Quantcast
Channel: SAT - Sennacieca Asocio Tutmonda
Viewing all articles
Browse latest Browse all 3330

Raporto de la Ĝenerala Konsilantaro kaj Konfliktkomisiono 2021-2022

$
0
0

1 : El la statuto pri la funkcio de la ĜK

“La Ĝ.K.-aro helpas al P.K. per siaj informoj kaj konsiloj. Ĝi plie observas kaj kontrolas la agadon de la P.K. – Se la Ĝ.K.-aro rimarkas, ke tiu agado ne estas honesta kaj laŭstatuta, ĝi rajtas konigi siajn konstatojn al la tuta membraro per la presorgano. La Ĝ.K.-aro prezentas raporton antaŭĉiu Kongreso. Ĝi rajtas demandi al la P.K. pri ĉiuj aferoj kaj postuli respondon.”

2 : Membroj de la ĜK

Membroj de ĜK de la kategorio A (membroj por geografiaj sektoroj elektitaj per referendumo por la periodo 2021-2024)
– CHOI Man-Won (Dekmil) (Gŭangĵu)
– Amparado CISNERO ROVIRA (Ciego de Ávila)
– Nikolao GUDSKOV (Moskvo)
– Gary MICKLE (Berlino)
– MIYAZAWA Naoto (Sapporo, por SAT-rondo en Hokkajdo)

Membroj de ĜK de kategorio B (membroj de la Konfliktkomisiono elektitaj de Kongreso)
– Gary MICKLE (Berlino, sekretario)
– Roger PRIETO de la Torre (Oporto)
– José María SALGUERO, alinome Kani (Don Benito)

Membro de ĜK de kategorio C (reprezentanto de membraro el la urbo sidejo de la PK)
– Guy CAVALIER (Parizo)

Membroj de ĜK de kategorio Ĉ (reprezentantoj de LEA-oj konvencie ligitaj al SAT, proponitaj de la koncerna LEA)
– vakas por ILEA
– Gary MICKLE (Berlino, por LEA/G)
– Inga JOHANSON (Gotenburgo, por SLEA)
– José María SALGUERO, alinome Kani (Don Benito, por SATeH)
– vakas por SATEB
– vakas por SAT-Amikaro
– vakas por SATeJ
– Apélété AGBOLO (Lomeo, por ASELT)
– NAM Kyoyong (Sonĝo) (Ulju-gun, por SATeK)

Membroj de ĜK de kategorio D (membroj de fakoj funkciantaj ekster la sideja urbo)
– vakas por Eldona Fako Kooperativa
– vakas por Poresperanta Fako

3 : Aktiveco de la ĜK dum la periodo

La ĜK-anoj regule ricevis la protokolojn de la kunsidoj de la PK kaj kelkaj ĜK-anoj komentis punktojn el la diskutoj de la PK, donante sian opinion aŭ proponante aldonajn informojn. Temis ĉefe pri la etoso en SAT-diskuto, la ellaboro de regularo por ĝi, renovigo de la SAT-retejo kaj la organizo de la kongreso. La komentoj de ĜK-anoj estis komunikitaj al la PK, kies protokoloj notis ilin. Plu ekzistas vakaj lokoj en kategorioj Ĉ kaj D (vidu supre).

4 : Konfliktkomisiono

La Konfliktkomisiono interkonsiliĝis pri la situacio en SAT-diskuto kaj kunellaboris la regularon por ĝi, kiu post aprobo fare de la PK ekvalidis. En majo ĝi traktis plendon faritan de k-do Dieter Rooke, je kiu ĝi reagis jene : “La Konfliktkomisiono estis petita de k-do Dieter Rooke priopinii la proponojn, ke la nove enkondukita Regularo por SAT-diskuto estu nuligita, kaj ke k-do Ricardo Biurrun estu petita demisii de la administranto-funkcio por tiu dissendolisto. La konfliktkomisionanoj ne konsentas pri tiuj proponoj. Ili taksas la Regularon necesa instrumento por plibonigi la etoson en la dissendolisto kaj ebligi ĝian pli glatan funkciadon. Krome, ili taksas la agadon de la administranto k-do Biurrun tre pozitive kaj konstatas, ke li plenumas tiun funkcion konscience.”

Gary Mickle
Sekretario de la Ĝenerala Konsilantaro de SAT


Viewing all articles
Browse latest Browse all 3330