Cezar
Pacon ne nur je Kristnasko
Festa familio sidis
apud kristnaskarb' en rond',
kaj neniu tie fridis,
kvankam fridis en la mond'.
Ekjubilis kun favor'
kantoĥor' !
Avo faris festprogramon
kun avino ĉe la flank'.
Ĉiuj sentis iel amon
kaj aplaŭdis tre pro dank'.
Kiam frapis ĉe la pord'
nun kun fort'.
Nikolao mem envenis,
ruĝvestita por la fest'.
Parolante ĉiujn benis,
tre ŝvitante sub la vest' :
„Pacan feston en konkord' !
Mia vort' !“
Sed malgranda knab' sur loko
sin tredadis per pied',
siajn vortojn nur post voko
metis flustre kvazaŭ pet'.
Li demandis kun dolor'
post esplor' :
Kara Nikolao mia,
mankas al la vortoj klar'.
Pacon nur dum festo nia ?
Kial ne dum tuta jar' ?
Kial pacon, ho, sinjor',
nur dum hor' ?
Sankta Nikolao miris,
staris iom en silent',
ĝis li tre solene diris :
„Ho, mi estas en konsent'.
Pacon ĉiam kun fervor',
knab' el or' !“