Quantcast
Channel: SAT - Sennacieca Asocio Tutmonda
Viewing all articles
Browse latest Browse all 3330

Fabelojn du ranoj.

$
0
0

La du ranoj

Du ranoj falis en poton plenan de kremo. Unu el ili senkuraĝiĝis, la alia baraktis.
La senkuraĝiĝo de la timema venis rapide.
—Ĉu utilas barakti, —ĝi diris —. Mi vane laciĝos. Preferinde ke mi tuj forpasu.
— Tute ne, — la alia diris —, naĝu, ne malesperu ! Kiu scias, eble plua elteno savos nin...
— Ne, ne, — la senkuraĝiĝinta diris —. Des pli malbone, sed mi rezignas... Krome tiu kremo estas naŭza...
Kaj ĝi lasis sin sinki kaj dronis.

La alia rano plu baraktis. Ĝi provis sorgrimpi laŭ la vando de la poto, glitis, kaj senlace rekomencis. La kuraĝa besteto piedfrapis kaj frapadis la kremon disstreĉante siajn longajn femurojn.
— Mi ne volas droni, —ĝi ripetis al si —, mi ne volas droni... Nu, mi provu denove.
Sed ĝiaj fortoj malpliiĝis. Eksveno minacis.
—Ĉu vere mi dronos ? —ĝi pripensis —. Nu, kroman klopodon, kaj eble mi sukcesos savi min... Neniam okazis ke rano dronis en potpleno da kremo !
Kaj ĝi baraktis, movis siajn gambojn, malgraŭ la laceco kiu disiĝis en ĝia korpo, rigidigis ĝin, malfortigis ĝin pli kaj pli. La rano ŝajne estis pereanta.

Kaj io okazis subite. La kremo ne plu estis mola, nek likva, ĉar ĝi ne plu estis kremo, tiel ke la gamboj de la rano ne plu vadis, sed povis apogi sin sur solida grundo.
— Fu ! — suspiris la elĉerpita rano.
Kaj ĝi rigardis ĉirkaŭ si : ĝi sidis sur butero.

laŭNatha Caputo (contes des quatres vents / fabeloj de la kvar ventoj)

Ni tenu en memoro la fablon de Björnson Du ranoj, unu optimisto, la alia pesimisto falis nokte en poton plenan de lakto. Malgraŭ multaj penadoj, ili ne povis eliri. Fine la pesimisto ĉesigis sian penadon kaj dronis, sed la optimisto daŭre kaj vigle piedfrapis kaj kiam tagiĝis, li eksentis firman grundon sub siaj piedoj-li staris sur butero.

Fabelon de Kurt Hubricht pri Liberpensulo 1925-1927.


Viewing all articles
Browse latest Browse all 3330