Ĉe sendiuloj
Sendiuloj armas sin per Esperanto
Rezolucioj de la 2-a Tutunia Kongreso de Konsilio de Militantaj Sendiuloj (KMS) komencas realiĝi en la vivo. Diversaj grupoj kaj ĉeloj de KMS, priservataj fare de Sovetrespublikara Esperantista Unio (SEU) jam praktike realigas internaciajn kontaktojn en Esperanto. Tamen, la praktiko montras, ke la plej realaj formoj de la internacia organizado ĉe sendiuloj estas la Sekcio de Sendiuloj ĉe KMS. Sekcioj, funkciantaj sub rekta gvidado kaj laŭ taskoj de la Konsilio, pli sukcese firmas ligojn, aranĝas instruadon de Esperanto por sendiuloj. Ni jam havas vicon da faktoj de tute pozitiva laboro de la Sekcioj, rezulte la Sovetoj de KMS iĝas kiel aktivaj organizantoj de Esperanto-movado.
Jen estas konciza listo de la faktoj.
Plenkunveno de Krimea Regiona KMS aŭskultinte raporton de k-dino Lisiĉnik pri internacia korespondado de sendiuloj, decidis : “Fondi ĉe regionaj KMS la sekciojn de la internacia korespondado kun sendiuloj de Okcidento kaj Oriento ; popularigi kontraŭreligian laboron en internacia gazetaro en Esperanto ; aboni literaturon kaj gazetojn pri Esperanto”. Ĉe regiona soveto estis fondita rondeto por lerni Esperanton.
En regiona Pskova konferenco de sendiuloj estis ricevita saluto en Esperanto de virinaj liberpensuloj kaj estis sendita respondo. En sia rezolucio la konferenco decidis : “Konsiderante kontaktojn kun eksterlandaj organizoj de sendiuloj kiel ĉefa ĉenero en funkciado de KMS, la Kongreso rekomendas al KMS-anoj lerni Esperanton kaj membriĝi al la Sovetrespublikara Esperantista Unio. Por interesigi al la regula korespondado kun eksterlandaj organizoj al la Pskova regiona filio de SEU estas tasko fondi sekcion de esperantistoj-sendiuloj”. La sekcio jam komencis sian laboron.
En Penza regiona KMS ankaŭ fondis sekcion de esperantistoj-sendiuloj kaj jam oficiale taksis pozitive ĝian laboron, kiel la plej vigla el ĉiuj ceteraj ĉeloj. Ĉe kontraŭreligia muzeo funkcias Esperanto-rondeto por sendiuloj. La regiona KMS mendis literaturon kaj kontaktas kun Centra Buroo de Esperantistoj-Sendiuloj. La regiona estraro aktive helpas por fondi en Penza regionan organizon.
La regiona konsilio de Ĥoper de KMS por havi internacian korespondadon ankoraŭ en septembro decidis : “1) Aranĝi kontaktojn kun grupoj de liberpensuloj diverslandaj ; 2) la ricevotan materialon uzi en murgazetoj kaj regiona gazetaro ; 3) fondi rondeton por lerni Esperanton ; 4) trovi monrimedojn por aĉetado de lernolibroj kaj literaturo”.
La sekcio de sendiuloj-esperantistoj de Brjanska regiona filio de KMS jam vaste aranĝis la laboron kaj laŭĝia iniciato estas aranĝata patronado super juna organizo de liberpensuloj en Goetoburgo (Svedio).
La sendiuloj de Kiev jam korespondas per Esperanto kun sendiuloj en Germanio, Holando, Anglio, Ĉeĥo-Slovakio kaj ceteraj landoj. Antaŭnelonge Kiev-on vizitis ĉeĥo-slovakaj sendiuloj k-doj Gloupi kaj Volter. La redakcio de Lepsika ĵurnalo de liberpensuloj kaj usona revuo Wils turnis sin al sendiuloj-esperantistoj de Kiev kun peto alsendi materialon pri juĝproceso kontraŭ pastro Ĉeĥun.
En urboj Odeso, Rostov-ĉe-Dono, Dnepropetrovsko, Krivoj Rog, Leningrado, Moskvo k.c. similaj organizoj de sendiuloj korespondas per Esperanto kun eksterlandoj.
Ĉe Centra Soveto de KMS ankaŭ funkcias rondeto lernanta Esperanton, kies tasko estas servi utile la la gzaeto “Bezboĵnik” (“Sendiulo”).
Konfirmita per faktoj, pruvita per la vivsperto la laboro de sendiuloj-esperantistoj devas esti disvastigata kaj kopiita en aliaj organizoj de sendiuloj.
Fortigi eldonadon de la kontraŭreligia literaturo en Esperanto
Oktobre kolegaro de eksterlanda sekcio ĉe la Centra filio de KMS aŭskultis raporton de sekcio de sendiuloj-esperantistoj. Inter la decidoj la plej grava estas : “Proponi al la sekcio plifortigi eldonadon de kontraŭreligia literaturo en Esperanto”. Krom la jam eldonita literaturo estas preparata por eldono en Esperanto vico da novaj broŝuroj.
Kiel sendiuloj-esperantistoj malkovris social-demokratan kalumniulon
Ĉi printempe social-demokrato Bartels aperigis en ĵurnaloj de Germanio kalumnian artikolon kontraŭ Sovetio, en kiu estis prezentita, ke en Sovetio kreskas religieco, kvazaŭ la kredantoj estas persekutataj k.t.p. Gazeto “Neue Zeitung” turnis sin al diversaj organizoj de Sovetio kun leteroj respondi al Bartels sur la paĝoj. La similajn leterojn ricevis “Sendiulo” kaj Varnitso k.a., ankaŭ vico da esperantistaj organizaĵoj. En N 194 de la 24-a de aŭgusto 1929 “La Nord-Bavara Popola Gazeto” (la organo de komunista partio) estis publikigita vico de la respondoj ricevitaj el Sovetio. Estas rimarkinde : ke nek de “Sendiulo”, nek de Varnitso la respondoj venis. El respondoj venis nur du de organizaĵoj de MKS, la ceteraj de SEU kaj ĉiuj en Esperanto. Per elokventaj faktoj kaj ekzemploj la esperantistoj-sendiuloj de Siberio, de For-Orienta teritorio, de Ivanovo-Voznesensko, Erevano kaj ceteraj lokoj refutis malveron de la social-demokrato.
El la rusa lingvo tradukis Esperanto-historiisto
Anatolo Sidorov (Aprilo 2023, Sankt-Peterburgo).