en Eŭropo ! » Revo, efektive. Revo de sukaj profitoj por iuj, danke al ĉiam pli « moderna » kaj pli « teknologia » agrokulturo. Revo de ekzistado kaj de digno por la aliaj... multe pli grandnombraj.
Tridek mil fazendeiros dividas inter si proksimume 70 % de la 16 milionoj da prilaborataj hektaroj de Paranao, dum proksimume 300.000 etaj proprietuloj disponas pri mezume 40 hektaroj, do proksimume 27 % de la prilaborata surfaco. Samtempe, 300.000 « senteraj » familioj dividas inter si la restantan surfacon, kun malpli ol po 5 hektaroj ĉiu. Necesus tamen dek-kvino da hektaroj por nutri 6-personan domanaron.
Tiuj familioj estis la unuaj viktimoj de la akcelita modernigo de la agrokulturo en la 1980-aj jaroj. Necesis grandaj surfacoj por la ekspansio de la « modelo de la agrobusiness, kun sia miksaĵo de meĥanizado, de herbicidoj, de ĥemia sterkaĵo kaj de intensa akvumado », klarigas s-ro Roberto Baggio, de la Movado de Senteruloj (MST). Inter 1985 kaj 1995, ĉiujare, en la tuta lando, malaperis 100.000 agrokulturaj proprietoj. Tion oni nomas « verda revolucio », nomo kiu sonas ironie, vide al la socia perforto kaj al la mediaj damaĝoj kiujn ĝi sekvigas, unuavice la amasa senarbarigo.
Komence de la 20-a jarcento, la arbaro kovris pli ol 16 milionojn el la 19 milionoj da hektaroj de Paranao. Sub la hakiloj kaj motorsegiloj de la enmigrintoj, tiu arbara kovraĵo cedis ĝis atingi nur apenaŭ 1,5 milionojn da hektaroj (8 % de la surfaco de la ŝtato.
Dum tiu tempo, la regiono akiris aĉan titolon, tiun de la ĉefa konsumanto de pesticidoj kaj de ĥemiaj sterkaĵoj de Brazilo. Dum oni komencas fari la ligon inter intensa uzado de tiuj produktoj kaj la alia nacia rekordo de Paranao - tiu de kancero de hepato kaj de pankreato -, pli kaj pli da homoj rimarkigas, kun s-ro João Pedro Stedile de la nacia direktejo de la MST, ke la verda revolucio havas ĉiujn ecojn de « bruna kontraŭreformo ».
Tamen, kvankam la koncentriĝ-procezo praktike stabiliĝis, ĝi povus rekomenci kun la alveno de la genetike modifitaj semoj, ĉefe pere de kontrabando el Argentino kie ili estas permesitaj, kaj je la granda kontentiĝo de la transnacia entrepreno Monsanto. [2]
Certe, la guberniestro de Paranao, s-ro Roberto Rquião, nuancas ke la genetike modifita sojo, tute nekonata en Paranao, atingas tie « ne pli ol 2 % de la produktaĵo ». Sed, ĉirkaŭ Francisko Beltrão, « proksimume 70 % de la uloj faras transgenetikon », taksas s-ro Juan Bedenaski, en taŭga loko por pritaksi tion - li vendas herbicidojn kaj ĥemi-sterkaĵojn al la lokaj agrokulturistoj. La infektado progresas, la sistemo de « patentaĵoj » - imposto sendepende de la fina vendoprezo enspezata de Monsanto por uzo de ĝiaj semoj, kiun ĝi kompreneble protektis per tre striktaj patentoj - povas tiam montri sian veran vizaĝon. [3]
Ĉar Monsanto ne postulis pagon de tiu imposto en la unuaj jaroj, multaj agrokulturistoj estis tentitaj de tiuj « senpagaj » semoj laŭdegataj de la komercaj servoj de la potenca multnacia entrepreno kaj... de la granda plimulto de la komunikiloj. Tamen, en 2004, Monsanto subite pagigas patentaĵojn de po 0,62 realoj por sako da 60 kilogramoj. Pinto de la absurdo : multaj produktistoj fine cedas kaj iom post iom pagas, eĉ por la « konvencia » sojo, ĉar ili preferas ne riski punon de po 1,5 realoj por sako (en 2004) trudataj al la « perruzuloj », kiuj kelkfoje estas mem senkulpaj viktimoj de sponta infektado, de kampo al kampo, kiun neniu kontrolas...
La transnaciulo siavice certigas al si la subtenon de la grandaj kooperativoj, per tio ke ĝi igas ilin interesiĝi pri rento des pli profita ĉar 100-%-a altigo de la tarifoj estas jam anoncita por la rikolto 2005/2006 ! Dume, la sekeco malaltigas la produktivon kaj la evoluo de la dolar-kurzo tute ne prezentas avantaĝon [4], kaj la maŝo kuntiriĝas ĉirkaŭ la kolo de la « etuloj », minacataj de ekskludo...
Estas tamen ili kiuj kreas 80 % de la laborpostenoj, certigas la redistribuadon de la enspezoj el la tero, fortikigas la ekloĝadon en la kamparo kaj kontribuas al la disponeblo de bazaj nutraĵoj kiuj apenaŭ interesas la agroproduktajn eksportistojn. Laŭ la Brazila Instituto pri Geografio kaj Statistiko (IBGE), la produktado de nigra fazeolo - tipa por la brazilaj pladoj - pasis de 38 kilogramoj po loĝanto en 1938 ĝis malpli ol 10 kilogramoj nun, dum la « feijão » restas same populara. Ne gravas. La agrobusiness sukcesas trudi sian vizion de la agrokulturo... Ĝi estas eĉ decide venkanta, laŭ s-ro Baggio, por kiu la genetike modifitaj organismoj estas nenio malpli ol « la lasta batalo por la dominado de la tero, jam ne de eta grupo de latifundistoj, sed de ankoraŭ pli eta grupo de multnaciaj entreprenoj ».
Tamen naskiĝis espero dum la elekto de s-ro Luiz Inacio « Lula » da Silva kiel prezidanto de la lando en 2002, sed lia promeso malpermesi la GMO-jn estis vanaj, kiel multaj aliaj. La nomumo de s-ro Roberto Rodrigues kiel ministro pri agrokulturo estis cetere kvazaŭ programo : li sidas en la estraro de la fondaĵo Bunge, unu el la grandaj multnaciaj entreprenoj de la semmerkato.
Kun la permeso surmerkatigi, poste kulturi gene modifitan sojon, en la ŝtato Riogrando Suda, komencis, en oktobro 2003, longa serio de misakceptoj por tiuj kiuj kontraŭas la GMO-jn. Iliaj lastaj esperoj forvaporiĝis la 24-an de marto 2005, kiam estis aprobita la « leĝo pri biosekureco », kiu malfermas la vojon al ilia komercigo. Kvankam la laŭkonstitucieco de la teksto estas pridubata, nome de la Brazila Instituto pri Defendo de la Konsumanto (IDEC), ĝi tamen estas grava venko por la duon-dekduo da transnaciuloj kiuj troviĝas sur la bona vojo por certigi por si monopolon kaj permanentan renton en merkato kiu antaŭ ankoraŭ dudek jaroj ne ekzistis. La decido de la registaro, en 2003, kromimposti je 35 % la importaĵojn de ĉina glyphosate [5], sen tuŝi tiun de Monsanto, estas perpleksiga...
La danĝero ke establiĝos monopolo venigis en la arenon la guberniestron de Paranao, s-ron Roberto Requirão. Dum, sub la premo de la konsumantoj, la postulo de la grandaj importlandoj (Eŭropo kaj Azio) orientiĝas pli kaj pli al la ne genetike modifitaj produktoj, la usonaj eksportoj de sojo, ĉefe modifita, falas (malpli je 41,5 % en 2004) profite al la brazila produkto. Jen konkurenco kiu ĝenas en la Nordo. En tiu kunteksto, s-ro Requirão ne povas toleri ke la « nacia suvereneco » estu submetita al patentoj posedataj de manpleno da transnaciuloj kies interesoj estas ofte proksimaj de la vaŝingtonaj. « Se ili sukcesas ĝeneraligi la uzadon de la GMO-j, ili sukcesos regi nian produktadon. » La nutraĵa armilo en la servo de iel geopolitikaj interesoj...
Post la provo deklari sin « zono libera je GMO-j » en oktobro 2003 - sub la premo de la sociaj movadoj -, Paranao devis centri sian batalon sur la haveno de Paranagŭo [6], ĉefa cereal-haveno de Latinameriko, kiun ĝi mastrumas. Tiu estis fermita al la modifitaj produktoj surbaze de teĥnikaj argumentoj. « Ni havis nur unu silon, klarigas la guberniestro. Se ni metas gene modifitan sojon en la cirkviton, ni havos infekton kaj la tuta sojo de Paranao estos konsiderata gene modifita. » Teman, dua silo, destinita por « tradiciaj » cerealoj, estas konstruata ! Denuncante provon de manipulado, la opozicio - proksima de la multnaciuloj de la semmerkato kaj favora al la malfermo de la haveno al la gen-modifitaj produktoj - faras lokaŭton kaj parlamentajn enketojn kun la celo ke la Unio ekregu la instalaĵojn. Jen « federigo » kiu, en la plej multaj kazoj, tie kie ĝi okazis aliloke en la lando, montriĝis kiel intera etapo al privatigo de la havenoj... kaj de ilia malfermo al la gen-modifitaj produktoj.
Paranao apogas sin sur la principo de antaŭzorgo, enskribita en la Konstitucio de 1988, sed la diferencon faros la decidemo de la eŭropaj kaj aziaj konsumantoj rifuzi la alvenon de genmodifitaj produktoj en iliaj teleroj. Efektive, se la komerca direktoro de la Paranagŭa haveno, s-ro Ruy Alberto Zibetti, lulas sin per bonaj sentoj, malantaŭ la « etiko » kiun li tiel referencas travideblas... la ekonomia « pragmatismo » kaj la neceso por Paranao subteni nuancitan produkton ekonomie sukcesa en la internacia merkato ! Aliflanke, tiu sama logiko de merkat-integriĝo tute ne pridubas la produktisman logikon.
« Ni bezonas amas-agrokulturon », lanĉas s-ro Requião. La Sekretario pri Agrokulturo siavice ade memorigas ke Paranao daŭre « rompas la rekordojn », stimulate de gravaj « gajnoj en produktivo ». [7] Estas vere ke kun 2,3 % de la nacia teritorio, ĝi tronas ĉekape de la cerealproduktaj ŝtatoj kun 23 % de la brazila produkto en 2004. La agrokultura komerco fariĝis la ĉefa ekonomia aktiveco (proksimume triono de la malneta interna produkto) kaj centriĝas sur la grandaj kulturoj : maizo, trigo, aveno (Paranao estas la ĉefa produktanto de Brazilo) sed ankaŭ, kompreneble, sojo (dua produktanto) kies relativa graveco ne ĉesas kreski. Inter 1990 kaj 2003, la surfaco okupita de tiuj kulturoj kreskis je 14 %, por superi 8 milionojn da hektaroj. La produkto siavice pasis de 12 milionoj al pli ol 30 milionoj da tunoj... Kaj tio ne estas la fino. « Necesas produkti, produkti, produkti..., martelas s-ro Marcos Prochet, reprezentanto de la Kamparana Demokrata Unio en Paranao (organizo starigita de la grandaj proprietuloj kun la celo « respondi » al la apero de la MST), pugnobatante la stirilon de sia aŭtomobilo. Vi komprenas, la malriĉuloj ricevas monon kiam ili havas infanojn, do... - kun komplica rideto - ja necesas ke ni faru tiel ke estu sufiĉe por manĝi ! » Tamen, pri la retrocedo de la arbaro kulpas nek la malriĉeco nek la malsato... Por la reto Ecovida [8], la argumento simple ne trafas. « La malsato estas socia kaj politika problemo, ne teĥnologia ». Ĝi ne solveblas per « konservativa, polua kaj malegaleca modernigo de la agrokulturo ».
Tiu modelo tute ne pruvis sian taŭgecon. Studaĵo montras ke la « konservativa modernigo » de la agrokulturo implicas duoble pli rapidan kreskon de la kostoj ol de la produktivo kaj saldiĝas per redukto de la malneta plusvaloro de la produkto. [9] Cetere, al la kosto de poluado de la grundakvo (respondeca pri pli ol 6.000 rekonitaj kaj 30.000 estimataj kazoj de veneniĝo en Paranao ekde 1993) [10], oni komencas aldoni la koston de la elĉerpiĝo de la grundoj ligita al la tro ofta unukulturo de sojo (al kiu oni atribuas 20 % de la agrokulturaj enspezoj, en 2002, en Argentino, kie la mezuroj estas faritaj) [11]. Por s-ro Stedile kaj por s-ro Frei Sergio Gorgen, deputita de la Partio de Laboristoj de Riogrando Suda, la kalkulo estas rapide farebla : la agrobusiness « supervivas hodiaŭ nur danke al la subvencioj kaj faciligoj farataj de la brazila ŝtato ».
Jen ekzemplo : ekvalida en 1997 kaj konsiderata kiel akcelilo kiu ebligis al la agrobusiness disvolviĝi, la leĝo Kandir senimpostigas la eksportistojn de krudmaterialo pri la imposto pri cirkulado de varoj kaj servoj (ICVS) - imposto de 13 % pri la plusvaloro pagenda al la ŝtatoj. La federacia registaro promesis kovri la enspezo-mankon por la ŝtatoj, sed ĝi neniam faris tion komplete. Por la nura Paranao, « tio estas donaco de pli ol 4 miliardoj da realoj [pli ol unu miliardo kvincent milionoj da eŭroj] ekde aplikado de la leĝo », asertas s-ro Baggio. La transiro al la intensa modelo tiel faras transigon de riĉaĵo de la « etaj » agrokulturistoj al la « egaj » entreprenoj (ĉefe de la agroĥemio), kaj de la publika sfero al la privata sfero. Do, la elpruvitaj receptoj de la novliberalismo...
Al tiu sistemo, la sociaj movadoj kontraŭmetas alian, pli respekteman pri la homoj kaj pri la medio, kiu apogas sin sur du konceptoj : la agrarreformo kaj daŭrigebla kaj ekologia agrokultura modelo. La fama « produkti malpli, por produkti pli bone »... « kaj por la interna merkato ! », aldonas s-ro Vanderley Ziger, direktoro de la kooperativo Cresol-Baser, starigita en 1996 en la sudorienta kaj centra-okcidenta regionoj de Paranao. Lia celo : ebligi al la etaj agrokulturistoj la « aliron al kooperativa kredito, al teĥnologioj de biologia kaj daŭrigebla ekspluatado ». Temas ankaŭ pri kreado de « sistemo de komercigo kiu eliras el la kapitalisma reto de la grandaj kooperativoj », retrovi kurtcirkvitojn de provizo kaj ĉesigi la « turist-nutraĵojn » kiuj eliras el la lando por reveni riĉiginte la interulojn.
La afiŝita celo ne estas alia ol helpi la agrokulturistojn « repreni la kondukilojn de sia vivo kaj de sia medio », certigante sian identecon. Kiel klarigas s-ro Gilmar Ostrovski, de Ecovida, « la realproprigo de la agrokulturo estas politika kaj socia realproprigo ». Ĉu malserioza programo, for de la realeco ? «Ĝi estas la sola kiu ebligas al ni solvi samtempe niajn mediajn kaj sociajn problemojn, kiel senlaborecon kaj la fuĝado el kamparo », tiel oni asertas en la oficejo de Cresol-Baser. Cetere, « la projekto estas jam enskribita en la leĝo ! » Efektive, la konstitucio de 1988 diras ke « la Unio kompetentas eksproprietigi (...) en la perspektivo de la agrarreformo, la terojn kiuj ne plenumas sian socian funkcion. » Per socia funkcio oni komprenas la « taŭgan uzadon de la naturresursoj kaj [la] konservado de la medio », « la respekton de la dispozicioj kiuj reguligas la laborrilatojn » kaj la protekton de la « bonfarto de la proprietuloj kaj de la laboristoj ». En ŝirmata oficejo de Kuritibo, la ĝenerala direktoro de la sekretariejo pri agrokulturo, s-ro Newton Ribas, per manmovo forbalaas la ideon. « La agrarreformo estas jam farita en Paranao : ni havas sufiĉe da etaj agrokulturistoj. Kaj krome, ĉi tie ne ekzistas disponeblaj teroj. (...) Brazilo grandas : la « senteruloj » povas iri aliloken ! »Ĉu ekzemple aldoniĝi al la legiono da laboristoj ekspluatataj en Serado [12] ? Laŭ la Nacia Instituto pri Koloniigado kaj Agrarreformo (INCRA), tamen, 2,6 milionoj da hektaroj de tero mankas en la oficiala kadastro de Paranao, verŝajne kontraŭleĝe okupataj de agrokulturistoj kiuj « forgesis » ilin deklari. Jen sufiĉa motivo por eksproprietigo... «Ĉiel, klarigas la agronomo Christophe Lannoy, eĉ se oni duobligus la surfacojn okupatajn de la homoj kiuj havas hodiaŭ nur 25 hektarojn, restus ankoraŭ teroj en Paranao. La problemo estas problemo de politika volo ! » Estas vere ke tiu temo la seniluziiĝo estas granda pro ĉiuj kiuj atendis de la Brazilo de « Lula » ke ĝi malfermu la vojon al alternativoj al la liberala modelo.
Sur federacia nivelo, la registaro ne sciis rompi la vizion de « klasa agrokulturo » ankrita en la institucioj mem. La maleblo fari strukturan respondon al la agrokulturaj demandoj montriĝas per la ekzisto, unuflanke, de la ministrejo pri agrokulturo de s-ro Rodrigues, kaj, aliflanke, de tiu de la Kampara Disvolvado, kiu provas respondi al la bezonoj de la familiaj agrokulturistoj. En la ŝtatoj regas la sama dukapulo. Dum en la plej multaj registaraj sekretariejoj oni diras ke oni volas « defendi la malgrandulojn » kaj « protekti la medion », ĉefe per starigo de agro-ekologia lernejo en partnereco kun Karakaso kaj Havano, la guberniestro Requião asertas ke « la agro-ekologio estas apenaŭ io alia ol utopio ».
Siavice, la ŝtatsekretario pri buĝeto, s-ro Reinhold Stephanes - el la Partio de la Liberala Fronto (PFL) kaj implikita en la preparo de la « Plan Real » [13] -, gratulas sin pro tio ke « la helpo kiun ricevas la familiaj agrokulturistoj ne kostas [al ni] multe : ĝi venas ĉefe de la Unio kaj de la Monda Banko. » Monda Banko, pri kiu s-ro Frei Betto, demisia membro de la registaro kies politikon li kritikas, klarigas ke ĝi « malpermesas al Brazilo ĉian strukturan reformon ». [14] Do, inter aliaj disponoj, la Unio donas kreditojn submetitajn al la postuloj de la Banco do Brasil (kiu mastrumas ĉiujn fondusojn laŭ agendo kiu favoras ĝiajn plej pagipovajn klientojn) kaj kiuj daŭrigas la ŝuldo-ĉenon. La ŝtato siavice konstruas grenejojn (por ke la agrokulturistoj « stoku kaj vendu siajn cerealojn plej bonpreze ») kaj aŭtentigas la produkton por faciligi la eksportojn. Tiel elfariĝas la bazoj mem de la reganta modelo. Ĉu tio interpreteblas kiel manko de politika ambicio aŭ kiel manifestiĝo de struktura krizo kiu malhelpas la ŝanĝon en la lando ? En la tempo de bilancoj, la debato viglas inter la seniluziiĝintoj de la PT kaj la ĝisostaj « lul(a)istoj ».
Ĉu temas pri alpreno aŭ realpreno de la regado de strategiaj entreprenoj kies aktiveco limiĝas al la ŝtato (kiel la elektrokompanio de Paranao, Copel), reintertraktadoj de la « malmoralaj kontraktoj » kiuj ligis Paranaon al predaj entreprenoj, profunda reformo de la eduksistemo, partopreno en Telesur [15] (per partnereco kun la publika televido Paraná Educativa), ktp. : per komparo, la amplekso de la dispozicioj de la guberniestro de Paranao sugestas nerefuteble ke ekzistas sur la nivelo de la federacia ŝtato forta inerto, kaj aparte en la agrokultura kampo, kiu estas strategia sektoro por la brazila dominanta klaso, elito precipe agrokultura.
En lando kie la novliberala kredkonfeso estas tiel interniĝinta ke pri ekonomika ortodokseco, « la potenco de la Unio super la ŝtatoj estas pli forta ol tiu de la IMF super la Unio » [16], la cedo de la publikaj potencoj antaŭ la privataj interesoj aperas, por multaj, kiel fataleco. La krizo kiu tuŝas la PT forte difektas la esperon de ŝanĝo farota de la publika potenco. [17] En tiu kunteksto, oni elvokas la nomon de s-ro Requião por reprezenti la « maldekstron », se s-ro Inacio « Lula » da Silva ne prezentiĝus. Sed ĉu lia « energia naciismo » ne stumblus sur la samaj limoj trudataj de tro mallongaj mandatoj kaj de la institucioj pervertitaj de korupto kaj klientismo ? Krome, ĉu lia vizio de « nespekula kapitalismo » bazita sur « kompensaj » [18] politikoj, kiu kontentiĝus pri mildigi la efikojn de strukture maljusta sistemo, kongruas kun la profunda volo de emancipiĝo de la familiaj agrokulturistoj, de la senteruloj, de ĉiuj kiuj decide volas eliri el la statuso de dominato al kiu la nuna modelo kondamnas ilin ?
Ĉiukaze, por tiuj, necesas rapidi... antaŭ ol la genetike modifita sojo infektintos la tutan landon.
Renaud LAMBERT.