Quantcast
Channel: SAT - Sennacieca Asocio Tutmonda
Viewing all articles
Browse latest Browse all 3330

Mark Twain : La aventuroj de Tom Sawyer, ĉapitro 2

$
0
0

Mark Twain
La aventuroj de Tom Sawyer

Ĉapitro 02


La sabata mateno venis kaj la tuta somera mondo estis radiante hela kaj freŝa kaj plenplena de vivo. Estis kanto en ĉiu koro, kaj kies koro estis juna, ties lipoj eligis muzikon. Jen jubilo sur ĉiu vizaĝo kaj printempo en ĉiu paŝo. La robinioj plene floris kaj la odoro de la floroj plenigis la aeron. Monteto Kardifo, kiu leviĝis je la alia flanko de la vilaĝo, estis verde prikreskata kaj troviĝis sufiĉe malproksime por aspekti kiel lando dolĉa, revema, paca kaj invitema.


Tom kun kalkfarbsitelo aperis sur la trotuaro kun longstanga farbista peniko. Li rigardis la latbarilon kaj lia tuta gajeco forlasis lin ; profunda melankolio metis sin sur lian animon. Dudek kvin metroj da trotuarbarilo, pli ol du kaj duonon da metroj alta. La vivo ŝajnis senvalora kaj la ekzisto ŝarĝo. Ĝemante li trempis sian penikon en la farbon kaj strie movis la penikon laŭ la plej alta tabulo de la barilo, li ripetis la agon, faris ĝin ankoraŭfoje, komparis la malgrandan farbostrion kun la vasta iranta kontinento de la ankoraŭ ne farbita barilo kaj sidiĝis senkuraĝigite sur arbobenkon. Jim venis saltante kun ladositelo el la ĝardena pordego kaj kantis Buffalo Gals. Alporti la akvon de la vilaĝputo estis por Tom ĉiam tre malamata laboro, ĝis nun, sed en tiu ĉi momento tio tiel ne ŝajnis al li. Li memoris pri tio, ke tie estis societo ĉe la puto. Blankuloj, mulatoj, negroknaboj kaj knabinoj, ili ĉiuj ĉiam atendis esti en la vico, ili ripozis, interŝanĝe komercis ludilojn, kverelis, batalis, unuiĝis kontraŭ la alia kaj petoladis. Kaj kvankam la pump-ilo distancis eĉ ne je cent kaj kvindek metroj, Jim neniam revenis kun sitelo pli frue ol post horo, kaj eĉ tiam kutime iu devis revenigi lin. Tom diris : „Aŭskultu, Jim, mi iros anstataŭ vi kaj alportos la akvon, se vi iomete farbos por mi.“

Jim kapneis kaj diris : „Ne, mi ne povas, mastro Tom. La maljuna damo diris, ke mi iru kaj prenu akvon kaj ne haltu por fari stultaĵojn kun iu ajn. Ŝi diris, ke ŝi suspektas, ke mastro Tom persvados min farbi, do tial ŝi diris, ke mi iru tiukaze plu kaj okupiĝu pri l' afero propra, ŝi opiniis ankaŭ, ke ŝi observos la farbadon.“

„Ha, ne zorgu, estas egale, kion ŝi diris, Jim. Jen la maniero, kiel ŝi ĉiam parolas. Donu la sitelon al mi, mi ne forestos pli longe ol dum minuto. Tion ŝi rimarkos neniam.“

„Ho, mi ne kuraĝas, mastro Tom. La maljuna damo deŝiros mian kapon. Efektive, ŝi faros.“

„Ŝi, ĉu ? Ŝi neniam batas iun –ŝi frapetas nur iom per la fingroĉapeleto la kapon – kaj kiun tio ĝenu ? Tion mi volus scii.“Ŝi ja parolas terure, sed paroloj ne vundas. Almenaŭ tiom longe, ĝis kiam ŝi ekploros, Jim. Mi donos al vi vitroglobeton, el blanka vitro.“

Jim komencis ekŝanceliĝi.

„Blanka vitro, Jim ! Krome estas luksa globeto.“

„Dio mia, tio estas ja grandioza globeto, Tom. Sed aŭdu, mi terure timas la maljunan damon...“

„Kaj krome, se vi volas, mi montros al vi mian vunditan piedfingron.“

Jim estis nur homo, kaj tial tiu tento estis tro por li. Li demetis sian sitelon, prenis la blankan vitroglobeton kaj kliniĝis kun granda intereso al la piedfingro, dum Tom malvolvis la bandaĝon. Sed en la sekva momento li fuĝis kun sia sitelo kaj doloranta postaĵo sur la strato malproksimen. Tom farbis la barilon kun sindediĉo, kaj onklino Polly retiriĝis de la kampo kun pantoflo enmane kaj triumfantaj okuloj.

Sed la energio de Tom ne longe konserviĝis. Li komencis pensi pri la plezuro, kiun li planis por tiu tago, kaj liaj afliktoj multobliĝis. Baldaŭ la knaboj, kiuj havas liberan tempon, preterkuros al ĉiuj specoj de mirindaj ekspedicioj kaj ili superŝutos mondon da moko sur lin, ĉar li devas labori – jam nur la penso pri tio bruladis en li kiel fajro. Li elfosis sian surteran posedon el la poŝoj kaj ekzamenis ĝin – tie estis eroj de ludiloj, vitroglobetoj kaj fatrasaĵoj. Tio sufiĉis por fari interŝanĝon kontraŭ alia laboro, sed ne estis duono de tiom, kiom necesus por elaĉeti sin almenaŭ dum tridek minutoj de ĉiu laboro. Tial li remetis siajn limigitajn rimed-ojn en la poŝojn kaj rezignis pri la ideo dungi la knabojn. En tiu morna kaj senespera momento li ekhavis neatenditan inspiron ! Estis ne malpli ol eksterordinara, glora inspiro.

Li levis sian penikon kaj trankvile iris eklabori. Ben Rogers baldaŭ aperis – el ĉiuj knaboj li estis ĝuste tiu, kies ridindig-on li timis plej multe. Ben moviĝis kiel saltetanto kaj saltanto – jen sufiĉe da pruvo, ke lia koro estas gaja kaj liaj atendoj grandaj. Li manĝis pomon kaj dum longaj intervaloj eligis longan, melodian hupadon sekvatan de bassona din-don-don, din-don-don, ĉar li enkorpigis vaporŝipon kun radoj. Kiam li proksimiĝis, li malrapidigis la veturon, mov-iĝis al la mezo de la strato, kliniĝis forte al tribordo kaj turn-iĝante trotuaren tre peze moviĝis kun konsiderinda pompo kaj bruo –ĉar ĉimomente li estis la vaporŝipo „Big Missouri“ kun naŭfuta mergiĝa profundo. Li estis samtempe kombino el vaporŝipo, ŝipestro kaj maŝinsonoriloj, tial li devis imagi sin staranta sur sia propra supra ferdeko, donanta komandojn kaj plenumanta ilin.

„Stopu, Siro ! Tin-lin-lin !“ La ŝipo preskaŭ tute haltis kaj li proksimiĝis iom post iom al la trotuaro.

„Ŝipon duonforte malantaŭen ! Tin- lin-lin !“ Li etendis siajn brakojn kaj rigide premis ilin apud si malsupren.

„Tribordrado malantaŭen ! Tin-lin-lin ! Tŝu-tŝ-tŝu-tŝu !“ Lia dekstra brako dum tio priskribis imponajn cirklojn, ĉar ĝi prezentis vaporŝipradon, kiu estis dek du metrojn granda.

„Baborde malantaŭen ! Tin-lin-lin ! Tŝou-tŝ-tŝou-tŝou !“ La maldekstra brako komencis cirkli.

„Stopu triborde ! Tin-lin-lin ! Stopu baborde ! Triborde antaŭen ! Stopu ! Eksteran radon lante antaŭen ! Tin-lin-lin ! Tŝoŭ, tŝoŭ, tŝoŭ ! Antaŭŝnuron eligu ! Vigle, ek ! Ŝnuron eksteren ! Kial vi pigras ? Ŝnurligu la bolardon ! Ŝtupareton tenu preta ! Maŝinojn stopu, Siro ! Tin-lin-lin ! Ŝt ! Ŝt ! Ŝt !“ (vaporkrana testo).

Tom farbis la barilon plu – li tute ne atentis la vaporŝipon. Ben gapis dum momento kaj poste diris : „Hoho ! Vi estas en embaraso, en kaĉo, ĉu ?“

Neniu respondo. Tom kontrolis sian lastan penikstrion per la kritikaj okuloj de artisto, poste li ankoraŭfoje iom viŝadis per la peniko trans ĝin kaj rigardis la rezulton kiel antaŭe. Ben starigis sin apud li. La pomo plenigis la buŝon de Tom per salivo sed li restis ĉe sia laboro. Ben diris : „Saluton, maljuna knabo, vi devas labori, ĉu ?“

Tom subite turniĝis kaj diris : „Ha, estas vi, Ben ! Mi tute ne rimarkis vin.“

„Notu, mi iros naĝi. Mi. Ĉu vi ne pensas, ke vi volus kuniri ? Sed, kompreneble, vi prefere laboras ĉu ? Kompreneble vi volus.“

Tom rigardis la knabon dum certa tempo kaj diris : „Pri kiu laboro vi parolas ?“

„Kial ? Ĉu tio ne estas laboro ?“

Tom denove ekfarbis kaj diris indiferente : „Eble jes, eble ne. Ĉion, kion mi scias, estas, ke ĝi estas la ĝusta por Tom Sawyer.“

„He, vi ja eble ne eĉ opinias, ke vi ŝatas tion ?“

La peniko moviĝadis plu.

„Ĉu mi ŝatas ? En ordo, mi ne komprenas, kial mi ne ŝatu ĝin. Ĉu knabo havas bonŝancon farbi barilon ĉiutage ?“

Tio metis la aferon en novan lumon. Ben finis prironĝi sian pomon. Tom svingis sian penikon artplene antaŭen kaj malantaŭen – tiam li retroiris paŝon por kontroli la efikon – aldonis tuŝplenon tie kaj tie – kritike rigardis la efekton denove – kaj Ben observis ĉiun movon kaj pli kaj pli interesiĝis pri la farbado, pli kaj pli fascinite. Subite li diris : „He, Tom, lasu iom farbi min.“

Tom konsideris la demandon, konsentonte, sed ankoraŭŝanĝis la opinion.

„Ne, tute ne, mi pensas, ke tio ne eblas, Ben. Sciu, ke onjo Polly estas tre skrupulema pri la barilo, des pli ĉi tie ĉe la strato, komprenu. Se ĝi estus la malantaŭa barilo, tiukaze tio ne estus problemo, ankaŭ ne por ŝi. Jes ja, ŝi estas terure skrupulema pri tiu ĉi barilo ; necesas farbi ĝin tre atenteme. Mi supozas ke inter mil knaboj, eble eĉ inter du mil, ne estas unu knabo, kiu kapablus tion fari tiel, kiel necesas.“

„Ĉu vere ?“ Ho, permesu al mi – lasu min provi, nur iomete. Mi permesus al vi, se mi estus vi, Tom.“

„Ben, volonte mi farus, fidu min, sed onjo Polly – ankaŭ Jim ja volis farbi, sed ŝi ne permesis. Sid volis farbi, sed ankaŭ al tiu ŝi ne permesis. Ĉu vi nun povas imagi, en kia embaraso mi estas ? Se vi nun farbus la barilon, kaj io misokazus...“

„Stultaĵo ! Mi ja estos atentema ! Do, lasu min provi ĝin. Mi eĉ donos al vi mian pomkernon.“

„Nu, en ordo, jen … Sed ne, Ben, prefere ne. Mi ja tiom timas...“

„Mi donos al vi la tutan pomon !“

Tom transdonis la penikon, kun kontraŭstaremo sur la vizaĝo, kaj kun kontentiĝo en la koro. Kaj dum la iama vaporŝipo „Big Missouri“ laboris kaj ŝvitis en la suno, sidis la retiriĝinta artisto sur ligna barelo en la ombro proksime, svingetis la gambojn antaŭen kaj malantaŭen, plenbuŝe manĝis sian pomon kaj planis la buĉadon de pliaj senkulpaj viktimoj. Ne mankis kandidatoj ; knaboj aperadis post mallongaj momentoj ; ili venis por pike moki, sed restis por farbi. Kiam la fortoj de Ben elĉerpiĝis, Tom komerce vendis la sekvan bonŝancon al Billy Fisher por ties ankoraŭ bone konservata kajto. Kaj kiam Billy finis la farbadon, aĉetis Johnny Miller la bonŝancon por morta rato kun la ŝnuro, per kiu ĝi svingeblis – kaj tiel plu kaj tiel plu, horon post horo. Kaj kiam venis la mezo de la posttagmezo, Tom, kiu matene ankoraŭ estis povrulo, kvazaŭ diboĉis en riĉo. Krom la aĵoj jam menciitaj, li havis dek du vitroglobetojn, pecon de buŝharpo, eron de blua boteloglaso por trarigardo, bobenokanonon, ŝlosilon ne adapteblan al iu ajn seruro, kreteron, la vitroŝtopilon de karafo, stanan soldaton, paron da ranidoj, ses petardojn, unuokulan kateton, latunan pordopomelon, hundokolbendon sen hundo, la tenilon de tranĉilo, kvar pecojn da oranĝoŝelo kaj kadukan fenestrokradon.

Dum la tuta tempo li pasigis agrablan, bonan tempon sen fari ion, eĉ kun multnombra societo – kaj la barilo surhavis tri tavolojn da farbo ! Se la farbo ne estus foruzita, li estus bankrotiginta ĉiun knabon en la vilaĝo.

Tom trovis, ke la mondo tamen ne estas tiom trista, post konsidero. Sen scii ĝin, li malkovris gravan leĝon de la homa konduto – ke oni devas fari ion nur tre malfacile atingebla por veki la posedan deziron de viro aŭ de knabo. Se li estus granda kaj saĝa filozofo, kiel la verkisto de tiu ĉi libro, li tiumomente ekkomprenus, ke laboro estas tio, kio estas devigita al homo, kaj ludo tio, kion oni ne devigas al iu. Kaj tio helpus al li kompreni, kial la produktado de artifikaj floroj aŭ la kurado en tretmuelejo estas laboroj, kaj kial kontraŭe al tio estas pura plezuro ruligi kuglon al naŭ kegloj aŭ boŭlglobon aŭ grimpi sur la Blank-Monton. En Britlando ekzistas riĉaj ĝentlemanoj, kiuj somere ĉiutage veturigas kvarĉevalajn pasaĝerajn kaleŝojn je distanco de dudek aŭ tridek mejloj dum regula trafiko, ĉar tiu privilegio kostas al ili konsiderindajn sumetojn da mono. Sed, se oni ofertus al ili salajrojn por tiu servo, tio transformigus tion en laboron kaj ili rezignus pri tio.

La knabo pripensis dum certa tempo la renversigan ŝanĝon, kiu okazis je liaj cirkonstancoj en la mondo kaj poste survojiĝis al la komandocentralo por raporti.

tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser
kontrolis Vladimir Türk
AĈETEBLA LIBRO
DE LA KLUBO KARAPACO

Mark Twain
La aventuroj de Tom Sawyer




La romanon tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser laŭ la originalo "The adventures of Tom Sawyer", jen la tradukversio de februaro 1923, lingve kontrolis Vladimir Türk

paperlibro
ISBN 9783743127739


prezo : 14,95 €
E-book
prezo : 4,99 €

Enhavo de la romano

La knabo Tom Sawyer, kiu kiel orfo vivas kun sia duon-frato Sid kaj Marinjo ĉe sia onklino Polly, travivas kun Tom Sawyer kaj aliaj knaboj diversajn aventurojn en la urbeto Sankt-Peterburgo en la meza okcidento de Usono ĉe la bordo de la riverego Misisipo.

En la urbeta tombejo Tom Sawyer observas kun Huckleberry Finn hazarde iunokte murdon fare de la bastardo Indiĝeno-Joe, kiu asertas, ke la alia ĉeestinto, Muff Potter, estas la murdisto. Pro amdoloroj pri la ĉarma knabino Rebeka Thatcher Tom decidas vivi kun siaj amikoj en piratobando. Sekrete ili pasigas kelkajn tagojn sur la Jackson-insulo kaj baldaŭ la urbetanoj supozas, ke ili dronis en la riverego. Kiam Tom ekkonis tion, li instigas partopreni la aliajn piratojn je ties propra meso por mortintoj.

Poste Tom povas senŝarĝigi la bonkoran Muff Potter en procesdebato. Indiĝeno-Joe fuĝas fulmrapide el la tribunalo tra fenestro. Mallongan tempon poste Tom kaj Huck supozas la trezoron pro Indiĝeno-Joe kaj alia fripono en la kavernsistemo. Pli poste Tom kaj Becky vojeraras en tiu kavernsistemo kaj preskaŭ perdas la vivon ; tie renkontas Tom ankaŭ Indiĝeno-Joe-on, kiu fuĝas, ĉar li ne rekonas la knabon pro la eĥo. Lastfine, trovas Tom duan elirejon kaj savas sin kaj la vivon de sia amikino. Post kiam ambaŭ estas retrovitaj, oni fermas la ununure konatan enirejon kaj Indiĝeno-Joe tial mizere mortis ĉe tiu fermita trapasejo. Post kelkaj tagoj Tom kaj Huck Finn, kiuj eksciis tion, reiras en la kavernosistemon tra nekonata enirejo, ĉar ili supozas, ke tie la trezoro de la friponoj devas esti. Ili trovas la trezoron kaj estas laŭ eturba mezurilo riĉaj.

Mark Twain volas montri, kiel vivis la homoj en la urbeto Sankt-Peterburgo, kiuj ĉiuj konis sin reciproke. Por rakonti pri tio, Twain uzis proprajn spertojn kaj tiujn de aliaj. Li priskribas unuavice la infanojn, iliajn revojn kaj afliktojn, kaj kiel Tom kaj aliaj serĉis sian felichon. Li skribas ankaŭ pri la konfliktoj, kiujn tiuj infanoj havis kun la plenkreskintoj, por kiuj tiu libro laŭ la antaŭparolo unuavice estas verkita.


Pri la verkisto

Mark Twain, kies vera nomo estis Samuel Langhorne Clemens, naskiĝis en la jaro 1835 kaj mortis 75-jara en 1910. Li plenkreskiĝis ĉe la riverego Misisipo en la meza okcidento de Usono. Lia familio estis povra. Tamen li fariĝis unu el la unuaj verkistoj de Usono, kiuj sukcesis konkeri per siaj libroj ne nur la hejmlandan legantaron, sed kiuj certigis por si lokon eĉ en la mondoliteraturo.

Mark Twain havis aventurplenan vivon. En la jaro 1865 li fariĝis konduktoro de ŝipo sur la riverego Misisipo. Tie li renkontis la tipajn homojn, kiuj poste aperos en liaj plej famaj libroj. El la ŝipista vivo li ĉerpis ankaŭ sian pseŭdonomon : "mark twain", kion kriis ŝipano post mezurado per longa ŝnuro, se la akvo estas sufiĉe profunda por la navigado.

Ekde la komenco de la sesdekaj jaroj de la 18-a jarcento Mark Twain laboris kiel ĵurnalisto, kaj tiam komenciĝis ankaŭ lia verkista kariero. Grandan sukceson alportis por li la romano „La aventuroj de Tom Sawyer“, kiun oni publikis en la jaro 1876. Post ok jaroj li eldonis ankaŭ la daŭrigon de tiu tre sukcesa verko sub la titolo : „The adventures of Huckleberry Finn“. Tiuj du romanoj estas ne nur la plej elstaraj kreaĵoj de la usona literaturo pri infanoj. Junuloj kaj plenkreskuloj en la tuta mondo legas la ĉefverkojn ankoraŭ nun kun entuziasmo. La Hungara Esperanto Asocio (HEA) eldonis altkvalitajn bildorakontojn de la du menciitaj romanoj.

Ĉar Mark Twain kiel ĵurnalisto kaj verkisto pli kaj pli li sukcesis vivi de sia verkado, li vojaĝis por prelegoj kaj kiel vojaĝa raportisto tra Usono kaj Eŭropo. Li estis famulo jam tiam, kiam li ankoraŭ vivis, sed lia famo post lia morto tutmonde kreskis eĉ pli. Tial oni nomas lin nun klasikulo de la usona literaturo.


***



Viewing all articles
Browse latest Browse all 3330