ONI POVAS en la ukraina politika krizo vidi la dramecan elnodiĝon de financa itinero, kiu fariĝis neeltenebla dum la lastaj monatoj de 2013. En julio 2010 la registaro subskribis interkonsenton kun la Internacia Mon-Fonduso (IMF). Interŝanĝe kun prunto de 15,5 miliardoj da dolaroj, ĝi promesis interalie pasigi la aĝon de pensiiĝo de 55 al 60 jaroj ‒ dum la vivekspekto restas dek jarojn sub la eŭropa mezumo ‒ kaj duobligi la internajn prezojn por energio. Ses monatojn poste, la interkonsento estis blokita : la registaro hezitis plialtigi la gastarifojn.
La lando tiam lanĉis sin en fuĝon antaŭen. La ekonomia aktiveco estis subtenata jam nur de la konsumado de la mastrumoj, nutrata de privata enŝuldiĝo kaj de altigo de la socialaj elspezoj cele al trankviligo de la malkontentoj (+ 16 elcentoj en 2012). Enfermita en produktoj kun malalta aldonvaloro, kaj spite al la politikaj alternadoj, la ukraina ekonomio suferis la foreston de vera institucia solidiĝo ekde la fino de la USSR. Pli ol dudek jarojn poste, la lando ankoraŭ ne retrovis nivelon de produktado kiun ĝi atingis en la sovetia epoko (vidu la koncernan grafikaĵon). La impostevito, la korupto kaj la predado antaŭrangas ĝis en la plej altaj sferoj de la ŝtato. La neoficialaj sektoroj pezas inter 25 kaj 55 elcentoj de la malneta enlanda produkto (MEP), laŭ la fontoj. La du regulaj malekvilibroj de la ekonomio, la buĝeto kaj la eksteraj fakturoj, ne ĉesas kreski, surbaze de enŝuldiĝo en eksterlanda mono.
En la aŭtuno de 2013, la registaro jam sciis, ke 3 miliardoj da dolaroj estis tuj trovendaj por alfronti la limdatojn de 2014, al kio aldoniĝis 1 miliardo da obligacioj en eŭroj. Krome, Naftogas, la publika gasliveranto de la lando, akumulis pli ol 3 miliardojn da ŝuldoj en dolaroj ne pagitaj al sia rusa liveranto Gasprom. Ĝis tiam la inflacio restis malalta, pro la malalta ekonomia kresko, pro restrikta monpolitiko kaj pro bonaj rikoltoj. Sed la financsistemo restas delikata, kaj la premoj intensiĝas sur la nacia mono, la hryvnia, kies ŝanĝkvoto estas de pluraj monatoj trotaksata. Kiel en Rusujo en 1998 antaŭ la financa bankroto, mona muro leviĝas antaŭ Ukrainujo.
Fine de oktobro 2013, misio de la IMF estis sendita al Kievo. Ĝi metis kondiĉojn : aŭ la registaro lasas la hryvnia flosi, malaltigas siajn elspezojn, altigas „tuj kaj signife la prezojn de gaso kaj de hejtado por la mastrumoj kaj adoptas kalendaron por kromaj altigoj ĝis kiam la kostoj estu kovrataj”. [1] ; aŭ la helpprogramo ne estos subskribita, kaj per tio Ukrainujo seniĝas je 10 ĝis 15 miliardoj da dolaroj en ekstera mono. La Eŭropa Komisiono anoncis, ke ĝi alportos kromajn 840 milionojn da dolaroj en la kazo de interkonsento kun la IMF.
La eblaj sekvoj de brutala altigo de la energiprezoj, por la loĝantaro same kiel por la industrio de Donbaso, povis hezitigi la ukrainan prezidanton. En la sama semajno li renkontis la rusan prezidanton Vladimir Putin en Soĉio. Ili diskutis sendube jam pri solvo alternativa al tiu de la IMF. La 21-an de novembro 2013, s-ro Viktor Janukoviĉ suspendis la subskribon de la interkonsento pri asociiĝo kun la Eŭropa Unio. [2] Tiu direktoŝanĝo kaŭzis la kunvenojn en Majdano, la Placo de Sendependeco de Kievo.
La grandaj linioj de la rusa propono estis malkaŝitaj nur la 17-an de decembro, en taktika movo de s-ro Putin por reakiri la iniciaton. Lia plano estis prunto de 15 miliardoj da dolaroj, malaltigo je triono de la gasprezo vendata al la ukraina najbaro kaj mildigoj pri la ŝuldo de Naftogas al Gasprom, ĉio sen afiŝitaj kondiĉoj. Tio signifis spitgesto al la IMF kaj al la Eŭropa Unio. Sed, post la renverso de la potenco kaj la foriro de s-ro Janukoviĉ, la 22-an de februaro, la novaj ukrainaj gvidantoj revenis al la IMF ...
Tiu ŝanĝemo kompreneblas nur se oni observas la internacian eniĝon de la ukraina ekonomio en longa tempo. Al Eŭropo kaj Azio ĝi eksportas siajn krudmaterialojn kaj siajn duonfinitajn produktojn ; al Rusujo, siajn transformitajn produktojn. Fine de la jaroj 2000, du projektoj de regiona integriĝo alprenis formon kaj kondukis la landon en dilemon : ĉu asociiĝon kun la Eŭropa Unio aŭ doganunion kun Rusujo ? La detaloj de tiu deviga elekto ignoras la ekonomian kaj socialan koheron de Ukrainujo, la trio ekskludita el tiu binara logiko.
Ekde majo 2009 la Eŭropa Unio proponas partnerecon al Ukrainujo, al Belorusujo, al Moldavio, Armenio, Georgio kaj Azerbajĝano. La oferto ne etendiĝas al Rusujo, kun kiu la intertraktadoj de strategia partnereco enŝlimiĝis ekde la „gasmilito” de 2006. Por Ukrainujo la proksimiĝo kondiĉas subskribon de traktato de kompleta kaj profunda liberkomerco (Aleca, laŭ la franca).
S-ro Putin reagis per reveko de iama projekto de integrado de la landoj de la Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj (KSŜ) ‒ kiu grupigas eksajn sovetiajn respublikojn ‒, kun la celo de eŭropazia ekonomia unuiĝo. [3] Lia plano progresis rapide : de 2010, Rusujo, Kazaĥujo kaj Belorusujo proklamis la ekvalidon de la doganunio. Ukrainujo, pro la graveco de Rusujo en sia ekstera komerco (proksimume 30 elcentoj), ne povas ŝajnigi surda. En oktobro 2011 s-ro Janukoviĉ subskribis la traktaton de liberkomerco inter la KSŜ-landoj. Li poste proponis formon de „3+1” al la landoj de la doganunio, sed daŭre prioritatis la Aleca. Tiu hezita valso incitis la rusojn, kiuj malakceptis lian kontraŭproponon. [4]
En 2013, la premo altiĝis ĉie. Rusujo disvolvis retorikon kontraŭ la Aleca. Laŭ s-ro Sergio Glaziev, konsilisto de la prezidanto Putin, la subskribo de la traktato kun la Eŭropa Unio estus ago „memmortiga”, kiu signifus „mortigi la ukrainan komercan saldon”. [5] Ĉar protektisma reago de la doganunio fariĝus „neevitebla”, la eksportoj al Rusujo de kampnutraĵaj produktoj kaj de ekipaĵoj (do, 50 elcentoj de ĉiuj) dronus. S-ro Glaziev asertis : „La unua opcio [la doganunio] certigas la kondiĉojn necesajn por la daŭrigebla disvolvado de la ukraina ekonomio kaj plibonigos ĝiajn strukturojn ; la dua [la Aleca] kaŭzos ĝian kadukiĝon kaj ĝian bankroton.” [6]
La argumentoj de tiu orakolo estas same delikataj kiel ilia eĥo estas potenca en Rusujo. La Kremlo ligis la geston al la parolo : ukrainaj sukeraĵoj (tiuj de la entrepreno Roŝen, kiu apartenas al s-ro Petro Poroŝenko, kiu fariĝis prezidanto de la lando en majo 2014), poste aliaj produktoj estis deklaritaj danĝeraj por la sano de la rusoj. La doganaj blokadoj, kiuj sekvis, strangolas la ukrainajn eksportistojn.
La respondeculoj de la Eŭropa Unio siavice regule laŭdas la liberkomercon kaj la Aleca-n. Ekde 2007, raporto mendita de la Eŭropa Komisiono konkludis oportune, ke „la malfermo de la merkato kombinita kun plibonigo de la hejma regado povus konduki Ukrainujon al ducifera kresko”. [7] S-ro Stefan Füle, eŭropa komisaro pri la politiko de najbareco, promesis al la ukrainoj ses kromajn jarajn punktojn da kresko en la kazo de asociiĝo kun la Eŭropa Unio. Sed tiuj taksadoj baziĝas sur modeloj, kies hipotezoj, [8] neniam pridemanditaj, havas nur tre malproksiman ligon kun la funkcikondiĉoj de la ekonomio de la lando.
Kion pensas la influhavaj entreprenistoj en Ukrainujo pri tio ? Kiel la loĝantaro, ili estas dividitaj. En 2013, la laboraĵoj de la Pola Instituto pri Internaciaj Aferoj antaŭvidas, ke la ĉefaj profitantoj de la Aleca estos ... s-ro Poroŝenko, s-ro Andrij Verevskij ‒ kies grupo Kernel eksportas al la Eŭropa Unio ‒ kaj s-ro Juri Kosjuk, giganto pri kokidaĵoj kun Mironivski Hliboprodukt. La perdantoj estus la oligarĥoj plej proksimaj al s-ro Janukoviĉ. Ties filo, s-ro Oleksandr Janukoviĉ, s-ro Rinat Aĥmetov kaj s-ro Dimitri Firtaŝ gajnis tiam 40 elcentojn el la adjudikoj de la reĝimo. Ilia politika rento estus minacita de la reguloj de la Aleca. [9]
Malfacilas ne vidi malantaŭ la magraj argumentoj prezentataj de ĉiu el tiuj du flankoj, la gravecon de la normoj en tiuj du projektoj de integrado. En la jaro 2009 unu el la plej fervoraj iniciatistoj de unu el la du projektoj, la sveda ministro pri eksteraj aferoj Carl Bildt, emfazis la avantaĝon de la Aleca multe trans simpla traktato de liberkomerco : „Ni etendos la tutan leĝaron pri energio, la tutan leĝaron pri la konkurenco en Ukrainujo, en Moldavio, en Serbujo, kaj tio kaŭzos transformojn tute fundamentajn por longa daŭro.” [10]
Per etendo de sia influo la Eŭropa Unio partoprenas en la konkurenco per kaj por la normoj, grava punkto en la tutmondigo. Rusujo siavice heredis normsistemon el la USSR, kiu, kvankam kun mankoj, malnoviĝanta kaj peza, daŭre enkadrigas la ekonomiajn rilatojn inter la landoj de la KSŜ. Pro la kontaĝo, kiun kaŭzas ilia disvastigo, penetrado de la eŭropaj normoj en Ukrainujon povus, per efiko de domeno, etendiĝi en la tutan postsovetian spacon. La reago de Rusujo signifas do ankaŭ batalon por transvivado de sistemo, sur kiu ĝia milit-industria komplekso daŭre larĝe baziĝas.
La alfrontiĝoj gravigis la ekonomian krizon en 2014. La traktato subskribita en majo, kiu mobilizas 27 miliardojn da dolaroj da prunto, el kiuj 17 miliardoj antaŭpagitaj por du jaroj de la IMF, metas la ekonomion sub artan spiradon. Kvankam la alĝustigo estas pli progresema [11] ol tiu intertraktita en oktobro 2013, ĝi kaŭzos ekde 2014 proksimume 50-elcentan altigon de la energiprezoj kaj realtiĝon de la inflacio, dum la rilatoj kun Rusujo restos sub la minaco de nova protektismo. Manke de buĝeta impulso kaj spite al la malplivaloriĝo de la hryvnia, kiu limigas la premon de la konkurenco, la falo de la MEP devus atingi -5 elcentojn. Oni povas antaŭvidi kreskon de la socialaj movadoj, ĉefe en la industria sudoriento, kie ili miksiĝas kun la okazantaj separismaj konfliktoj.
S-ro Poroŝenko, venkinto en la unua baloto de la prezidantelekto, akiris legitimecon kiu mankis al la provizora registaro. Sed lia skipo devas levi timigajn defiojn. En mallonga tempo necesas rekonstrui la kredindon de la ŝtato por helpi la ekonomion eliri el la logiko de predado, [12] kaj samtempe reguligi la eksterajn kontojn. En longa tempo necesas restrukturi la financsistemon. Necesas transformi unu el la ekonomioj plej elspezaj de la mondo (dekoble pli da energio konsumata po unuo de MEP ol la evoluintaj landoj) al reĝimo de disvolvado kiu metas la energi-efikecon kaj la plibonigon de la produktoj en la centron de investoj.
Por atingi tiujn celojn, necesas doni al Ukrainujo la tempon necesan por la alĝustiĝo, sed ankaŭ revigligi siajn rilatojn kun Rusujo. Ĝia institucia inspirado estas nun eŭropa, sed ĝia ekonomia orientiĝo devas resti plurpolusa : la interŝanĝoj kun Rusujo povas helpi la landon eliri el sia vojsulko.
Julien VERCUEIL.