Quantcast
Channel: SAT - Sennacieca Asocio Tutmonda
Viewing all articles
Browse latest Browse all 3330

Ekskursoj

$
0
0

Eblas nun aliĝi al jenaj ekskursoj :

Apoteko de Baugé

10 eŭroj - 19a de julio posttagmeze

La kastelo de Baugé gastigas renesancan apotekon, malfermitan en 1675, kun unu el la plej ampleksaj kolektoj de tiamaj kuracrimedoj. La cetero de la muzeo montras la evoluon de kurac-proceduroj kaj de la sansistemo ekde tiam. La apoteko estas atingebla piede el Greziljono, tra verda vojo.

Kastelo de Anĝevo

40 eŭroj - 21a de julio tuttage, kun pikniko

Temas pri mezepoka fortikaĵo, konstruita inter la 13a kaj 16a jarcento. Ĝi estis unue restadejo de anĵuaj grafoj, poste fariĝis malliberejo, militistejo kaj de post la dua mondmilito estas muzeo, kiu interalie gastigas imponan murtapiŝon pri Apokalipso. La fortikaĵon ĉirkaŭas ĝardenoj, kie la ekskursantoj piknikos.

Muzeo de ardezlaboristoj en Trélazé

25 eŭroj - 23a de julio posttagmeze.

Trelazeo estis unu el la ĉefurboj de la ardezprodukta-industrio inter la jaroj 1406 kaj 2014. La tieaj bonkvalitaj ardezoj uziĝis por kovri la tegmentojn de la lokaj konstruaĵoj, interalie multaj kasteloj. La muzeo estas instalita en eksa alumet-fabriko inter la iamaj ardez-minoj, en loko kie nun kreskis arboj kaj vivas multaj diversaj birdoj.


Viewing all articles
Browse latest Browse all 3330