La 95-a SAT-Kongreso okazinta perinterrete de la 29‑a de julio ĝis la 1‑a de aŭgusto 2022 :
1. aprobas la proponon starigi teknikan komisionon por pritaksi la retejon de SAT kaj ĝiajn aliajn rimedojn de interreta komunikado, kaj pritaksi eblecojn por ilia plibonigo ;
2. proponas, ke ene de la teknika komisiono oni pripensu ankaŭĜDPR-kongruan alternativon por dissendolisto kaj ankaŭ por la videaĵoj de SAT, en kiuj aperas personaj datumoj, ekzemple nomoj kaj vizaĝoj ;
3. proponas elprovi elektronikajn ilojn, interalie referendumojn, per kiuj eblas pli ofte dum la jaro interkontaktigi membrojn de SAT kaj ebligi interŝanĝojn de opinioj pri disputvekaj temoj ;
4. proponas pripensi eblecojn por ŝpari monon ĉe la gazetoj per elekto de alia papertipo aŭŝanĝo de la lando de la dissendado ;
5. proponas, ke la PK montru almenaŭ al la kongreso, ke ĝi esploris eblojn por monŝparo dum la pasinta jaro kaj ne simple konstatis kaj akceptis la altiĝon de la prezoj ;
6. instigas la anojn de SAT kaj apudulojn kontribui al Sennaciulo per sendado de artikoloj, fotoj kaj partopreno en la redakta skipo ;
7. solidaras kun la klopodoj de la redakta skipo rekapti la akuratecon en la aperritmo de Sennaciulo kaj funkciigi novan eksped-proceduron ;
8. proponas, ke la frakcioj pli efike komuniku alekstere pri sia mondrigardo kaj siaj agadoj, interalie uzante la disponeblan frakcian spacon en Sennaciulo kaj aliajn rimedojn ;
9. petas la PK-on pridiskuti, aktualigi se necese kaj informi la membrojn pri la statuto de SAT, celante plifortigi aktivan partoprenadon kaj komprenon de ĉiuj SAT-anoj pri la funkciado de la asocio ;
10. kuraĝigas la anojn de SAT aktivi kun LEA-oj kaj pli vigle interŝanĝi siajn opiniojn kaj agadojn inter LEA-oj.