Aldone al la kutimaj laborkunsidoj, venis jenaj program-proponoj :
Prelegoj/debatoj/diskutrondoj :
Roger Prieto pri Okcidenta Saharo
Xana Paz pri temo anoncota
Dominik Schramm pri la stato de la teknika komisiono ene de SAT, por plibonigo de la asocia reta komunikado per iloj kongruaj kun la reguloj pri datumprotekto.
Dieter Rooke pri SAT en Svisio
Annie Grente pri rifuĝintoj en Eŭropo : ĉu vera problemo ? Spertoj en la insulo Samos (2018-2023).
Lola Pérez Pérez pri rabitaj beboj en Hispanio.
Kulturaj programeroj :
Marcelo Redulez : Bildaro pri la franclingva filmo "Malpermesate al hundoj kaj italoj" - temas pri artaĵo por infanoj ekde 10-jaraj, pri la vivo de itala laborista familio elmigrinte por labori en Francio.
Xana Paz : prezento de filmo kun esperantlingvaj subtitoloj.
Jocelyne Monneret : pri Nicéphore Niepce, kreinto de fotografio
Dieter Rooke pri revolucia kantaro