Kongreso de MUL en la luksemburga Esch-sur-Alzette
Esch-sur-Alzette la 13-an kaj 14-an de septembro 2019 estis la situo de la kongreso de la Monda Unuiĝo de Liberpensantoj (MUL). La dua urbo de la granddukejo laŭ grandeco, dum jardekoj mezpunkto de minado de fererco, estas ankaŭ centro de la luksemburga laborista movado. Sur la peza laboro de la ministoj (apude vd. murbildon en la urbocentro de Esch) baziĝis dum pli ol jarcento la riĉeco de la urbo, kiu hodiaŭ ampleksas 35 000 enloĝantojn. Esch dum la okupacio de naziaj trupoj de 1940 ĝis 1944 estis unu el la centroj de la kontraŭfaŝisma rezistado, pri kiu atestas la Musée nationale de la résistance en la urbocentro.
En la fokuso de la du tagoj troviĝis kolokvo pri la temo “Migrado kaj laikeco”. Pri tiu temo okupiĝis pluraj parolkontribuoj. Kritikon kontraû maldekstra fuĝanto-politiko faris Rüdiger Pauls el Trier. La sola kredinda politiko estas atentigi pri la veraj kaŭzoj de la fuĝanto-krizo : la imperiisma politiko de la Okcidento. Tiu, kiel li klarigis, igas la loĝantaron duoble pagi, jen pro la loĝigo de la al fuĝo pelitaj homoj, kaj jen per la enormaj kostoj de la militoj. Konsekvenco de tio estas la foresto de necesaj plibonigoj en la lernejoj, la infrastrukturo, la kulturo ktp. Tie mankas la miliardoj, kiujn oni elspezas por militoj. Al la 2%-celo ĉe armil-elspezoj oni sen devio kroĉiĝas, sed por infanvartejoj, kontraste, mono mankas. Tiujn kontraŭdirojn oni devas malkaŝe porti en la debaton. Klaus Hartmann, prezidanto de la Germana Ligo de Liberpensuloj, memorigis, ke oni jam en 2013 ĉe la Monda Ekonomia Forumo en Davos konstatis, ke migrado estas bona por la komerco. Tamen, por la monda loĝantaro ne migrado, kiel kelkaj volas kredigi, estas la normo, sed la malnomadeco. La salutojn de la luksemburgaj liberpensuloj transdonis ties prezidanto Edouard Kutten. Farante tion, li atentigis pri la nekonsekvenceco de la politiko, kiam oni eĉ en oficiale laikismaj ŝtatoj foroferas la laikecon avantaĝe al la oportunismo.
Krom tio, dum la du tagoj la oficejo kaj ankaŭ la Internacia Konsilio traktis la kurantajn laborojn de la MUL.