Interlingvistikaj Kajeroj 1:2 (2010), 154–193 ISSN 2037-4550
DOI : https://doi.org/10.13130/2037-4550/603
http://riviste.unimi.it/index.php/inkoj/
https://riviste.unimi.it/index.php/inkoj/article/view/603
CC InKoj. Dipartimento di Filosofia, Universit`a degli Studi di Milano.
RESUMO La zamenhofa programo de lingvo internacia prezenti ĝas multe pli detalite kaj komplekse ol unuavide oni povus kredi : la ideo de ĉefa komunikilo por la homaro devintus, laŭ la vidpunkto de sia inventinto, nur la unua paŝo por multe pli ambicia pripensado. Esperanto devintus ilo por kontribuado al la kreado, en mondo kun komuna kulturo, de komuna sento, de komuna emo, asertante, ke etika kialo troviĝas baze de la pionira movado : kiel pontolingvo, en protektado de etnaj lingvoj, povus kontribui al plibonigi mondokomunikadon, tiel pontoreligio, samcele de Esperanto, povintus helpi la progreson de la Homaro. Parte kaŝitaj la originojn kaj idealojn de Esperanto al la esperantistoj mem, ĉi klopodo de antaŭtempa tutmondiĝo montras supozeblan matricon de liberkreda pensmaniero.