Nikolaj Ivanoviĉ Hohlov apartenas al la plej agnoskataj talentoj inter poetoj-esperantistoj. Liajn "Vintra fabelo", "Chantéclaire" k.a. poemoj konas ĉiuj esperantistoj, kiuj almenaŭ iomete interesiĝas pri Esperanto-poezio.
Nikolao Hohlov naskiĝis en 1891 en Moskvo, kie li loĝis ĝis la morto en 1953, kun 10-jara interrompo de 1918 ĝis 1928, kiam li estis rifuĝinto kaj elmigrinto en diversaj lokoj, sed ĉefe en Jugoslavio (Kroatio), kaj dujara interrompo dum la Dua Mondmilito, kiam li loĝis en Taŝkento.
Hohlov esperantistiĝis en 1905, kaj en 1910 ekaperadis liaj unuaj poemoj en Esperanto. Al li proksimis ne nur liriko, sed ankaŭŝercaj ĝenroj - li verkis kabaredajn programojn kaj humurajn teatraĵojn. Lia talento, cetere, riveliĝis nur en Esperanto - la verkaj provoj en la rusa estis ĉiam palaj...
Krom poezia laboro, li aktive okupiĝis pri movadaj aferoj : propagandis Esperanton, instruis koresponde, okupiĝis pri certaj organizaj aferoj... Li interesiĝis pri teknika terminologio en Esperanto, kunlaboris kun E. Drezen en preparo de E-eldono de lia "Historio de Mondolingvo"...
Lia ĉefa libro aperis en 1928 - kaj preskaŭ nenion post tio li verkis originale ; post 1933 li fakte deflankiĝis de la esperantista vivo.