Quantcast
Channel: SAT - Sennacieca Asocio Tutmonda
Viewing all articles
Browse latest Browse all 3330

Hans-Georg Kaiser. Pri kosmopolitismo

$
0
0


Tie vivas ni


Hans-Georg Kaiser
Pri kosmopolitismo


Por mi ne estas eraro, se oni estas pli kosmopolitisma ol patriota. La kosmopolitismo, mondocivitaneco, cetere eltrovaĵo de Diogeno, de la viro en la barelo, estas jam tre malnova tradicio.

Sed kio estas kosmopolitisma sinteno nun ? Mi pensas, ke ĝi estas la ekkono, ke ni unuavice devas gardi nian planedon Tero, por ke ni povu vivi plu pace en tiu lando kaj inter tiu nacio, en kiu ni kutime estas naskitaj, ĉu ne ? Iam ankaŭ nacioj perdiĝos. Sed tio estas ankoraŭ futura muziko. Multaj esperantistoj emas al tio esti pli sennaciismaj ol naciemaj, pro bona kaŭzo.

Nia planedo Tero estas ja nia domo, kaj nia loĝejo en tiu domo estas kutime la nacio ĉambro, en kiu ni vivas pli malpli hazarde. Se oni rigardas Teron el la kosmo estas nur unu planedo, kiun oni vidas, ne tiu aŭ tiu detalo de ĝi, kvankam ne povus manki eĉ nur peceto de ĝi, ĉar alie ne temus plu pri nia blua planedo Tero, sed eble jam pri detruita globo, kiu estos iam nia amata Tero. Tute certe ankaŭ nia galaksio iam mortos, sed ĝis tiam ni, la homaro, havos ankoraŭ la eblon vivi kaj ne morti pro stulteco, pro malamo, pro militoj, pro fia socia ordo aŭ memfaritaj naturkatastrofoj.

LIGOJ
Diogeno en Vikipedio
Diogeno kaj Aleksandro (Kabe, anekdoto)
Diogeno nun (Kaiser)
Intervjuo kun Diogeno (Kaiser)
La kun-kaj malkunmetebla barelo de Diogeno (Kaiser)
Diogeno (Szilagyi, rimpoemo)
Pri kosmopolitismo (Kaiser)




Viewing all articles
Browse latest Browse all 3330