La lago Ĉado troviĝas kerne de regiono de centra Afriko karakterizata de tre rapida dezertiĝo kaj rekorda demografia kresko. Situanta ĉe la rando de Saharo, ĝi estas reagema je la reĝimo de pluvoj, kiuj de ĉiam variigas ties nivelon. La topografio aparte ebena de ĝia baseno estigas spektaklajn movojn. De 1962, la akvo-nivelo malaltiĝis je kvar metroj, reduktanta ĝian areon je 90 %. Ekde la 1980-aj jaroj, la klimataj evoluoj, kiel la sekeco kaj tro malmultaj pluvoj, kaj la troekspluatado de la resursoj fare de la loĝantoj – 75 % de akvoj laŭdire estas almonte deturnitaj -, reduktis ĝian dimension ĝis malpli ol du mil kvincent kvadrataj kilometroj.
Spite al lokaj streboj por pli racia mastrumado de la enfluriveroj (aparte Ĉari kaj Logona, kiuj ligiĝas en Nĵameno), la akvobezonoj de tridek milionoj da homoj por nutrado, fiŝado, agrokulturo, en kunteksto de malpliiĝo, estigas streĉojn kaj akcelas la malaperon de tiu baza resurso. Grava fonto de biodiverseco por tiu afrika regiono, la lago Ĉado povus havi la saman sorton kiel la Arala maro, en centra Azio. Se nenio estos farita, ĝi eble rapide malaperos.
Dum la lastaj jaroj, la ŝtatoj de la regiono estis alfrontitaj al politikaj krizoj, kresko de malriĉeco kaj internaciaj intervenoj : puĉo en Niĝero kaj en Centr-Afrika Respubliko, perfortaĵoj en Niĝerio, postbalotaj streĉoj en Kameruno, militaj operacioj en Ĉado. Malapero de la lago povus nur pligravigi tiun nestabilecon, kaj tio devus instigi la registarojn agi. Antaŭ du jaroj, la randaj landoj, Kameruno, Niĝero, Niĝerio kaj Ĉado, kaj la aliaj membroj de la Komisiono de la baseno de lago Ĉado (KBLĈ) [1] adoptis kvinjaran investo-planon (2013-2017) de 900 milionoj da eŭroj. 10 % de tiu sumo estos destinita al la translimaj agoj rekte mastrumataj de la KBLĈ, dum la cetero estos administrata de la membro-ŝtatoj kaj dediĉita al la limaj zonoj de la lago. Ĉe la konferenco de Bolonjo, en aprilo 2014, la donacantoj montris sian principan subtenon al tiu plano ; la Monda Banko, interalie, ŝajne larĝe kontribuos al ties financado kadre de sia subteno al la sahelaj landoj. Kaj la Banko Afrika por disvolvado (BAD) jam firme engaĝiĝis alporti 80 milionojn da eŭroj.
Tiu plano proponas agojn por konservi la lagon kiel necesan riĉofonton por la lukto kontraŭ malriĉeco, por stabiligo kaj plibonigo de la ekonomiaj kaj mediaj kondiĉoj en la regiono. Ĝi ne nur rekte agas pri la niveloj kaj kvalito de la disponebla akvo, sed ankaŭ volas kreskigi la produktivecon de agrokulturistoj, fiŝistoj kaj bredistoj de la baseno. Ĝi ankaŭ emas fortigi la procezojn de regiona integrado kaj kunlaborado, aktive partoprenigante la loĝantaron en la decidoj kaj en la konservado de siaj enspezofontoj. Ne plu atendi novajn studaĵojn
TIUJ agadoj enhavas subprogramojn translandlimajn kaj naciajn, mastrumatajn de ĉiu lima lando. Temas unuflanke pri protekti la ekosistemojn kaj subteni la ekonomiajn lokajn aktivaĵojn : riparo de la fiŝistaj centroj, disvolvado de bruta bredado, disvastigo de novaj teknikoj por protekti la rikoltojn kontraŭ insektoj, parazitoj aŭ fungoj, kaj protekti la lago-randojn kontraŭ la invademaj herboj. La projektoj celas kreskigi la produkton, limigante samtempe la damaĝojn okazantajn al la medio, aparte la uzon de pesticidoj, kaj protektante la bestan kaj vegetan biodiversecon.
Aliflanke, necesas plibonigi la akvan riĉofonton de la baseno kvalite kaj kvante, tiel per la kaptado kaj dragado de Ĉari-Logono, same kiel per la ideo – multe pli ambicia – transporti, dum la favoraj sezonoj, parton de la akvo de la rivero Ubangi, enflurivero de la riverego Kongo. La projekto Transaqua, imagita antaŭ pli ol tridek jaroj de la itala inĝeniero Marcello Vichi, rekomendis plurfunkcian infrastrukturon kapablan transporti konsiderindan kvanton da akvo el la Kongo-baseno al la najbara baseno de la lago Ĉado. [2].
Cele akceli tiujn projektojn, la membro-ŝtatoj de la KBLĈ promesis ne plu subordigi siajn decidojn al la realigo de novaj studaĵoj, post tiuj, multnombraj, kiuj sinsekvis dum la kvindek-jara vivo de la Komisiono. Ĉar, fronte al la minaco de baldaŭa morto de la lago, apenaŭ estas tempo : necesas agi por inversi la tendencon kaj redoni esperon al la loĝantaroj. La programo por daŭrigebla disvolvado de la lago Ĉado (Prodebalt), lanĉita en 2008 kun buĝeto de 60 milionoj da eŭroj, kaj duone financita de la BAD kun partopreno de la Eŭropa Unio, estis aktualigita. Ĝi interalie planas laborojn por defendi kaj restaŭri la grundojn, ankaŭ la fiksadon de dunoj ene de ok mil hektaroj kaj la regeneradon de la paŝtaj ekosistemoj, en dudek tri mil hektaroj.
La membro-ŝtatoj de la KBLĈ mem kontribuas al la realigo de la kvinjara plano, sed ili ankaŭ lanĉas senprecedencan internacian alvokon. La taskon kolekti tiujn kontribuojn – publikajn kaj privatajn – oni konfidis al du unuarangaj afrikaj figuroj : la eksa Niĝerio-prezidanto Olusegun Obasanjo kaj la burkina eksministro pri eksterlandaj aferoj Hama Arba Diallo. La nuna prezidanto de la Afrika Unio, la maŭritania Mohamed Ould Abdel Aziz, kaj la prezidantino de la Komisiono de la Afrika Unio (ekvivalento de la Eŭropa Komisiono), la sudafrikanino Nkosazana Dlamini-Zuma, subtenas la iniciaton.
Tiu plano intencas pruvi la kapablon de la afrikaj landoj alfronti ampleksajn krizojn. Ĝi aliflanke instigos al pli forta internacia solidareco, ne nur per financaj helpoj, sed ankaŭ per disponigo de spertaj teknikistoj kaj scienculoj al la KBLĈ.
Pro ĉiuj tiuj kialoj okazis, iniciate de la niĝera prezidanto Mahamadou Issoufou, la 4-an kaj 5-an de aprilo 2014 en Bolonjo, internacia konferenco kies celo estis kunigi financojn por la savado de la lago Ĉado [3]. [El ĝi] rezultis la deklaracio de Bolonjo, kiu difinas la prioritatojn. Ĝi planas la kreadon de sekvo-komitato, kies tasko estos daŭrigi la internacian mobilizon. Sekvos kreado de tutmonda scienca komitato, certiganta al la projekto la plej kvalifikitajn kompetentojn.
La raporto, kiun mi enmanigis (transdonis) al la Sekurec-Konsilio de la UN, ĉe la fino de mia misio kiel speciala sendito de la ĝenerala sekretario por Sahelo, kiu taskis min serĉi solvojn por redukti la streĉojn, plifortigi dialogon kaj preterpasi la konfliktojn, proponas kvin prioritatajn direktojn por agi, kaj unue la neceson garantii la provizadon de la loĝantaroj per akvo kaj nutraĵoj. Mi ankaŭ substrekis iliajn postulojn koncerne infrastrukturojn, sanon, instruadon kaj energion.
Tiu plano konkretiĝas, dum aperas kovejoj de perforto sur ĉiam pli vastaj apudaj teritorioj. Post Darfuro, Libio, Sudano kaj Malio, la regiono trairas novan gravan krizon kun la malstabiligo de la Centr-Afrika Respubliko kaj multobligo de teroristaj agoj de la grupo Boko Haram, kiuj detruas aparte la nordajn provincojn de Niĝerio kaj Kameruno. Tia projekto, kia tiu de la revivigo de lago Ĉado ĝuste respondas al strategio de antaŭmalhelpo aŭ endigado de konfliktoj. Ĝi estas unu el la plej grandaj regionaj esperoj fronte al malriĉeco kaj al malespero de la junularo, sed ankaŭ fronte al la militoj kaj terorismo. Politika kaj armea kunordigo
LA NOVA politika orientado de la landoj de la KBLĈ jam produktis unuan efikon sur la tereno de publika ordo kaj kolektiva sekureco. Kunvenintaj en eta pintkunveno en Nuakŝoto, la 16-an de februaro, la prezidantoj de Maŭritanio, Burkina Faso, Malio, Ĉado kaj Niĝero kreis la « G-5 de Sahelo » por kunordigi siajn disvolvo- kaj sekureco-politikojn. Ĉe ĝia pinto, la maŭritania ŝtatestro, s-ro Ould Abdel Aziz, difinas tiun grupon kiel la « institucian kadron por kunordigo kaj kontrolo de la regiona kooperado, kiu intencas respondi la duoblan defion realigi projektojn de ekonomia kaj socia evoluigo, kaj kunordigi la sekurec-politikojn. » Komuna armeo-kontingento por sekurigi la translandlimajn regionojn de la lago Ĉado estis lanĉita en Kameruno en marto 2014, dum kunveno de la ministroj pri defendo dediĉita al sekureco. La kunordigo inter la membroŝtatoj de la Komisiono estis plifortigita okaze de aliaj internaciaj iniciatoj, tiaj kiaj la konferenco de Parizo, organizita la 17-an de majo, por alfronti la minacon Boko Haram [4].
Tio estas la ekpunkto de vasta programo de protektado, kies realigado postulas plej grandan rigoron kaj travideblon. Kun helpo de la donacantoj, kaj unue la BAD kaj la Monda Banko, necesos starigi kontrol-instancon, kiu garantiu la bonan mastrumadon de la projekto. Ĝia kredito kaj ĝia estonteco dependas de tio.
La realigo de tiu plano ja ne solvos, sola, la problemojn de Sahelo kaj de la pli sudaj regionoj – aparte la problemojn de la baseno de la lago Ĉado. Sed ĝi povas ekigi procezon de transformado de la mastrum-metodoj lokaj, naciaj kaj regionaj. Kiu siavice lanĉus dinamikon de ekonomia disvolvado, malfermante novajn perspektivojn por la koncernaj loĝantaroj, subfosataj de malriĉeco kaj konfliktoj.
Labori kune por la plibonigo de la vivkondiĉoj de la popoloj estas la plej bona ilo, kiun ni disponas por superi la malkonfidon, la nepardonemon kaj la dividojn, kiuj, kie ajn en la mondo, estas nevenkeblaj obstakloj al la firmigo de paco kaj evoluigo.
Romano PRODI