Komuna Deklaro de SAT Plenumkomitato kaj la Organiza Komitato por la 95a SAT-kongreso, kiu devintus okazi ĉi-jare en Moskvo
La Organiza Kongresa Komitato por la 95-a Kongreso de SAT, kune kun la Plenum-komitato de SAT, konstatas, ke pro la morala maleblo okazigi kongreson de SAT en militanta lando, la kongreso ĉi-jare ne povos okazi ĉeeste.
Ni kondamnas la teruran agreson de la nuntempa registaro en Rusio kontraŭ la ukraina popolo. Ni subtenas la kontraŭmilitan movadon en Rusio, kaj esperantistojn kiuj helpas civilulojn en Ukrainio. Diplomatio tutmonde devas agadi por ĉesigi la militon kaj ne akceligi konfliktojn. Ne al milito. Jes al paco !
Dum la sekva periodo ni provos trakti diversajn manierojn krei alternativojn al la ĉeesta kongreso planita por Moskvo. Ni esperas okazigi aranĝojn, verŝajne virtualajn, kiuj ebligos esperantistojn diskuti kaj interkompreniĝi pri diversaj pacmovadoj, sociaj reagoj kontraŭ milito, kaj simile. Ni ankaŭ provos serĉi manieron okazigi kongreson iamaniere, eĉ se virtuala, kaj intencas fokusigi ĝin pri pacmovadoj. Ni bonvenigos proponojn de SAT-membroj kaj aliaj esperantistoj pri tiaj temoj.