Quantcast
Channel: SAT - Sennacieca Asocio Tutmonda
Viewing all articles
Browse latest Browse all 3330

Ni certigu la malsukceson de ekstremdekstro la 7an de julio !

$
0
0

Enkonduka noto : la ĉi-suban alvokon publikigis franclingve aro de asocioj kaj sindikatoj. Ni publikigas ĝin por faciligi ĝian pridiskutadon inter tiuj, kiuj interesiĝas pri la temo, aŭ eventuale rekte pripensas pri la sinteno alprenenda en balotejo. Kvankan ĝi traktas cirkonstancan okazaĵon en Francio, ni scias ke bedaŭrinde aliaj kamaradoj troviĝas fronte al samtipaj situacioj aliloke en la mondo.

Alvoko de sindikatoj kaj asocioj, inter kiuj la Ligo pri Homaj Rajtoj

Fronte al la terura perspektivo pri registaro de la Nacia Ariĝo en Francio, ni vokas al demokrata kaj respublikana reago de la politikaj partioj, kaj de la elektantoj !

La dua balotvico, decida, okazos fine de tiu ĉi semajno. En granda nombro de deputitaj distrikoj, kandidatiĝo de la nacia ariĝo povas gajni la 7an de julio kaze de triangula balotado.

Ni vokas la politikajn partiojn decidi pri konservo de ununura kandidatiĝo fronte al la ekstremdekstro, ĉie kie tiu ĉi riskas venki.

Ni vokas la elekantojn voĉdoni por la kandidatiĝo plej bone lokita post la unua balotvico, ĉe kie la partioj ebligos la ĉeeston de pluraj kandidatoj fronte al la nacia ariĝo.

Ni konscias pri ĉiuj kialoj, kiuj povus pravigi ne voĉdoni por diversaj unuopaj kandidatoj. Povas temi pri forĵetemo de ĵusa deputito el plimulto kiu plenumis politikon, kiu praktike plifortigis la ekstremdekstron. Tio povas esti forĵetemo de politikaj partioj, kies prioritatoj, agadmetodoj aŭ fakte plenumita politiko ne plaĉas.

Sed tio, kio decidiĝos dimanĉe draste superas ĉion, kio dividas nin. Ne temas pri dekstro aŭ maldekstro. Temas pri pri pli esenca afero, pri la ebleco ĉiuj kunvivi en Francio. Pri tiu ĉi afero, la solvo proponita de la Nacia Ariĝo estas politika projekto rasisma kaj perfortema, tiu pri la iom post ioma detruo de la liberecoj kaj de la Respubliko, kiu de ĉiam estis ĝia ĉefa celo. Temas pri la alveno ĉe la povo de parto, kies programo konstruiĝis ĉirkaŭ la neado de la rajtegaleco inter la homoj proklamita de UNO en 1948. Por tiu ĉi egaleco ni, sindikato kaj asocioj, laboras tagon post tago, por ke ĉiuj havu aliron al servoj kaj rajtoj, por ke ĉiu ricevu respondon al siaj bezonoj.

Tiuj, kiuj rifuzas la socion, kiun anoncas al ni la ekstremdekstro frontas simplan elekton : ĉia divido de la balotoj ĉe la dua vico donacus la povon al la nacia ariĝo pro la elektosistemo, dum la kontraŭegalecaj ideoj estas minoritataj en la socio. La voĉdonoj devas direktiĝi al ununura direkto : malvenkigi la nacian ariĝon.

La 7an de julio, neniu voĉo devas manki por malvenkigi la nacian ariĝon.

Parizo, la 30an de junio 2024


Viewing all articles
Browse latest Browse all 3330