Ne sen timo
proksimiĝas ino
tagon post tago al la spegulo
kaj prezentas sin al la propra bildo.
Tiam venas la horo de l’ sorĉeliksiroj
kaj de la sorĉistinoj.
La horo de l’ kosmetiko kaj de bonodoraj esencoj,
de la nostalgio kompare al la brilegaj fotoj
de la juneco tute ne eterna.
Jen oni demandas sin
kiom longe la pasio ankoraŭ daŭros
la prefero por bicikloj
kaj historioj pri sekretaj amatoj
Oni demandas sin, ĉu la amo havas certan aĝon
kaj ĉu la tempo estos tiel senpardonema
kiel la speguloj.
PS : Gioconda Belli, nun fama poetino, batalis aktive por libera Nikaragvo. Jam pro tio mi ŝatas ŝin, sed ankaŭ pro ŝiaj poemoj, en kiuj ni renkontas pasian engaĝitan inon kun alte evoluita estetika sento.
La pentraĵo estas de Otto Dix. Antaŭ nelonge mi legis, ke tiu genia pentristo estis ankaŭ esperantisto ! Ne imageble ! Tio perpleksigis min. Mi estas de multaj jaroj granda adoranto de Dix (lia naskiĝurbo estas ja nur 20 kilometrojn for de mia hejmurbo Altenburg.) Mi sciis ĉion eblan pri Dix, sed tion ne. Dix ne estis tre babilema pri si mem. Li diris iam, kiam li estis jam fama : "Nu, mi estas ja nur tute simpla proleto." Personkulton pri sia persono li tute ne ŝatis. Li estis homo sen kapricoj kaj tre fidela al la laboranta klaso.
Esperanton li regis certe bonege, ĉar li skribis E-lingve siajn leterojn kiel tranĉea soldato en la Unua Mondomilito. Kaj kial ? Por ke la kaŝaj cenzuristoj ne povu legi ilin :) Li jam kiel soldato kondamnis la militon. La laborista E-movado en Germanio en la tempo de la juna Dix estis tre forta, kaj li ĉiam sentis sin ligita al la laborista klaso, eble tio klarigas, kial li konis Esperanton kaj uzis ĝin. La uloj, kiuj verkis pezajn libregojn pri li, ne estis esperantistoj, tial ili ŝajne neniam menciis lian esperantistecon. Ili ŝajne ne povis legi la leterojn :).