Pri via nun aldona demando mi ne havas multajn informojn, kiuj ne jam enestis en la artikolo de Detlev Blanke, kiu origine aperis en la Germana :
www.schattenblick.de/infopool/weltan/human-vd/whber175.html
kaj en iom modifita formo ankaŭ Esperantlingve : https://bitoteko.esperanto.es/xmlui/bitstream/handle/11013/6525/ateismo_2015_n21_nov.pdf
El tio oni scias, ke laŭ SAT-Jarlibro 1932 Adolf Waldmann el Bremen estis sekretario kaj redaktoro de Sennaciulo.
Aldone www.stolpersteine-bremen.de/detail.php?id=737 asertas, ke li ja estas tiu Adolf Waldmann, kiu naskiĝis 1900 kaj estis membro de liberpensuloj kaj de Esperanto-asocio.
Alian konfirmon donas loka gazeto Weserkurier https://www.weser-kurier.de/bremen/stadtteil-neustadt/stille-mahnmale-14-neue-stolpersteine-erinnern-an-ns-opfer-aus-bremen-doc7e4dozg81zkr5hdcms6:
Lia plena nomo estis Gustav Adolf Waldmann, li loĝis en Gastfeldstraße de Bremen kaj estis membro de liberpensuloj kaj de Esperanto-asocio.
Enciklopedio de Esperanto 1933
Artikolo : Laborista movado
....
Aktivuloj, iamaj kaj ankoraŭaj, ne jam menciitaj : S. Aarse, E. Adamson,
van Aelst, L. Avid, J. W. J. Benjamin, P. Bareira, A. Barrot, J. S. Borel, E.
Eriksson, W. Fedorski, A. von der Heid, K. Hubricht, J. Johansson, W.
Kampfrad, J. M. Kerr, E. K. Limouzin, Nikolski, Polakov, C. Richter, M. Roŭ,
C. Roŭ, D. Snejko, H. Stay, C. W. Spiller, Waldmann, 1. Weder, A. Wendt,
W. Wildebrand.
Noto. La artikolon tralegis E. Lanti. (v kaj komp. : ISE kaj Proleta
movado.) G. P. de BRUIN