En 1925 (majo, #242) : Freethought. We have received the first number of the revived LiberPensulo. Specimen for 3d. from Mrs.
Suĵadinova-Yelland, 3 Foothill Rd., London, N4. Oni petas la aniĝon de ĉiu Esperantista liberpensulo al la Internacia Ligo de Liberpensuloj. Oni propagandos ĉe Ia Kongreso de Internaciaj Liberpensuloj, okazonta aŭguste en Parizo. Tiucele oni bezonas subtenon.
(Traduko de la angla parto : Freethought (Liberpensado). Ni ricevis la unua numeron de la revivigita LiberPensulo. Specimeno kontraŭ tri pencoj de s-ino SY.)
En la sama numero : London, Southgate. S-ro E. E. Yelland parolis antaŭ Southgate Labour Party 28 Aprilo. S-ino Osmond instruas kurson.
Mi neniam renkontis ilin, ĉar verŝajne ili mortis antaŭ mia alveno en Nico en 1979.
Ili posedis domon en la vilaĝo Aspremont apud Nice (Nico) kaj terenon en valeto de la sama vilaĝo.
Vizitante la vilaĝon Aspremont oni povas vidi la tombon de la paro Yelland.
Ilia tombo estas la unua antaŭ la pordego de la tombejo.
La paro Yelland ne havinta heredantojn kaj estinta fervore esperantista deziris ke
la esperantista komunumo estu ĝia heredanto.
Nek la loka asocio "Groupe espérantiste de Nice" nek alia franca asocio povis ricevi heredaĵon
ĉar laŭ la franca leĝo pôr ke asocio povu ricevi heredaĵon necesas ke ĝi estu agnostika "d'utilité publique"
(agnostika "publike utila"). Tial ĉi estas UEA kiu ricevis la heredaĵon.
UEA vendis la domon sen vendi la terenon.
De tiam ĉi, ĉiu jare UEA pagas simbolan imposton (…1€) al komuno Aspremont pro la posedo de la terena bieno.
Ne sciante kion fari per ĉi tiu bieno UEA petis helpon de "Groupe espérantiste de Nice" (Esperantista grupo de Nico).
Dum la jardeko 1980, la problemo estis retrovi la terenon de gesinjoroj Yelland en la valeto de Aspremont.
Dum la kelkaj jaroj kiuj estis pasintaj la veprejo estis invadinta la valeton kaj la tereno ne plu estis atingebla.
Do, kun kelkaj gesamideanoj mi organizis la senveprigadon de la pado por atingi la lokon.
Ni sukcesis relokigi la bienon. Bedaŭrinde la nuna posedanto de la bieno,
kiu, laŭ mia kono, daŭre estas UEA, povas nenion fari per ĝi.
La bieno lokiĝas en verda zono kiu devas resti tute sovaĝa.
https://eo.wikipedia.org/wiki/Theresa_Yelland
Brita Esperantisto 1925 n242 majo
Liberpensulo n1 1925
- Esperanto n756 p.11
- Esperanto n760 p.5