Quantcast
Channel: SAT - Sennacieca Asocio Tutmonda
Viewing all articles
Browse latest Browse all 3330

Hans-Georg Kaiser : Intervjuo kun Diogeno

$
0
0


Hans-Georg Kaiser

Lastminutaj mesaĝoj
el la barelo de Diogeno

Diogeno fariĝis vendisto de trinkaĵoj. Li faris el sia barelo tavernon, ĉar tio pli enspezigas ol almozpetado.

Kaiser :Kiel statas la negoco, Diogeno ? Ke vi fariĝis fest-butikisto kun vendejo de trinkaĵoj, estas iom surpriza.

Diogeno : Mi estas tre kontenta pri mia lasta bona negoca ideo, se nur la ŝtato ne estus tiom impostavida ! Sen la impostkolektistoj ni ĉiuj estus riĉuloj. Mi tute forigus la ŝtatojn kaj la naciojn. Por kio taŭgu ŝtato kaj nacio, se ili ne helpas plibonigi nian vivon ? Mi ne volas esti homa melkstacio por homparazitoj, kiuj ekskluzive vivas de la laboro de aliaj.

Kaiser : Aha, tiel, do vi estas doplu kosmopolito, ĉu ?

Diogeno : Jes ja. La kosmo kun la tero pli gravas ol surteraj impostaviduloj aŭ murdobruligistoj. Ni gardu la teron kaj ne detruu ĝin. Jen mia konvinko, por kio kvereloj pri homaj haŭtoj , por kio militoj, por kio nacioj, ja nur por subigi nin, kial tion apenaŭ iu komprenas ? Tio estas miraklo, sed certe ne dezirinda.

Kaiser :Reĝojn oni ofte renversis, kaj la vivon de kelkaj imperiestroj oni mallongigis, sed plu sidas sur la trono la monsakuloj, kaj de tie ili rigardas plena de orgojlo al ni. Tiajn monsakulojn oni eĉ elektas en balotoj kaj ili fariĝas prezidantoj de tutaj landoj kaj adoratoj kiel popsteluloj. Kaj tamen asertis certa Marks, ke ĉio surtere sekvas lastfine kvazaŭsortajn ekonomiajn leĝojn. Mi ne plu akceptas tion. La tuta mondo estas regata de bando de malraciuloj. La diablo de l' maleco kaj la hazardo regas nin, kvankam ili tute ne gravas laŭMarks, ĉu ne strange ?

Diogeno : Nu, tio ne estas tute nova, necesus antaŭĉio radikala ŝanĝo de la pensdirekto, oni ne perfortu, sed pensu pli forte, la monsakuloj, la monokratio, estas niaj veraj malamikoj. Plej bone estus forigi la monon, poste ni vivus pli trankvile, sed kiu faru, se ne la homoj mem ? Dion mi ankoraŭnenie kaj neniam vidis, nur ambiciulojn, kiuj pensas, ke la tuta mondo ekzistas nur por ili mem, por dankeme respekti ilian geniokultan kvaz dian staton.

Kaiser : Mi komprenas vin, sed nun mi denove devos ekvojaĝi, mi serĉas delonge la insulojn de la feliĉuloj.... ie ili ja devas esti, kaj tie mi loĝos ĝis mi estos morta.

Diogeno :Insulojn de malfeliĉuloj vi trovos, sed mi iom dubas, ĉu la vojaĝo por ni ĉiuj ankoraŭestos tre longa, amiko Kaiser. Almenaŭ ni scias, ke ni ĉiuj iam mortos, aŭ kun aŭ sen klimatkatastrofo. Adiaŭ kaj atentu, ke nun ne plu temas nur pri tio, ke iu potenculo baras al ni la radiojn de la suno per sia ombro, la suno mem fariĝis la problemo, kaj tiu ne brideblos per militoj kaj similaj frenezaĵoj.

Kaiser : Diogeno, ŝatata kosmopolito, mi tute konsentas. Kaj nun adiaŭ !

LIGOJ

Diogeno en Vikipedio
Diogeno kaj Aleksandro (Kabe, anekdoto)
Diogeno nun
Intervjuo kun Diogeno
La kun-kaj malkunmetebla barelo de Diogeno
Diogeno (Szilagyi, rimpoemo)
Pri kosmopolitismo



    Viewing all articles
    Browse latest Browse all 3330