Quantcast
Channel: SAT - Sennacieca Asocio Tutmonda
Viewing all articles
Browse latest Browse all 3330

Enciklopedio de Esperanto 1933 Liberpensuloj

$
0
0

Enciklopedio de Esperanto 1933 :

Artikolo : Liberpensuloj

Liberpensuloj. Sekvantoj de l' doktrino de liberpensado, deveninta el
Anglujo en la 18-a jarcento. La liberpensado volas por sia celo ricevi objektivajn
rezultojn per senantaŭjuĝa esplorado de la naturo, de l‘ materio, de
la homara historio kaj precipe de la sociologia historio. Tial ĝi preteras la
malhelpojn de la libera pensado, evoluiĝintajn dum la jarcentoj ; superstiĉon,
religion, ŝovinismon kaj naciecon. La liberpensuloj konsideras religion kaj
naciecon ĉefaj kaŭzoj de la militoj kaj malhelpo de homa progreso. Pro la
lasta kaŭzo ili jam frue kontaktiĝis kun E kaj ankaŭ nun uzas ĝin por siaj
celoj. — Dum la 3-a UK en Cambridge fondiĝis Int. Societo E-ista de
Liberpensuloj ; oni reorganizis ĝin en 1923 sub la titoto Int. Ligo de
Liberpensuloj. Ĝia celo estas unuigi la samcelanojn, disvastigi liberpensadon,
propagandi E-n en liberpensulaj rondoj kaj eldoni E-lingvan liberpensan
literaturon. 1908-14 la movado havis sian propran organon Libera Penso, en
1925-27 la Liberpensulo. Post 1927 la Ligo ne plu funkcias. — La Internacio
de la Proletaj Liberpensuloj, fondita en 1925, kies celo estas liberigi la penson
el mistikaj ideologioj kaj per tio plirapidigi la $non de la klasbatalo, ankaŭ
favoras E-n, kune kun ĝia prez. prof. Hartwig.

F. CSUTAK.

Aktivuloj estis ĝis 1914 René Deshays, post la milito Kurt Hubricht.
Antaŭ 1914 ankaŭ la int. asocio Paco Libereco agis kontraŭ la religio kaj
eldonis broŝuron „La krimoj de dio“, de S. Faure. — En SAT estis Ateista
Sekcio, kiu dum la jaroj 1929-33 havis ateistan paĝon en Sennaciulo. Ĉe SAT
ankaŭ aperis broŝuro „Kontraŭ dio“ (represo de ateista kajero de SR). — En la
Komunista Biblioteko (Moskvo 1929-30) aperis : Ŝejnman, „Milito kaj
religio“, Lenin, „Pri religio,“ Buĥarin, „Financa kapitalo en la papa
mantelo“. — Ankaŭ EKRELO eldonis kelkajn broŝurojn kontraŭreligiajn. —
Tre vaste uzis E-n por sia agado la Unio de Militantaj Ateistoj (UMA) en
Sovetio. Ĝi eldonis ampleksajn E-lingvajn resumojn de siaj gazetoj Militanta
Ateismo (1931, 206 p.) kaj Anti-Religiulo (1932, 244 p.) aperigis broŝurojn :
Lukaĉevskij, „Marks kaj Engels pri la religio“, Jakroslavskij, „Respondoj al
ekstersovetiaj ateistoj“Ŝervud, „La vero pri persekutoj kontraŭ religio en
USSR“, kaj „UMA en USSR kaj ĝia laboro.“ Krome ĝi korespondis E-e kaj
dissendis E-lingvajn ciklostilitajn cirkulerojn pri ateisma agado.

p.569

G. P. de BRUIN.

Enciklopedio de Esperanto 1933

Viewing all articles
Browse latest Browse all 3330