Sekularismo kaj privata vivo
"Ni batalas kontraŭ la Eklezion kaj la kristanismon ĉar ili estas la neado de la homa rajto kajenhavas principon de homa sklavigo" (Jaurès)
En mia hejmurbo, la ĉefplaco nomiĝas Placo de la Martiroj : estas monumento starigitamemore al Chapuis. Tiu praktikanta katolika kuracisto, tre atentema al sociaj problemoj, agadis kiel urbestro de la urbo kiam la aŭtoritatoj fuĝis antaŭ la antaŭeniro de la francaj revoluciaj trupoj (la
regiono Lieĝo cetere voĉdonis sian integriĝon al la Respubliko) kaj, en tiu tempo, li civile edzigis paron, kiu religie ne estis edzigita. Kiam la aŭstraj trupoj revenis en 1794, li estis kondamnita al morto pro tiu blasfemo kaj ekzekutita sur publika placo.
Hodiaŭ, la belga konstitucio ne eksplicite entenas laikecon, sed artikolo informas, ke ajna ebla religia geedziĝo devas esti antaŭita de civila geedziĝo. Estas ne nur disiĝo sed ankaŭ supereco.
Sekularismo estas la principo de la apartigo de la tempaj kaj spiritaj aferoj, de la politiko kaj de la religioj.
Ĝi do supozas ankaŭ la apartigon inter la publika vivo kaj la privata vivo. Tio konsistigas spacon de libereco, en kiu la civila juro ne devas apriore enmiksiĝi, krom pro kialoj de publika gardado (publika sano ekzemple). Nei tiun disiĝon inter publika kaj privata vivo, nei tiun spacon de libereco, estas unu el la difinoj de totalismo.
Pri la islama kaptuko : diskriminacii sin mem estas eniri en la logikon de la diskriminacio. Ĉu hodiaŭ ni povas imagi katolikojn paŝantajn laŭ la strato kun granda dumetra krucifikso alkroĉita al ilia dorso ? Kiel ni povas samtempe uzi la rajton je privateco kaj malobservi la neŭtralecon de la publika spaco ?
La referenco al iu supoza "kultura identeco" estas trompa : neniu estas devigata rezigni sian identecon en la privata kampo, kaj neniu devas trudi tiun identecon al la aliaj en la publika kampo. La ŝtato konas nur civitanojn. Paroli pri "reganta religio" aŭ pri "reganta religia kulturo", pri "kristana identeco", estas eniri en totalisman logikon : mi pensas precipe pri la decido de la Bavara Ŝtato trudi la krucifikson en ĉiuj publikaj konstruaĵoj kun la preteksto, ke ĝi estas "nia kulturo", sed ankaŭ mi pensas pri s-ro Macron, Kanoniko de Laterano ekde la fino de 2017.Tiu pseŭda "malferma sekularismo" kontraŭas al la sekularismo. Juda sviso estas unue civitano de la Svisa Konfederacio.
Tiu ĉi kondamnas antisemitismon sed ĝi ne egaligas ĝin kun anticionismo, kiu intermiksas ajnan kritikon de la Ŝtato de Israelo kun antisemitismo. Ne hazarde ni vidis la Judan Defendan Ligon eskorti la prezidanton de la Nacia Fronto dum manifestacio, kiu sekvis antisemitan krimon, dum la sama LDJ fizike malhelpis maldekstrulojn partopreni en ĝi. Laŭ intervjuita LDJ-kadro mem, ĝi havas "multajn valorojn" kune kun la FN.
2
Publika spaco kaj neŭtraleco
"Ni ne havas toleremon, sed ni havas, koncerne ĉiujn doktrinojn, respekton por la homa personeco kaj por la spirito kiu disvolviĝas en ĝi. (Jean Jaurès, januaro 1910, en Parizo, Ĉambro de la deputitoj”.
Se estas klare, ke tio, kio okazas hejme, apartenas al la privata spaco kaj tio, kio okazas en la laboro, apartenas al la publika spaco, inter la du spacoj estas la strato : mi opinias, ke ĝi estas publika spaco kaj, ke estas la neŭtraleco kiu, ĉi tie kiel aliloke, garantias la plurecon kaj do la respekton al aliulo. La videblaj signoj de filozofia apartenado ne havas lokon tie. Tio neniel malhelpas la debaton de ideoj kaj la ekzercon de la libera penso, nek ĝian esprimon : toleremo ne estas respekto al la ideoj de la aliulo, sed respekto al la persono de la aliulo, la rifuzo batali ĝin por uzi iujn rimedojn kiel perforton, enfermon, ekskludon, cenzuron, torturon... Se ĉiu individuo povas elekti siajn regulojn de persona moralo, eĉ trudi al si siajn proprajn
ilojn de morala torturo, li ne povas postuli ian moralan ordonon, kiu estus trudita al aliuloj. Tiel, la scienca esplorado ne devas submetiĝi al dogmoj, precipe moralaj. Ne ekzistas pli da katolika algebro ol islama biologio aŭ ol laŭ Himmler darvinismo, nek ekzistas liberala aritmetiko, eĉ se la kvazaŭ- monopolo de la influantaj amaskomunikiloj diras al ni, ke estas plena dungado kiam estas malpli ol
5% da senlaboruloj, t.e. 4,9=0. Tamen ni rimarkas, ke en multaj tiel nomataj "islamaj" landoj, la evoluo-teorio mem estas malpermesata en lernejoj, same kiel ĝi estas kontestata de multaj kristanoj kun iom da sukceso en Usono, lando kiu foje estas prezentita kiel la ĉampiono de la individuaj liberecoj kaj kie disiĝo aperas en la konstitucio sed kie en kelkaj Ŝtatoj, kiam oni nomas sin ateisto, estas malpermesate profesii kiel advokato kaj en aliaj simple esti elektita. Fakte, Clinton ne estas malpli klerikala ol Trump. La grupo, la nacio, la komunumo, la tribo devas resti pura por garantii koherecon : islamano,j kiuj povas nur edziĝi inter si, estas en la sama fundamentisma logiko.
Homaj kaj Civitanaj Rajtoj
Kio fondas la “Homaj Rajtoj" estas la Deklaracio de la Homaj kaj Civitanaj Rajtoj : la Homo kiel individuo, la Civitano en la Urbo. Oni tro emas ignori tiun duecon, kiu ne estas kontraŭdira sed dialektika. La nocio de jurŝtato tamen estas pli frua ol tio. Se por Marx homo "ne ĉesas esti religia ĉar religio estas limigata al la privata kampo", en la publika kampo, li konkurante kaj egale ekestas kun tiuj, kiuj havas aliajn konvinkojn, kun la samaj limoj. Al kiu Deklaracio turni sin ? Al la Rajtoj de la Homoj, ne forgesante, ke duono de la homoj estas virinoj, aŭ al la Homaj Rajtoj ? La referenco ne estas dividebla : iu propaganda taktiko konsistas en juĝi Ŝtaton nur laŭ la nivelo de iu rajto, de iu libero aparte konsiderataj. Kiel adoleskanto, mi havis samaĝan korespondantinon en Nederlando : ĵus antaŭ majo 1968, ŝi skribis al mi, ke Francio estis terura diktaturo, aŭtoritate direktita de militisto (De Gaulle, profesia soldato demokratie elektita), kie la mortpuno estis praktikata (estis ĵus antaŭ la Ranucci-afero, la lasta kondamnito pri kiu poste la senkulpeco estis agnoskita), kaj kie la civitanoj devigis havi ĉe si legitimilon por moviĝi (nekonatan en la Anglo-Saksa tradicio). Se la kriterio estas la sinteno al samseksemuloj, la presbiteriana eklezio rekonas samseksan edz(in)econ, ne la metodista eklezio. Tio situas Trump
multe pli maldekstren ol Clinton. Estas kontingenca vidmaniero de la Homaj Rajtoj, kiu ignoras la logikon kiu implicas ilin.
3
Idealismo kaj idealo
“La ekonomia kaj historia materiismo de Markso ekskludas nek logike nek en la propra penso de Marx tion, kion ni konsentas nomi la idealon. "(Jean Jaurès, Socialist Review, junio 1894)". Ĉu tio signifas, ke ne estas loko por ideoj, eĉ por morala idealismo ? Ke tiu libera penso devus limigi sin nur al la kampoj vulgare nomataj "materiaj" ? Ne, ĉar la penso mem estas materia.
Tio sufiĉas por malakcepti la nomon "nekredanto", kiu estas opinio sen argumento, per kiu foje oni alparolas al ni provoke. Eĉ la esprimo "ateisto" estas fakte kontraŭdira, ĉar ĝi estas la neado de kredo...supozata. Ne necesas legi tiun karieristan kaj klerikalan kanajlon Voltaire por kompreni tion. Mi pli ŝatas la terminojn "materialisto"- aŭ"agnostikulo laŭ hipotezo de materiisma laboro".
La materia kunteksto
Ofta obĵeto kontraŭ la sekularismo estas, ke ĝi ignoras la sociekonomikajn realaĵojn. Siavice la obĵeto kontraŭ tiu kritiko estas, ke malatenti la ideologiajn kaj psikologiajn faktorojn estus malĝuste. La altiĝo de la vivnivelo en Turkio ne malhelpis la alvenon de islama potenco. Pri la krimoj elfaritaj en la nomo de la islama formiĝanta Ŝtato, ili estas nur la spegulo, jarcentojn poste, de kio estis la krucmilitoj eĉ multe pli teruraj pri la nombro kaj pri la hororo, ol tio al kio Daesh alkutimigis nin. En 1912, la Traktato de Fezo metis Marokon sub franca protektorato, kio provokis ribelon de la
loĝantaro, kaj eĉ ribelon de marokaj soldatoj metitaj sub franca komando : el tio rezultis masakro. Tamen, ne hazarde en la historio, la urbo Fez jam estis la sceno de masakro de judoj en la 11-a jarcento. En 1912, Jaurès, denove li, skribis en la gazeto L'Humanité : “[…] eĉ se timo unue repuŝus malamon en la profundo de la animoj, malamo atendus sendube sian horon. […]
Ankaŭ certe estas, ke la tragikega reago de ĉi tiuj masakroj, samtempe kiam cent milionoj da islamanoj indignis kaj estis incitegitaj, donis al Francio en la vasta mondo de Islamo alian renomon, ol tiu pri kiu ni, malbonaj francoj, revis por ĝi. La politiko de rabado kaj de konkero kaŭzis gravajn sekvojn. De la invado al la ribelo, de la tumulto al la subpremo, de la mensogo al la perfido, cirklo de civilizacio plivastiĝas.
Sed, se la perfortoj […] fine incitegas […] la vunditan fibron de islamanoj, se Islamo iam reagas per furioza fanatikeco kaj per vasta ribelo al la universala agreso, kiu povos surpriziĝi ? ". Tio estas strange antaŭsigno de la atencoj, kiuj skuis en la lastaj jaroj tion, kion iuj nomas “Okcidento” (nocio malofte difinita, krome, kvazaŭ memkompreneble), kurioza kategorio, en kiu ni estas enfermataj. Estas interese memori, ke la papo, kiu instigis al la unua krucmilito, eksplicite faris referencon
al la demografia premo : la "Okcidento" ne plu povis nutri sian kreskantan loĝantaron, multaj soldatoj estis fakte solduloj, kiuj, partoprenante en la krucmilito, certe senkulpigis sian animon partoprenante en laŭ si sankta afero, sed ili ankaŭ estis tentitaj de la "lando kie fluas lakto kaj mielo". La rabado de Konstantinopolo, kiu estis ankaŭ la komenco de ĝia falo, kaj la masakroj en aliaj urboj celis precipe pli la juvelojn ol la mielon. La morala diskurso do kaŝis ekspansiismon. Male, la
natalismo, kiu provokas tiun ekspansiismon, servas al ĝi kiel pravigo. Ĝi estas komuna al multaj ideologioj, interalie islamaj kaj kristanaj. Ĝi reduktas la rolon de la virinoj al tiu de ovkokinoj de kanonbuĉaĵo por la militoj de ekspansio. La individuo estas subigita al la bezonoj de la imperiismo.
Ekonomiaj bezonoj kaj morala diskurso similiĝas : sufiĉas vidi kiel konservativaj katolikoj kaj islamistoj kuniĝas kiam temas pri kondamno de iu ajn formo de kontraŭkoncipo aŭ de familia planado. Ĉu la Ĉinio de Mao estas totalisma, kiam ĝi trudas la tiel nomatan "unuinfanan" familion, aŭĉu tio estis necesa kondiĉo por eliri el la mizero, en kiu ĝi troviĝis ? Aserti tute kaj plene, ke estas la devo de la Ŝtato larĝigi la areon de libereco kiel eble plej, tio riskas redukti la personon al la individuo : la homo vivas ankaŭ en la socio. Alie, necesas rajtigi ĉiujn
individuojn posedi armilojn, rifuzi ajnan vakcinadon, zorgi sole pri la edukado de siaj infanoj, ktp. Tio okazas en iuj landoj ne sendanĝere, kaj individuoj troviĝas tiele izolitaj en hierarkiigita sistemo : ĉar tio estas ligita al grupoj de individuoj. Komunitarismo memorigas aŭ altiras korporaciismon.
La individuo en la urbo
La civitanoj estas samtempe kreivaj individuoj, kiuj, partoprenante en la socio, integriĝas al la socio konservante siajn diferencojn, kaj aktivaj homoj, kiuj bezonas la socion por liberiĝi de trudadoj. Ju pli ni progresas en la historio, des pli granda estas la dependeco de ĉiu individuo de la socio, kaj samtempe dank' al la progresoj de tiu ĉi socio, eblas al la individuo pligrandigi sian liberspacon. La regreso de la necesaĵoj pliigas la liberecojn. La publika spaco kunigas la homojn kaj tial ĝi baziĝas sur indiferenteco. Solidareco bezonas indiferentecon kaj, tiusence, empatio, tiu nova
versio de la korfavoro, estas kaptilo. Ĉu hodiaŭ vi povas imagi iun postulantan la rajton al analfabeteco ? Aŭ gepatroj postulantaj la sendevigon de la kurso de matematiko pro filozofiaj kialoj ?
Ni vidis, jam antaŭ kelkaj jaroj sed ne antaŭ tiom longe en Nederlando, la damaĝojn, kiujn povus kaŭzi la rifuzo de vakcinado pro filozofiaj kialoj.
Protektante la individuon, ni ne sufokas la homon. En la greka lingvo, la vorto
"persono/individuo" estas nomita "atomo", atomo, kiu ne estas dividebla. Male, ĝi povas esti kunigita. Sed la publika domeno estas la loko, kie la individuoj kunvenas kaj direktas luktojn, en la intereso de ĉiuj aŭ almenaŭ de la plej granda nombro. Kaj tiuokaze, ĝuste, ni forlasas la grundon de individuismo kaj serĉas kion komunan ni havas. Se la karitato supozas la ekziston de riĉaj kaj malriĉaj homoj, do de malegaleco, por ke eblu plenumi ĝin, ni pli ŝatas la socian justecon, kiu estas
frukto de sociaj konkeroj. Kiam laboristoj manifestacias aŭ strikas por akiri ekzemple redukton de la laborhoroj, ili ne faras tion nur por la manifestaciantoj aŭ strikistoj, sed por ĉiuj. Tial ili alparolas la tutan socion. Ĉi tiu kompreneble konsistas el diversaj kaj eĉ kontraŭdiraj interesoj, sed tio estas precize la debato kaj ankaŭ la potenc-ekvilibro de la moviĝanta demokratio.Formetante privatajn opiniojn en ilia kampo, ni movigas la dividliniojn, ni malhelpas la dogmojn precipe religiajn enmiksiĝi en la politikan, socian kaj ekonomian debaton, ni ebligas la kunvivadon de tiuj, kiuj krom siaj diferencoj laboras por la komuna bono.
Antiklerikalismo ?
Ĉar tio estas kutima fonto de konfuzo : kun la amasa enmigrado de laboristoj kiuj venis, laŭdire libervole, al Eŭropo markita historie per la jugo de la kristanaj eklezioj, la laikoj troviĝis kontraŭitaj al reakcio, kiu ne plu estas ligita al iu centra kaj aŭ strukturita eklezio, kiel la politika-religia doktrino de la katolikismo, sed al iu multfaceta ideologio, la Islamo. La esprimo “antiklerikalismo” do ne plu vere taŭgas precipe al la politika islamismo, kiu sin prezentas kiel "tria vojo", konkuranta en tio kun la "eklezioj en loko", kie ni vidas individuojn, kiuj estas tiel konfuzitaj, ke ili preferas novan sklavecon al siaj antaŭnelonge akiritaj liberecoj. Multaj islamo-faŝismaj atakoj estis faritaj de homoj naskitaj ĉi tie, edukitaj ĉi tie, kaj konvertitaj. La socia enfermo produktis tiun monstraĵon. Kaj ni ne forgesu, ke la grandega plimulto de la viktimoj de tiu ĉi terorismo estas islamanoj.
Demokratio, majoritato-principo kaj diferenco
La logiko de kvotoj efektive enkondukas diskriminacion kie tio apriore ne ekzistas. Eĉ se ĝiestas juĝata kiel "pozitiva diskriminacio", tamen ĝi apartenas al la sama logiko, la simpla leĝo dereciprokeco pruvas al ni tion : imagu iun, kiu estas politike engaĝita, kompetenta, honesta, kaj kiu deziras aperi en la voĉdonaj listoj de sia partio, kaj al kiu estas rifuzita ajna loko en tiuj ĉi listoj pro tio, ke ĉiuj lokoj rezervitaj por viroj estas jam okupitaj, kaj tio okazas ĝuste kiam oni serĉas virinojn
por kompletigi la listojn... ĉu li ne rajtus plendi pro seksa diskriminacio ? Fakte kial falsi la sekvojn kiam oni nenion ŝanĝas pri la kaŭzoj, precipe ekonomiaj kaj sociaj.
La rajto je diferenco, kvankam ŝajnas indulgo, estas reakcia slogano ĉar ĝi enigas
diskriminacion en la publikan spacon. Ni preferu la indiferentecon.
Konkreta ekzemplo de taŭga decido estas en Francio la voĉdono de la leĝo pri anonimaj “curriculum vitae”. Certe, la laboristoj daŭre konkurencas en la sanktega merkato, tiu nova diaĵo bezonanta rezervarmeon, sed almenaŭ ili ĉiuj egaliĝas sen diskriminacio. Bedaŭrinde tiu mezuro estas preterpasita per la dungointervjuo, kiu estas nek forigita nek kontrolita.
La agnosko de individuaj kaj nekategoriaj rajtoj ne estas ligita al nombro kaj implicas la protekton de la minoritatoj. La germanlingva komunumo de Belgio, situanta oriente de la valona regiono, ne reprezentas unu elcenton de la tuta loĝantaro de la lando : ĝi tamen havas proprajn lernejojn, hospitalojn, kulturajn centrojn, parlamenton kaj registaron en sia propra lingvo. La oficiala belga lernejo havas religiajn lecionojn por kvin agnoskitaj religioj, kaj ankaŭ nekonfesian moralan
lecionon : la ĉeesto de ununura islama lernanto povas do en tiu lernejo konduki al kreado de du lecionhoroj pri islama religio por tiu ununura lernanto.
La ekonomio, publika fenómeno
Fine, ĉio ĉi estas interesa sed ne parolas pri la monpotencon. Kiam ia ekonomia politiko, kia ajn ĝi estas, influas ĉiujn, ĝi apartenas al la publika kampo kaj nepre povu esti la celo de la diskuto.
Kial en 1945 oni ne juĝis, aŭ apenaŭ, la ekonomiajn gvidantojn, irante kontraŭ la rekomendoj de la aliancitaj tribunaloj ? Hess sciis : Ankaŭ Schacht. Ekonomia potenco kaj publika aŭtoritato : kiu fiksas la normojn ?
La evoluoj de la kapitalismo havas kiel konsekvencon, ke ĝi kontraŭas la individuajn
liberecojn garantiitajn de la jurŝtato : se vi havas trafikakcidenton, kio estos plej grava, ĉu la veturkodo aŭĉu la interesoj kaj la decidoj de la asekurentreprenoj ? En Ŝtatoj, kie teorie regas granda esprimlibereco, montriĝas konkreta cenzuro pli insida kaj terure efika : kiam aŭtoro neniun trovas por eldoni sian rigardatan verkon kiel blasfeman pro timo de reprezalioj, kiam ukraina pianistino
vidas sin efektive malpermesatan pri scenejo en Kanado ĉar ekstersceneje ŝi faras kritikajn rimarkojn pri la nuna registaro en Kijvo... La kapitalismo por tiel diri detruiĝas : la malaltiĝo de la profitkvoto, se estas rifuzata la ĝena inflacio por investoj, lasas elekton preskaŭ nur inter recesio kaj milito. En tiuj du lastaj kazoj, la liberecoj estas endanĝerigitaj. Kaj la uloj, atomigitaj, ne plu havas multe da pezo kontraŭ tiuj privataj potencoj. La paca konkero de la potenco fare de la parlamentismo, pri kiu revis la socialdemokratoj, havas malmulte da senco krom en Ŝtato en kiu tiu parlamento efektive havas potencon, inkluzive ekonomian povon. Tiu interna kontraŭdiro de la sistemo troviĝas eĉ laŭ la signifo de la MOK, kiun "liberaluloj" akuzas pri reguligo, do pri malhelpo de la libera komerco. Ajna deviga normo malhelpas komercon kaj la libero fari tion kondukas al paralizo. Eĉ se ĝi signifas inventi amason da specifaj normoj, kiuj ne plu spegulas la leĝon kaj ĝian
propran logikon sed simplajn potencrilatojn : mi pensas pri privataj tribunaloj kiel tiuj antaŭviditaj de la CETA-interkonsentoj inter Eŭropo kaj Kanado.
Antaŭfigurante la tre duvalentan "filozofion de valoroj", Goethe skribis "mi preferas justan malordon al maljusta ordo”. Sed ni povas ankaŭ"revi" pri justa ordo fronte al la profunde maljustaj malordoj de mondo lasita al la riskoj de sankta merkato. Eĉ infano kiel Alico povis kompreni tion.
La publika lernejo
Alia aspekto : lernejo, edukado. La faŝistoj, precipe la nazioj, havis kune fascinon por la Mezepoko, ne nur por la heroaj personoj de tipo "kavaliro kun glavo mortiganta la Malbonon", sed ankaŭ por la tiama sociekonomia sistemo, ĝia korporaciismo. Origine, la gepatroj zorgis pri la edukado sed ankaŭ pri la instruado de siaj infanoj : la filo de bakisto fariĝis bakisto, la plej aĝa filo de la muelisto verŝajne heredis la muelejon aŭ almenaŭĝian luadon ĉar multaj muelejoj apartenis al la feŭdaj sinjoroj. La grupiĝo en korporacioj socie organizis tiun koalicion apenaŭ plilarĝigante ĝin : la aliro al la profesioj estis ege reguligita kaj praktike ĝi ofte fariĝis per rekomendo. Do la homoj restis en la samaj sociaj rondoj. Resume, la skolo de la Respubliko tute ŝanĝis la situacion, proponante eblecojn kaj liberigante la individuon : la filo de la forĝisto povis esperi la realigadon de sia revo, kiu estis fariĝi ĉarpentisto, ktp. Tamen tio ne estis anarkio : ni memoras, ke dum la Revolucio tiuj, kiuj metis akvon en la lakton estis foje pendigitaj sur la lanterno. Sed tiuj individuaj liberecoj nekontesteble kontribuis al la evoluo de la homoj : kaj la instrumento estis la lernejo, kiu iom pli ol jarcenton poste estis fine alirebla por ĉiuj, kaj eĉ estis laika, libera kaj deviga. Kompreneble, pri tio
okazas kiel pri ĉiuj individuaj liberecoj : por ĝui tiujn individuajn liberecojn, oni ofte devas havi monrimedojn, kaj gravas la klasaj diferencoj. Notariejoj ne estas senpagaj, la procento da filoj de laboristoj en la universitato restas malalta kompare kun ilia proporcio en la socio. Kaj restas la tuta problemo de la taŭgeco inter la individuaj aspiroj kaj la sociaj bezonoj. Oni ankoraŭ debatas : alirekzamenoj, meritrango, “numerus clausus”... En la Universitato de Lieĝo, estis necese reguligi la
enskribon en la veterinaraj studoj, alie la plimulto de la studentoj estus... francoj. La problemo do transiras la landlimojn. Estus interese rigardi, kion faris pri tio GDR, kiu efektive atingis plenan dungadon, t.e. la artikolon 23 de la Universala Deklaracio de la Homaj Rajtoj, por citi nur tiun referencon, kiu ne estas la sola Deklaracio de la Homaj Rajtoj. La defendo de la publikaj lernejoj restas komunan denominatoron por ĉiuj liberpensuloj kaj en Belgio ĝi kunigas liberalulojn kaj sekularajn socialistojn.
Tamen en Francio la lernejo de la respubliko estas endanĝerigita en la praktiko : unue ĉar ĝia financado estas tro ofte malaltigita kaŭze de la publika financado de certaj privataj konfesiaj lernejoj, ofte famkonataj kiel "pli bone zorgitaj” kaj ludantaj je klasdiferencoj, sed ankaŭ kaŭze de la eksplodo, en la lastaj jaroj, de la nombro de infanoj ne submetitaj al deviga instruado ĉar la gepatroj skribe sin devontigis garantii ilian edukadon hejme. La leĝo permesas tion en Francio kaj en Belgio.
Kaj el enketoj aperas, ke tiuj infanoj ofte estas enskribitaj en privataj institucioj nomataj ekzemple "tasko-lernejoj", sed kiuj estas fakte koranaj lernejoj. Laŭ mia scio en Germanio la leĝo pri deviga edukado ne permesas tian escepton. La klaĉuloj eble argumentos, ke tio ne estas necesa en la lando de konkordatoj kaj foreste de ekleziaj impostoj, kie publikaj lernejoj estas jam granparte sub la sigelo de la katolika kaj protestanta konfesioj.
Ni vidas ĉi tie malakordon inter unuflanke fideleco al la konvinkoj kaj aŭ al la tradicioj, kaj aliflanke sociekonomikaj tendencoj : se en Belgio la publikaj lernejoj estas minoritataj en Flandrio, kie la preskaŭĉiam katolikaj privataj lernejoj estas la plej multnombraj, ili malkreskas tra la tuta lando dum du trionoj de geedziĝoj okazas sen religia ceremonio.
La persono, tiu politika objekto
Do ŝajnas al mi, ke iu ne povas aserti, ke li estas liberpensulo kaj zorgas pri la persona plenumiĝo de la homo, sen denunci kaj kontraŭbatali tiujn ideologiojn je la dispono de la imperiismo kaj de la perforta konkuro inter la popoloj, inter la individuoj, inter la landoj. Ĉiuj decidu ĉu la rimedo por tio estas merkata reguligo aŭĉu estas pli radikala ŝanĝo de la ekonomia sistemo, en pli liberala aŭ pli socialisma perspektivo. Laŭ Jaurès, "Se Sokrato malsuprenigis filozofion el la ĉielo, la socialismo malsuprenigis el ĝi justecon."
Zorgi de nove je si pri la pozitivaj atingoj de la liberalismo ne estas, aŭ ne nur estas, strategio : la maldekstrularo povus esti la lasta kiu defendos kion estis akirita.
Malbonaj lingvoj ?
Ne estas hazardo, se la liberpensuloj troviĝis ekde la komenco en la batalo por individuaj rajtoj. En Belgio, kie hodiaŭ ni havas tri oficialajn lingvojn, la franclingvaj liberpensuloj fine de la 19-a jarcento subtenis flandrojn kiuj postulis siajn lingvajn rajtojn : la ĉefa motivo estis verŝajne la rajto esti juĝita en sia propra lingvo. La franca, fakte, estis la lingvo de la elitoj kaj de la burĝaro. Eĉ en Svedio, en riĉaj hejmoj ĉe tablo oni parolis la francan por ne esti komprenata de la servistoj.
Kiam Belgio akiris sian sendependecon en 1830, ekzistis la censa voĉdono : nur tiuj, kiuj pagis certan imposton, rajtis voĉdoni, t.e. ĉirkaŭ 1% de la loĝantaro. Kaj tiu reganta malplimulto trovis tutnature, ke la franca estu la oficiala lingvo. Domaĝe por la flandra kamparano, kiu ne komprenis pri kio la tribunalo akuzis lin, kaj ne povis defendi sin. La valonoj, politike apartigitaj de Francio, daŭre parolis dialektojn, inter kiuj la valonan proksima al la norda franca lingvo de la 17-a jarcento. Bedaŭrinde, la "flandra movado" dupartiĝis, la plimulto aliĝante al naciisma tendenco, subtenata de
la pastraro : ĉi-lasta indikis de la komenco, ke la malamiko estis la norda protestanto, la "Nederlandano". Sed la sendependeco de Nederlando estis ekde tiam delonge akirita, kaj la nova malamiko venis el la sudo, precipe de la (pariza) Komunumo. Tiu flandra naciismo estis ekscitita de la germanaj okupantoj dum la du mondmilitoj, okazigante, precipe en la jaroj 40-45, multajn "kunlaborojn". Kiam temis pri la federaciigo de la lando, aperis la ideo de duobla federaciismo, ne laŭ la svisa modo de la "duobla plimulto", sed per disigo de la kultura apartenado kaj de la ekonomia
apartenado. La lando estis dividita en tri ekonomiaj regionoj kaj tri lingvaj komunumoj, kiuj ne koincidis kaj kiuj dividigis ministeriajn potencojn inter si. Estis projekto kiu proksimiĝis al kontraŭ- totalismon en la unua senco de la vorto (federalismo). La lingva apartenado ne implicus apartenon al iu regiono... aŭ al iu ŝtato krom se vi konsideras, ke ĉiuj, kiuj parolas la germanan, estas germanaj,
kaj ke pro tio, kiel diris Jörg Hayder, "Aŭstrio estas nur aborto de la historio".
Bedaŭrinde, la projekto estis fuŝita de la plimulto de la flandraj partioj, kiuj kunigis regionon kaj komunumon kaj elektis Bruselon, ĉefe francparolantan urbon situantan en Flandrio, kiel la ĉefurbon de la flandra regiono-komunumo. Tio estis fonto de streĉiteco, eĉ se la lingva konflikto estas nur unu el la apartigoj inter la diversaj partoj de la lando. Alia streĉitecfonto estas ekzemple la konfesiaj diferencoj sciante, ke en Flandrio plimulto de la lernantoj frekventas konfesiajn (esence katolikaj) privatajn lernejojn (alinome "liberajn”, sed ne liberajn de publikaj subvencioj) kaj, ke
kelkaj laŭdire nereligiuloj enskribigas siajn infanojn en tiuj lernejoj ĉar ili estus "pli bonkvalitaj" kaj "pli bone zorgitaj", do pro klasreflekso. Nu, ĉu la socikultura diverseco, kiam temas pli pri edukado ol pri instruado, ne kontribuas ankaŭ al persona plenumiĝo ? De nove temas pri la problemo de la disiĝo inter publika vivo kaj privata vivo, vivo hejme kaj vivo laborante, kun tiu pli praktika de la strato. Kiam ni alvenas al la problemo de la lingvo, estus necese difini ĉu tiu ĉi estas privata aŭ publika, aŭ ambaŭ. Kaj kio plej bone servas al la persona plenumiĝo de la individuo. Ĉu la studento, kiu parolas la portugalan aŭ la araban lingvon hejme, sed ricevas ĉiujn lecionojn en la franca aŭ en la germana, estas malfavorata aŭĉu lia dulingveco, se sukcesas, estas ŝanco ? Antaŭvidi nur unu lingvon en Ŝtato estas neeble, estus nei la rajton je la ekzisto de Svislando kaj de aliaj landoj, kaj tio estus kiel la totalismo de "cujus regio, ejus religio" kiu iĝus "cujus regio, ejus lingua". Mia patro estis tre kontenta, ke estis malpermesite al li uzi la valonan lingvon en lernejo, eĉ en la lerneja korto kaj, ke li lernis la “taŭgan francan”, kiu ebligis al li vojaĝi tra la vasta mondo. Aliflanke, trudi al instruisto la sciadon de la bretona, se vere ekzistas
bretona lingvo, tio ŝajnas al mi ne akceptinda. Sed mi ankaŭ memoras stratscenon iun matenon en Lieĝo antaŭ jaroj, kiam knabo, kiu estis sen prave puŝpelita de bele vestita kaj hastema sinjoro,krude riproĉis al la ulon en la valona, metante tiel la ridantojn siaflanke. Tiu situacio estas des pli delektinda, ke la knabo havis nigran haŭton. Ekde kiam lingvo estas regiona lingvo ? Kiel soraba ĉefministro de la lando Saksio bremsas la demokration ? Ĉu estas faktoro de regreso aŭ de evoluo ?
Ĉu ni ne atingas tiuokaze la limojn de jakobinismo ? Kaj ĉu ne estus grava defio por la
liberpensuloj trakti tiun demandon ? La lingvo : ĉu ĝi estas io privata, io publika aŭ ambaŭ ? Kio iĝas la koncepto de la nacia Ŝtato ?
Konkludo
La batalo kontraŭ la totalismo kunigas nin, liberalulojn kaj socialistojn, en la larĝa sed
filozofia senco de tiuj terminoj. Ni ne neglektu la pozitivajn atingojn de la liberalismo, lasante ĉiun liberpensulon pluen iri, aldoni al tio aliajn postulojn, tute libere. Ni havas kune tion, kion ni rifuzas.
Vivu la frataj riproĉadoj ! Se ni ne kapablas tion fari, ni devas ĉion rezigni.
Parolado por la UMLP-kongreso en Bazelo en junio 2018.