Quantcast
Channel: SAT - Sennacieca Asocio Tutmonda
Viewing all articles
Browse latest Browse all 3330

Ne matura por la insulo

$
0
0
Insulo Elba / Insel Elba



Ne matura por la insulo

Pri la problemo simple fari forpermeson -
sen poŝtelefono kaj tekkomputilo

La ferio- kaj forpermesa tempo fariĝas en la laboreja ĉiutageco pli kaj pli ŝarĝo. Ĉar kolegoj kiel estroj mallernis simple forveturi. Anstataŭ tio ili montras vojaĝkutimojn, per kiuj ili tiranas la postrestadantojn en la oficoj. Jen ekzemple la tipo de la forpermesa rekordisto. Li ne ripozas por ekzemplo sur plaĝo, sed volas doni ankaŭ en la forpermesoj la plej bonan. Do li grimpas kun Reinhold Messner sur monton sesmil metrojn altan. Aŭ pli bone eĉ sur du da ili.

Se Messner pro terminoj ne povas partopreni, li faras transviveksurson en la bavaria arbaro. Sed, se la tiea vermdieto fariĝas tro enua por li, li partoprenas ĉe la triatlona konkurso en Havajo. Tiel fortiĝinte, li revenas al sia skribtablo por doni energiplenan puŝon al la tro lama teamo.

Tute alie kondutas la forpermesa pedanto. Li jam monatojn antaŭ la forpermeso komencas plani sian neĉeeston kaj pretigas kun granda amo pri la detaloj transdonprotokolojn por sia plurkapa forpermes-anstataŭ-teamo. Se li fine forvojaĝas, li telefonas plurfoje po semajno, hororigante siajn laborantajn kolegojn, por tiel kontroli la plenumadon de siaj direktivoj kaj por atentigi pri novaj gravaj evoluoj, pri kiuj li kompreneble ankaŭ forpermese estas tre bone informata.

Por siaj kolegoj malpli laborintensiva estas la vojaĝekzotikulo. Li prefere ĝenas ilin per siaj malkutimaj forpermesaj celoj, pri kiuj li jam antaŭe detale rakontas. Volonte li galopas sur la spuroj de Marko Polo al Ĉinio aŭ vizitas la imperiestrajn pingvenojn en Antarktiko.

Parenca al la vojaĝekzotikulo estas la kolektanto de forpermestagoj. Li tralaboras du jarojn preskaŭ sen interrompo, por poste entrepreni plurmonatan mondovojaĝon. Ĉe tio li frekventas dum la vagado ĉiujn atingeblajn interretkafejojn. Tiel sukcesas al li ĝojigi la kolegojn purfoje po semajno per tre ampleksaj vojaĝpriskriboj.

La eternan lamentulon atendas antaŭĉio kompreno. Jam en junio en belega suntago kun 25 gradoj laŭ Celsiuso li komencas plendi pri la trovarmego, kiu tre negative influas lian sangocirkuladon. Sed tio ne detenas lin aŭĝuste veturi al Greklando, por tie ardigi en la varmega sablo la delikatajn plandojn de siaj ŝuoj kaj esti cirkaŭata de arbaraj bruloj. Bedaŭrinde li malsanas post la forpermeso dum du semajnoj, ĉar ankaŭ lia stomako ne eltenis la fremdlandan manĝon.

Efektive timigata estas la lastminuta avertulo, al kiu apartenas antaŭĉio aliaj la estroj. Ili adiaŭas komence paceme en la feriojn kaj donas dum semajnoj eĉ ne etan vivsignon. La diligenta teamo sentas sin sur la sekura flanko. Sed mallonge antaŭ la momento, kiam grava projekto estas decidtia, la forpermesulo donas subite vivsignon kaj prezentas gravajn pripensindaĵojn, kiuj diskuteblos nur post lia reveno. La teamo do vane laboraĉis dum semajnoj.

Plia tipo ankoraŭ estas la tralaborinto. Li havas neniam forpermeson, eĉ se li migras sur la montetoj de Korsiko aŭ sidas sur la plaĝo de Akapulko. Ĉie li estas ekipita teknike je cent procentoj. Ĉe la laptopo li devas nepre aranĝi negocplanojn kaj analizojn pri la konkurantoj. Se li foje sinkas sur faldseĝon, li tuj kaptas la poŝtelefonon. Kun sia tro-aktiveco li estas trudiĝema ne nur al la kolegoj hejme, sed ankaŭ por la kunforpermesantoj, kiuj mallibervole fariĝas atestantoj de siaj pripensoj kaj direktivoj.

Restas ankoraŭ la ĝustatempaj forpemesantoj. Ili frapas la atenton per pliigita malstreĉiteco en la tagoj antaŭ la komenco de la forpermeso. Fine ili adiaŭas de la kolegoj, dum tri semajnoj ne plu aŭdeblas aŭ legeblas (eĉ ne retmesaĝe) kaj revenas je la unua tago post la forpermeso al la skribtablo. Ili apartenas al elmortanta speco.

el Sudgermana Gazeto
tradukis Cezar


Viewing all articles
Browse latest Browse all 3330